Uzanto-Diskuto:Illuminatus fonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Arno Lagrange @ 20:12, 5 Jun. 2012 (UTC)

Estimata ! bonvolu kontroli ĉu kategorio jam ekzistas (mem ordigita en aliajn kategoriojn kaj interlingve kunligita) antaŭ ol krei novan. Mi forigis vian kategorion Kategorio:Pacifisto kaj sendis ĉiujn paĝojn en la kategorion kategorio:Pacistoj --Arno Lagrange @ 20:12, 5 Jun. 2012 (UTC)

Pri pac'ist'o kaj pacifist'o-pacifism'o unu estas estas fundamenta (pac + ist ) la alia estas superflua duopo da radikoj (pacifist' pacifism'; PIV ne havas radikon pacif' ) kiuj spegulas latin[id]an 'pacem + ficere' (pacon fari). La unua estas bona Esperanto, la aliaj estas superfluaj latinidaj (interlingvaecaj) senutilaj kromaj vortoj samsignifaj. Cetre Kategorio:Pacistoj jam ekzistis: malutile estas krei alian kategorion kun sama difino Kategorio:Pacifisto; 1e ĉar kategorioj kiuj arigas homojn, laŭ vikipediaj reguloj estu plurale (singularo estas uzata nur se oni esploras la temon mem, sed ne listigas anojn de aro: vidu ekzemple Kategorio:Lingvo/Kategorio:Lingvoj ); 2e ĉar la kategorio jam ekzistis kun titolo en bona Esperanto. Cetere ĉiuj subkategorioj havis nomon "iulandaj pacistoj" krom Kategorio:Japanaj pacifistoj kiun mi ŝanĝis al Kategorio:Japanaj pacistoj --Arno Lagrange @ 11:00, 6 Jun. 2012 (UTC)