Uzanto-Diskuto:Garymickle

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Garymickle!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 10:04, 17 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Intervikioj[redakti fonton]

Saluton kara! Vi kreas artikolojn pri naciismo kaj tio estas bonvena afero. Tamen ne forgesu poste aldoni intervikiojn. Tio estas tre simpla, rapida kaj utila procedo. Amike.RG72 (diskuto)

Saluton! Mi devas memorigi al vi denove, ke intervikioj estas nepra afero en la artikoloj. Sen tio ili esto nefinitaj kaj malfacile uzeblos.

Mi ne konas germanlingvajn vikipediistojn aktivajn. Eble vi povos plenumi mian peton aŭ trovi iun kiu povos meti en tiun vikipedion artikolon aŭ almenaŭ ĝermon de verkisto Alonso Guerrero Pérez. Estas versioj en Esperanto, angla, hungara kaj hispana, kaj eble estos kelkaj en aliaj lingvoj. Mi timas, ke oni povos forigi la anglan aŭ hispanan (tiu lasta pro politika afero), kio lasus orfa la esperantlingvan version. Tiel ju pli da versioj, pli da ebloj por la restado de la versioj. Mi klopodos fari same por aliaj lingvoj. Nepra aludo estas ke li estas la unua edzo de la nuna hispana reĝino. Dankon. Kani.

Dua mondmilito[redakti fonton]

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:43, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Uzantopaĝo[redakti fonton]

Saluton, amiko. En listo de kreitaj artikoloj, kaj aliloke, aperas ‎Garymickle ruĝe, kiel kreota artikolo, jam dum jaroj. Se vi bluigas ĝin, vi povos havi pli da rajtoj iam. Vi povas nur meti mallongan frazaron. Neniu krom vi rajtas fari tion.--kani (diskuto) 12:12, 2 okt. 2023 (UTC)[Respondi]