Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/aŭgusto 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la diskutoj de Ĉiuĵaŭde je aŭgusto 2012


CubeF/Petr Tomasovski[redakti fonton]

  Ambaŭ volas. -- PEJNO Simono Diskuto  21:02, 3 Aŭg. 2012 (UTC)


 Dankon Ĉiuĵaŭde[redakti fonton]

Mi dankas al vi pro via mesaĝo, ĝi estis tre utila por mi ĉar mi neniam redaktis artikolojn ĉe iu ajn Vikipedio.

--EsperantoNica (diskuto) 21:07, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Ne intermiksiĝu[redakti fonton]

Ne intermiksiĝu en aferojn, pri kiuj vi scias nenion. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:31, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Via subskribo[redakti fonton]

  Via subskribo estas en ordo. Kvankam mi jam ege alkutimiĝis al Ĉiuĵaŭde. {{{1}}}

Cetere, mi klopodis eltrovi, de kie via familia nomo venas, sed ne sukcesis. En la Hungara fizet signifas pagi.

Mi simple iomete pripensis , ĉu Fizeto, Fizedo, aŭ eĉ Fizeo. La historio de la nomo eble helpus. Sed Fizeto estas supozeble la plej taŭga Esperantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:22, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Ho, tre interese! Do la -et- estas vere konvena. -- PEJNO Simono Diskuto  12:37, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Sed mi preferas esperantigi la nomon ol traduki ĝin. HENRIKO FIZETO (Ĉiuĵaŭde: DiskutpaĝoAlilingva) 12:38, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
  La nomo estas bona tiel. -- PEJNO Simono Diskuto  12:45, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Cetere, se vi interesiĝus pri plia lingvo, fakte relative facila, mi rekomendus Papiamenton. Oni povas havigi al si lernolibron brokante. -- PEJNO Simono Diskuto  12:49, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Misuzado de setliĝi[redakti fonton]

Kara Claudio, vi devus paroli pri la misuzado de setliĝi ĉe la lingvejo de la Diskutejo. Kie estas tiu loko?, ĉu eblas al vi informi min? Claudio Pistilli (diskuto) 15:40, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Konsolidi (vorto neekzistanta) estas plursenca verbo kiu povas signifi plifirmig(ĝ)i, solidigi, solidarigi, fortikigi, depende de la uzo. Eble vi konas aliajn sinonimojn. Konsol'id'o, poezie povas signifi ion, kun nenia rilado al la antaŭa verbo. Tamen, mi kredas ke mi devus prezenti la problemon en diskutejo kaj ne en diskutejo/diversejo. Kion vi opinias? Dankon.Claudio Pistilli (diskuto) 16:41, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Mia eldono de PIV estas tiu de 1987 kaj en ĝi mi ne trovis la verbon sukcedi, ĉu en via nova versio tiu vorto estis enmetita? Claudio Pistilli (diskuto) 16:48, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉu eblas al mi sendi al mi tiun retejan adreson? Anticipaj dankoj. Claudio Pistilli (diskuto) 16:56, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Akuzativo[redakti fonton]

  Hmm, ne ĉiu scias literumi akuzativo. {{{1}}} Mi nomus la parametron n, do n=jes!

Do:

... {{{tago|tago mankas!}}}a{{#switch:{{lc:{{{akuzativo|}}}}}|jes|yes=n}} ...

aŭ simile. lc: konvertas al minuskloj (lower case). Do oni povas enmeti: JES, YES, Jes, Yes, jes, yes.

Sed, singarde, mi tute ne testis tion kaj mi estas jam iomete laca. {{{1}}} Do testu mem. -- PEJNO Simono Diskuto  22:30, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Bagatelo!

... {{{tago|<span style="color:red;"><b>tago mankas!</b></span>}}}a{{#switch:{{lc:{{{akuzativo|jes}}}}}|jes|yes=n}} ...

La pravaloro estas nun jes kaj ne plu nedifinita. Aldone mi ruĝigis la eraraverton. Nun, se oni enmetas ion ajn, kio ne estas jeseca, ekzemple forpisiĝu! la n tuj obeeme malaperos. {{{1}}}

Sed vi konscias, ke Ŝablono:Naskiĝtago jam ekzistas kaj estas centmiloble uzata, ĉu? -- PEJNO Simono Diskuto  23:31, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Sed testu bone, ĉu? Nun estas tre malfrue kaj mi enlitiĝos. Ĝis! -- PEJNO Simono Diskuto  23:42, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kiun ŝablonon ĝi fuŝis? Mi menciis ŝablonon naskiĝtago, sed la jam ĉeestanta ŝablono fakte nomiĝas Nasiĝtago. Ĉu jen la ŝablono, pri kiu vi parolas? Aŭ ĉu temas pri nova ŝablono de vi? Do kien vi volas meti parametron por forigi la akuzativon? -- PEJNO Simono Diskuto  12:40, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi ne vidas problemon. Ĝi funkcias perfekte.

la  23-an de decembro 2012(nun 2012-12-23)

la  23-a de decembro 2012(nun 2012-12-23)

la  23-an de decembro 2012(nun 2012-12-23)

la  23-a de decembro 2012(nun 2012-12-23)

-- PEJNO Simono Diskuto  12:59, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Administrantiĝo[redakti fonton]

  Mi jam vidis vian proponon kaj ĝojas pri ĝi. Fakte ankaŭ Arno antaŭnelonge proponis tion.

Sed imagu, mi devos deci kaj komplezi la tutan longdaŭran tagon! Mi ne estas certa, ke mi eltenos tion. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  23:14, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Ne, ĝi havas la malĝustan formon, ĝi estas tro mallarĝa, kaj aldone ĝi ne havas travideblajn randaĵojn. -- PEJNO Simono Diskuto  13:06, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Subtekstoj[redakti fonton]

Saluton kaj dankon. Ĉar la paĝo estas nun redaktota, mi volus ankaŭ pridiskuti la aferon ĉu subteksto estas la tuta teksto de filmo, aŭ nur unu subtitolo. Sed mi atendos, ke iu partoprenos la diskuton jam malfermita. Ĝis baldaŭ. --Francescost (diskuto) 21:47, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Somera Olimpiko (de) 2012[redakti fonton]

Kara Ĉiuĵaŭde,

vi ŝanĝis la artikolan nomon "Somera Olimpiko 2012" (a) al "Somera Olimpiko de 2012" (b). Fakte ambaŭ variaĵoj ĝustas, kaj la dua ne pli ĝustas ol la unua: Variaĵo a estas simpla nomo de la evento, kaj fakte la en vikipedio ĝis nun kutima nomo (vidu ĉiujn aliajn artikolojn pri Someraj kaj Vintraj Olimpikoj, la paĝojn "kandidatoj al..." kaj "medaltabelo de...", kaj ĉiujn koncernajn kategoriojn), kaj variaĵo b estas gramatika priskribo (iu ajn somera olimpiko de 2012). Gramatike ĝustus ankaŭ pliaj variaĵoj, ekzemple "Olimpiko de somero 2012" aŭ "Olimpiko Somera de 2012" ktp., sed endas atenti ke la sistemo de ĉiuj artikoloj kaj kategorioj samtemaj estu unueca. Teorie eblus ŝanĝi ĉiujn artikolojn kaj ĉiujn kategoriojn de variaĵo a al variaĵo b, sed tio estus granda laboro sen fakta plibonigo - laŭ mi eĉ la artikola formo "medaltabelo de la Somera Olimpiko 1896" ktp. pli elegantas ol la duobla prepozicio "de" en la formo "medaltabelo de la Somera Olimpiko de 1896". Certe malrekomendindas ŝanĝi nur la artikolan nomon "Somera Olimpiko 2012", kaj preteratenti la reston. Ĉar mi ne vidas pliĝustigon, mi provizore malfaras vian alinomigon, kvankam mi substrekas ke via propono kompreneble estas formo gramatike tute ĝusta.

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 17:47, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Palatinata[redakti fonton]

Jam ekzistas artikolo Palatinata germana lingvo. --Albrecht (diskuto) 17:04, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Enarkivigo[redakti fonton]

  Mi enarkivigos la duonon. Nur la Administejon mi lasos kompleta.-- PEJNO Simono Diskuto  12:28, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Bv elturniĝi por ke via fuŝa traduko estu anstataŭigita per la de mi korektita. Mi freneziĝas kaj ne komprenas kiel komprenigi al la sistemo ke via traduko esta fuŝa kaj ke ĝi anstataŭe uzu iun korektan. Kore antaŭdankas --Arno Lagrange @ 19:34, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

L'Art poétique[redakti fonton]

  Saluton ĉiuĵaŭde. Unua afero tuj! amoro kaj amo estas du iomete malsamaj aferoj! {{{1}}}

Aldone mi komprenas la poemeton iomete alie ol vi.


Jen unua plene malneta traduko:

Poemarto

Ho vi, ardante je intenso danĝera,
Trakuru bonspirite vivvojon dornplenan,
Nek paŝu sur vermojn sen manĝi la fruktojn,
Nek taksu genia la amon al rimo.

L'Art poétique

Ô vous donc qui, brûlant d’une ardeur périlleuse,
Courez du bel esprit la carrière épineuse,
N’allez pas sur des vers sans fruit vous consumer,
Ni prendre pour génie un amour de rimer.

1674, Nicolas Boileau
(Tradukis Pejno Simono)


Jen rimiĝanta, regulritma, iomete pli libera, amfibraka traduko:

Versarto

Vi ĉiam ardante sen vidi danĝeron,
Superu sanmense la vivitineron,
Nek trovu nur vermojn ĉe frukto manĝota,
Nek kredu rimemon genio Muz-dota.

L'Art poétique

Ô vous donc qui, brûlant d’une ardeur périlleuse,
Courez du bel esprit la carrière épineuse,
N’allez pas sur des vers sans fruit vous consumer,
Ni prendre pour génie un amour de rimer.

1674, Nicolas Boileau
(Tradukis Pejno Simono)

La poemeto plaĉas al mi. Tiu nuna lasta tradukversio vere kaptas la kvintesencon de la orginalo. Jen, kion la poeto volis esprimi. Temas pri averto al homoj, kiuj supertaksas sian Muzecon. {{{1}}}

Simono -- PEJNO Simono Diskuto  06:45, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

  Fakte ne temas pri poemeto. Temas pri fragmento el strofo 2, de Kanto I el vere longega instrupoema satiraĵo. Mankas nun nur la tradukado de la aliaj kelkcent strofoj! Ĉu vi konatiĝis kun tiu ĉi amuza fragmento en la lernejo aŭ simile? -- PEJNO Simono Diskuto  20:22, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Bisaja lingvo[redakti fonton]

Vi petis forigi misan alidirektilon de la titolo "bisaja lingvo" kaj cerbumis "eble la bisaja lingvo tute ne ekzistas". Klare ke la bisaja ne estas alia nomo de la lingvo "Jèrriais", sed ĝi ja ekzistas, kvankam pli trafas "bisaja lingvaro" kaj ĝis nun mankas e-lingva artikolo: La bisaja lingvaro estas lingvaro en la filipina insularo Bisajoj - vidu ekzemple angle Visayan languages. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 19:12, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Blazono Nicolas Bolleau[redakti fonton]

  Saluton Ĉiuĵaŭde.

Unue ne estas iu ajn regulo, ke nur Esperantistoj uzu la koloron verda, mi fakte kopiis de la Franca.

Tie ĉi ŝajnas blua esti la koloro, sed fakte Informkesto aŭtoro tute ne ekzistas.

Verdire la tuta kolorafero tie ĉi estas idiota. Homo povas distingi nur eble inter 8 ĝis 10 koloroj, sen tio, ke distingendaj koloroj estas reciproke rekte apudaj, do unua apud la alia. Oni ne povas distingi, ekzemple, inter 5 diversaj bluoj en 5 diversaj artikoloj.

Sed jen, nur flankaĵoj.

Ĉu vi povas klarigi al mi la Francan priskribon de la blazono de la bonulo? Jen la prateksto:

Nicolas Boileau revendiquait un blason dont les armes étaient « de gueules à un chevron d'argent accompagné de trois molettes d'or ».

Simono -- PEJNO Simono Diskuto  15:21, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

Mesaĝoj sen respondo[redakti fonton]

  Unue, mi ne konscias esti ne respondinta al iu demando, kiun vi prezentis.

Due, vi ne respondis al mia helpopeto pri traduka problemo, kiun, intertempe, mi fakte mem solvis.

Trie, se vi entute volas ion ajn de mi, ne estas bona ideo minaci min. Fakte jen malafablaĵo senprecidenca.

Do pri kio vi entute babilas? -- PEJNO Simono Diskuto  17:39, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi ĵus kontrolis, ke ne estas nur unusola mesaĝo de vi en mia diskutejo, en kiu vi demandis ion al mi, al kiu mi ne jam respondis. Do eble vi iel ajn konfuziĝas. -- PEJNO Simono Diskuto  17:48, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

La Lafontenaĵo[redakti fonton]

 Kara Ĉiuĵaŭde

Mi ne komprenas, kial vi sendas al mi tradukon kun deko da vere signifotordaj mistradukoj. Vi estas ja Franclingvano, do vi devus perfekte kompreni la signifon de la prateksto.

Mi simple ne komprenas, kial vi faris tiom da mistradukoj. Eble vi supertaksas viajn kapablojn kaj kredis povi traduki la tuton dum nur kvin minutoj. Alian klarigon mi simple ne povas imagi. Tamen, la antaŭkondiĉo por traduki ion ajn, estas unue perfekte kompreni la tradukotaĵon (kaj fakte eĉ iomete pli ol nur la tradukotaĵon). Sendube, kvin minutoj ne sufiĉas por tio.

Ĉiuokaze, mi petas ne sendi al mi tiajn harstarigajn, tute ne pretajn, mistradukojn. Vi forgesis traduki eĉ tutan linion!

Tiun ĉi fojon mi faris ankoraŭ kelkajn korektaĵojn por vi, sed nur la plej urĝajn. La korektita versio troviĝas en mia diskutejo.

Kion vi nun havas antaŭ vi, ne estas traduko de poemo. Temas nur pri malneta proza traduko, kiu povos servi kiel ekirbazon por poezia traduko. Poemojn oni tradukas al poemoj, kaj ne al prozaĵoj. -- PEJNO Simono Diskuto  19:04, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

La pli frua poemo[redakti fonton]

 Kion vi volas scii pri la traduko de la fragmento el Versarto? -- PEJNO Simono Diskuto  20:05, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

Respondo[redakti fonton]

Salut'!

Studu Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Pollando-n, kiun polo redaktis kaj vi trovos Dancigo. Sennombraj similaĵoj riĉe troveblas en Vp. Do, ne nur mi skribas tiel, sed ankaŭ aliaj. Cetere mem Narvalo apartenas al ili, mi montris ekzempojn. Pri János Rimay estas ortografiaj problemoj. En hungara, se validas nova ortografio, poste oni presas eĉ la poemojn laŭ la nova ortografio. Tial mi uzis ĝin. Estas via afero apogi Kubof-on, sed aprezu, ke mi dum unu tago laboras pli, ol li dum tuta jaro! Post sugesto de Widi mi uzas ambaŭ formojn, kio estas kompromisa solvo. PT neniam faras kompromison. --Crosstor (diskuto) 10:30, 17 Aŭg. 2012 (UTC)

ATENTU PRI LA REDAKTO-ŜABLONO!!!!![redakti fonton]

Pardonu min, sed, DIABLE!, ĉu vi ne vidas la ŝablonon pri la redaktado? (temas pri [1]) Je kiu diablo mi ja metis ĝin??? Kial vi enmiksiĝas en la redaktadon de la artikolo, kiu ja estas aktive redaktata kaj, eĉ pli, pri kiu vi havas neniom da kompetento??? Ĉu vi ne havas eĉ iom da atento kaj atendemo por veni al tiu novkreita paĝo almenaŭ horon post ĝia kreiĝo? Fek! Eĉ en la Esperanta vikipedio oni ĉiam pli kaj pli ofte renkontas neadekvatajn kunredaktantojn. Pardonu pro la malĝentileco, sed - denove fek! - mi pli kaj pli seniluziiĝas pri vikipedio entute... Mevo (diskuto) 01:14, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Ho, ve! Jes, mi vidis tion. Sed via paroladmaniero en via mesaĝo estas treege malĝentila kaj malafabla.
Ankoraŭ pli kun 12-jaraĝa knabo.
Sciu ke mi havas kompetentojn redakti en Vikipedio.
Mi pardonpetas pro redaktis iomete la paĝon, sed bonvolu ne kolerigi pro tio. Amike, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:23, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Unue - kial vi dufoje ripetas viajn mesaĝojn en kelkaj lokoj? Ĉu vi opinias min blinda? Mi ja ne estas blinda. Due - mi ja rajtas esti PLEJ FURIOZIGITA, ĉar via plej stulta redakto ja ŝanĝis nenion en la artikolo, sed mortigis dek kvin minutojn da mia plej atenta prilaboro de la artikol-malneto. Trie, antaŭ ol kulpigi min pri malĝentileco kaj malafableco, lernu ankaŭ pri estimo al la pliaĝuloj kaj pri la bazaj reguloj de vikipedio (LEGU LA ARTIKOLON, KIUN VI KURAĜAS REDAKTI, kaj nur poste redaktu; mi malfacile kredas, ke vi ne vidis la atentigan ŝablonon pri la redaktado, do via redakto estis, fakte, detrua). Kvare, ĝenerala konsilo: ne enmiksiĝu en la artikolojn, pri kiuj vi estas tute malkompetenta. Kvine, kara knabĉjo, ne opiniu, ke la fakto, ke viaj mesaĝoj okupis grandan parton de la Forum-paĝo, faras vin granda specialisto pri la redaktado de vikipedio. Kvine, bonvolu entute ne enmiksiĝi en la artikolojn, kiujn mi kreas aŭ redaktas - tiel vi ŝparos multe da tempo kaj al vi mem, kaj al mi, kaj al vikipedio entute (ĉar mi ja evidente pli spertas kaj pri la vivo, kaj pri vikipedio, kaj pri la temoj, pri kiuj mi vikipediumas). Sese, postskripte: se en la Esperanta vikipedio oni kuraĝos tiel mise kaj aroge agi kaj reagi kontraŭ mi kaj miaj redaktoj, mi simple malaperos de ĉi tie por ĉiam. Tio ne estas minaco, tio estas simpla informo. Mi nenion perdos, forlasinte la E-vikipedion, sed ĝi ja perdos multon. Antaŭ ol fari stultajn redaktojn kaj skribi stultajn mesaĝojn en mia diskutpaĝo, pensu pri la konsekvencoj. Malamike kaj plej iritite - Mevo (diskuto) 02:00, 18 Aŭg. 2012 (UTC).

Kia bruo ! Mevo, ĉu vi ne scias uzi la butonon "malfari" ? Se al vi ŝajnas netaŭga la redakto de Ĉiuĵaŭde kaj ke ĝi ĝenis vin dum via redaktado, estis la plej simpla rimedo por resti laŭ via redaktovojo. Via kolero kaj via malafabla adreso al Ĉiuĵaŭde ŝajnas al mi tute troigaj. Vi neniel rajtas nomi lin "knabĉjo" - li mencias sian aĝon por instigi vin al indulgemo, ne por ke vi uzu tiun fakton por iĝi insultema kaj malestima al li. Kaj mi demandas min kio rajtigas vin aserti ke vi tute kompetentas pri iu temo kaj li tute ne ? Mi invitas vin, Mevo, esti pli afabla al kunlaborantoj, kiu ajn estu via malkontento pri ties agoj - kiuj ĉikaze ne estas tiom drame gravaj. Kaj al Ĉiuĵaŭde mi instigas lerni el tiu situacio, ke en komuna projekto oni povas kolizii kontraŭ homoj emaj ege koleriĝi: do estu singarda, kaj ege atente rigardu kien vi metas la piedetojn ! Laboru en paco, karaj ! Tiaj kolizioj estas nur bedaŭrindaj kaj faras bonon al neniu, nek al protoganistoj, nek al la projekto, nek al deŭteragonistoj (kia mi) kiuj eluzas sian energion por provi repacigi homojn anstataŭ iom konstruive kunlabori. --Arno Lagrange @ 06:44, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Bone ke vi redaktetis la paĝon. Tamen indus multe pli traduki, por ke ĝi fariĝu vera helpopaĝo. Sekvu interlingvajn ligilojn kaj vi trovos sufiĉe kompletajn versiojn en aliaj lingvoj. AL @ 06:47, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Modestine[redakti fonton]

 Mi ne konfuzas ion ajn. Temas pri la virina formo de la vira nomo Modeste. -- PEJNO Simono Diskuto  14:12, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi kontrolis la origanalon. Vere temas pri endurci kaj ne pri endurcis. Do la vorto ne povas priskribi affronts. Do ĝi supozeble priskribas aŭ constanceje. -- PEJNO Simono Diskuto  14:47, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi ne komprenas. Mi petas klarigi, kion vi volas diri. -- PEJNO Simono Diskuto  15:07, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
 Jes, nun mi komprenas. Temis pri la ne kutima vortordo. Sed en poezio jen nenio eksterordinara. Rigardu en la Disutejon pri faire bien. -- PEJNO Simono Diskuto  15:23, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Framasonisto[redakti fonton]

Se vi havas opinion lingvan, vizitu Diskutejo/Diversejo/Framasonisto!--Crosstor (diskuto) 14:25, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Vi ne sukcesis kaŝi tion:))Narvalo (diskuto) 19:05, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Unue, KuBOT preskaŭ faris nenion ĉi tie Do, mi petas vin trarigardi aliajn permespetojn kaj tiam vi komprenas, ke la afero estas ĝusta. La roboto povas labori tie ĉi, post kiam oni permesas tion. Narvalo (diskuto) 19:05, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Curiosity(Kuriozeco)[redakti fonton]

Mi dankas vin pro la helpo, fakte mi pensis ke "surteriĝo" ne estis taŭga por kion mi volis esprimi en la artikolon, sed mi ne trovis korektan tradukon pri tio. Ĉiam la helpo estas bonvena. :)

--EsperantoNica (diskuto) 01:48, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Pronomo "sia"[redakti fonton]

  • Sal. se vi hazarde volus klarigon pri la pronomo sia sed samtempe ne volus tedi homojn pri tio en la ĉefa Diskutejo mi povas {{{1}}} plena priskribo Laŭ mia scio la bonega bazo estas nur du reguloj:
    • si estas uzata por la tria persono, do li, ŝi, ĝi, ili
    • si rilatas al la subjekto de frazo
  • Do: Petro legas sian libron. (Petron legas libron, kiun posedas Petro.) Petro legas lian libron. (Petro legas libron, kiun posedas iu virulo alian ol Petro.) Amike ;)
  • Aldone, Petr Tomasovsky havas plian gantopupon - Zuazua. Mi estas alia persono, kaj min persone konas kelkaj vikipediistoj ĉi tie (blahma, Pavla Dvořáková, Monteto, ...). --KuboF (diskuto) 13:57, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Venusrenkonta asteroido[redakti fonton]

La artikoloj pri "Venus-crossing" kaj "Mercury-crossing" konsistiĝas ĉefe en listoj de asteroidoj. Mi eble faros iam, sed se vi volas listigi tuj ilin, vi estas libera fari, dankon !

La paĝoj estas interesaj por la francaj, kiuj eltrovis la stranĝajn vortojn "cythérocroiseur" kaj "herméocroiseur" (eĉ "zénocroiseur" por jupiterrenkonta). Ne eblas diveni !

--Jean-François Clet (diskuto) 19:09, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

 Lingvaĵo ne gravas. La ĉefa afero estas, ke iu komprenu sufiĉe bone por ekkoni, ke oni eksigu lin. Pri tio mi iomete timetis. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  11:47, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

En la metavikia paĝo pri forigpetoj de rajtoj, ne gravas la argumentoj, sed provizi ligilon al la balotpaĝo kie la decido estis laŭregule farita. --Arno Lagrange @ 13:22, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Via akuzo kontraŭ KuboF[redakti fonton]

Kara Ĉiuĵaude, vi publikigis sur la diskutopaĝo la supozon, ke KuboF povus estil la gantopupo de Peter T. Sur la bazo de kiuj faktoj, vi publikigis tiun-ĉi akuzon? Mi alvokis KuboF-n ke li bonvolu per honesta deklaro respondi al la riproĉo! Por mi fakte gantopupado en tia dimensio estus malakceptebla konduto! Tial fakte oni nepre ne devas disvastigi tiajn pretendojn (ankaŭ ne en supoza formo) sen forta kialo por tia supozo!DidiWeidmann (diskuto) 13:10, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi ne vere akuzas. Tio venas el Pejno, kiu jam diris al mi ke KuboF (CubeF) estus gantpupo de Petr. Mi ne atakas lin. Akuzo kaj pretendo ne estas la sama afero! Amike, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:28, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
(Mi kopiis la mesaĝon de mia diskutpaĝo ĉi-tien, por ke la diskuto estu en unu loko sekvebla, respondu ĉi-tie, mi sekvas). Kara la publikigo de pretendo jure ne estas io alia ol akuzo! Tio cetere mi ne diras kiel riproĉo kontraŭ vi - la akuzo estas fakto. Se vi havas fortan kialon, kredi, kion vi publikgis, tiam ja estas prave fari tiun akuzon! Mi deziras havi klarecon, tial mi petis de KuboF, ke li reagu. Mi nature esperas, ke vi malpravas, tamen mi vidas certan stilan similecon kaj kondutan similecon inter Petr, liaj aliaj gantopupoj kaj KuboF, tial min ne surprizus, se via akuzo bedaŭrinde pravas. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:40, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, kara DidiWeidmann. Mi jam ricevis mesaĝon de Pejno julie kaj anonime, kiun mi gardis sekrete en mia komputilo. Nun, ĉar Petr ne plu estas administranto (kaj bedaŭrinde ne plu kontribuos tie ĉi), mi povas diri la mesaĝon al aliaj vikipediistoj.
Jen la enhavo:
Citaĵo
 PT kaj CubeF estas unusama persono, nome PT. Tiun mi sukcesis pruvi per komparo de la du historioj de kontribuoj. Ili alternas. PT ĉesas, kaj tuj komencas CF. CF ĉesas, kaj tuj komencas PT.

Sed mi ankoraŭ ne volas diri tion tiom rekte kaj plene nekaŝite publike.

Fakte estas tiel, ke PT kontrolas ĉiun mian movon tie ĉi. Ankaŭ ĉiujn mesaĝojn, kiujn mi afiŝas. Egale kion mi ie ajn skribas, li tuj sekvas kaj aŭ ŝanĝas aŭ forigas.

Sciu, ankaŭ PT kontrolas mian liston de kontribuoj, por vidi, kion mi skribas kaj al kiu mi skribas. Pro tio mi nun estas anonime ĉe vi. Se li ekkonas, kion mi nun asertas, li tuj baros min por protekti sin mem. Komprenite? 
Eble vi vidos tion ĉe http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:%C4%88iu%C4%B5a%C5%ADde&diff=prev&oldid=4378209
Jen la kialo por pretendi ke KuboF estas Petr. Amike, HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:46, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Dankon por la klarigoj, samtempe mi volas atentigi, ke mi la tuton ŝovis al via paĝo, ĉar diskuto estu kondukita en unu sola loko, se ne triuloj tuten ne povas ĝin sekvi. Cetere, ĉu vi povas tiun-ĉi lastan kontribuon meti sur la ĝeneralan diskutopaĝon? Tio ja estas tre grava!DidiWeidmann (diskuto) 14:13, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Feliĉaj helpi. Saloca (diskuto) 16:33, 27 Aŭg. 2012 (UTC)


http://en.wikipedia.org/wiki/Help:Category#Moving_and_redirecting_category_pages Mi iam alidirektis kategorion, sed oni tiokaze ne plu vidas la artikolojn en la ĝusta kategorio, ĉe kiuj artikoloj aperas plu la malĝusta kategorio. Mi forgesis la alidirektitan kategorion, tiel ne povas doni al vi ekzemplon.Narvalo (diskuto) 11:25, 28 Aŭg. 2012 (UTC)