Uzanto-Diskuto:Dobromila

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por diskuti pri vikicitaro iru al mia vikicitara diskuto.
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Dobromila!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 20:29, 2. Jun 2005 (UTC)

Finfine virino. Saluton al vi de Petro 1. Aug. 2005 14:46 (UTC)

Finfine iu el Pollando...Bonvenon! (Kaj dankon pro kunlaboro pri Tuwim) --Montanesko 16:23, 1. Aŭg 2005 (UTC)

Jezioro Otmuchowskie[redakti fonton]

Saluton Dobromila, mi kreis paĝon pri Jezioro Otmuchowskie, sed mi ne scias, ĉu lasi tian nomon aŭ alimoni ĝi ekz. Lago de Otmuchów, Otmuchowa lago. Eble ĉiuj eblecoj povus ekzisti kiel redirektiloj, sed kiu estus la ĉefa kaj ĝusta? Ĉu vi povus iel helpi? --Petr Tomasovsky 09:39, 15. Sep 2006 (UTC)

Dankon, mi verkis ĝin eĉ ne sciinte, ke ekzistas la pola versio. Fakte mi eĉ ne serĉis ĝin. Ankoraŭ unu demando: Mi ofte mencias polan Klodsko aŭ Kladsko, Nysa Klodska. Kiel esperantigi ĝin? Se ĝi estas esperantigenda. Aŭ kian nomon uzi? --Petr Tomasovsky 10:26, 15. Sep 2006 (UTC)

Kartografio de vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:15, 28. Okt 2006 (UTC)

Vikicitaro[redakti fonton]

Mi estas burokrato ankaŭ tie kaj povas doni al vi administrajn rajtojn. Sed ni formaligu tion : faru peton ĉe q:Vikicitaro diskuto:Administrantoj kaj post unu semajno se neniu kontraŭos mi donos al vi la statuson. Arno Lagrange  18:44, 20. Feb 2007 (UTC)

Tamen jes : mi poras ! AL @ 12:46, 1. Mar 2007 (UTC)
Ĉar semajno pasis mi igis vin administranto. Mi nur bedaŭras ke la peno por traduki la interfacon en Vikipedio ne aŭtomate profitas al la aliaj Wikimedia projektoj : ni devus peti de evoluigistoj (developper) ke ili apliku la Vikipedian interfacon al ĉiuj Wikimediaj projektoj ĉar ĝi estas la plej evoluigita (tradukvidpunkte): ne nur al eo-Vikicitaro, eo-Vikivortaro, sed al ĉiuj projektoj kie esperanto estas elektebla kiel interfaca lingvo. . AL @ 12:50, 1. Mar 2007 (UTC)

Vi metis demandon pri Stanislav Lazica apud la artikolo. Supozeble la respondon scios nur poloj. Se vi havas demandon pri io, metu ĝin al "Diskutejo" (kaj ne "diskuto" apud la artikolo), sed supozeble tiu ĉi demandon neniu povas respondi. Mi bedaŭras, ke mi ne povis helpi vin.--Crosstor 13:27, 25 Nov. 2011 (UTC)