Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Angus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Angus!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Maksim 09:50, 25. Jan 2007 (UTC)

Redakti sen iksoj[redakti fonton]

Kara! mi kopiis vian vector.js al mia, kaj tre aprezas legi en redaktofenestroj unikode (precipe ĉar tiam oportune funkcias la literumkontrolilo), kaj ne estas problemo tajpi unikode. Do bonege. Tamen mi deziras atentigi vin pri unu (aŭ du) problemoj:

  1. se oni redaktas x-e, tiam tajpaĵoj restas x-e; tamen nur duone ĝena problemo, mi alkutimiĝis tajpi nur unikode
  2. mi spertis redakto-konflikton (tio estas iu alia uzanto konservis la paĝon inter la momenton kiam mi ekredaktis ĝin kaj la momento kiam mi provis konservi ĝin); tiukaze aperas du redaktofenestroj: la unua montras la paĝon tia kian la alia uzanto konservis ĝin, la dua tia kian mi provis konservi, kaj tiukaze ĝi fariĝis x-sistema; Mi en tiuj kazoj kutimis dekopii mian kontribuon kaj alglui ĝin en ĝustan lokon rilate al la alia kontribuo, sed ve ĉi-kaze ĝi restis nedezirate x-a. Ĉu vi opinias tion riparebla ?
  3. similan problemon mi spertas ĉe antaŭrigardo: se estas vortoj entenantajn ux dum antaŭrigardo aperas ŭ anstataŭe. Tamen post konservado ux konserviĝas kiel atendite. sed tio estas konfuziga, kajkredigas ke okazas problemo. ankaŭ al tiu fuŝeto mi alkutimiĝis, sed pli bone estus ripari ĝin.

Vidu http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo&diff=3717914&oldid=3717908

AL @ 11:19, 23 Jul. 2011 (UTC) + 23:22, 5 Aŭg. 2011 (UTC)