Uzanto-Diskuto:Jorgeluis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon al vi Jorgeluis ! Viajn kontribuojn en vikipedio esperas Arno Lagrange 23:28, 5. Nov 2003 (UTC)

Jorgeluis ! ne estas utile havi dufoje la saman paĝon tie ĉi kaj ankaŭ tie. Sentu vin libera prezenti vin en via persona paĝo. Sed se aperas artikolo pri vi en la vikipedio, ĝi devas havi biografain stilon kaj ne devus esti redaktita mi-stile. Eĉ povas esti ligoj inter ambaŭ. Arno Lagrange 15:26, 6. Nov 2003 (UTC)
Mi ne sciis kiel enmeti mian nomon en la liston de meksikaj vikipediistoj kaj ligi ĝin kun mia persona paĝo; tial mi faris alian. Ĉu vi povus klarigi tion? Dankon!
Vi povas fari tiel [[Vikipediisto:Jorgeluis|Jorge Luis Gutiérrez]] kaj aperos Jorge Luis Gutiérrez kun kaŝita ligo al via vikipediista paĝo aŭ eĉ pli klare [[Vikipediisto:Jorgeluis]] kaj aperos Vikipediisto:Jorgeluis kiu ligas al la sama paĝo. Arno Lagrange 16:10, 6. Nov 2003 (UTC)


Ne sciante ke ekzistis la paĝon "Prezidanto de Meksiko", mi kreis alian, "Prezidantoj de Meksiko", kies enhavo poste mi deziris enmeti en tiun paĝon, por pliprecizigi la enhavon kaj konservi la interajn ligilojn. Sed, mi ne scias kion aŭ kiel mi sukcesis neniigi la unuan paĝon. Kion mi povas fari?
Unu trankvikliga afero en vikia redaktado, estas ke fuŝaĵoj daŭre estas ripareblaj. El kiu ajn paĝo vi povas uzi la ligon Malnovaj versioj kaj de tiu paĝo vi povas reredakti el malnova versio alklakante la tagon kaj horon de la redakto antaŭ la fuŝado (ekzemple : 11:12, 15. Nov 2002). Tiam vi revidos la paĝon tiel kiel ĝi estis tiam registrita, kaj vi povas normale redakti ĝin. Atentu ke se vi poste simple registrus ĝin vi malaperigus la postajn modifojn kiuj ne nepre estas forigendaj : ili povus esti bonaj redaktoj. Prefere, vi atentu sintezigi el la diversaj versioj. Tio estas pli malfacila redakta laboro sed ankaŭ valorega. Kuraĝon ! Mi mem nun esploros kio okazis kaj provos helpi vin plej bonigi la tuton. Arno Lagrange 03:50, 8. Nov 2003 (UTC)
Mi iom rigardis ĉe Prezidanto de Usono kaj Prezidento de la Respubliko (Francio). Ni devus iom koherigi ĉion tion. Cetere estas bedaŭrinde ke vi malkonstruis la ligojn en la paĝo pri Prezidanto de Meksiko : estas pli facile vidiĉu artikolo jam ekzistas aŭ ne. kaj bonvolu atenti pri la regulo en la eo-vikipedio MAJUSKLIGI familiajn nomojn. Arno Lagrange 06:53, 8. Nov 2003 (UTC)


Vi tre bone aranĝis la paĝon "Prezidanto de Meksiko". Mi faris nur kelkajn etajn korektojn (nomoj kaj datoj). Nun ekzistas du paĝoj: "Prezidanto" (la 'bona') kaj "Prezidantoj". Mi jam kontrolis ke neniu paĝo estas ligita kun "Prezidantoj", sed ĉu eblas forigi ĝin? Jorge Luis 13:12, 8. Nov 2003 (UTC)
Jes kompreneble senutila paĝo senprobleme forigeblas . Jen farite ! Arno Lagrange 01:08, 9. Nov 2003 (UTC)

Estimata Jorgeluis, mi vidis, ke en Porfirio DÍAZ vi korektis mian frazon "li igis reelekti lin" al "li igis reelekti sin". Mi komprenas, kion vi celas, sed "lin/sin" ja estas objekto de "reelekti", kaj la subjekto de "reelekti" estas ne Diaz, sed la popolo. Kial vi do metas refleksivon? Sincere, --ismo 20:48, 1. Dec 2004 (UTC)

Evidente kiu estis reelektita estis Porfirio, ne la popolo!

Jorgeluis, 1a de februaro, 2005.

La inferna da suscubiti[redakti fonton]

Estas cvaletis necesario in apropimiaunta ek larandio dove en pago. pavic0305@yahoo.com

Necesas aldonaj informoj pri Dosiero:Inauguro.jpg[redakti fonton]

Dankon pro bildo Dosiero:Inauguro.jpg, kiun vi alŝutis! Tamen, vi ne provizis gravajn detalojn pri la bildo, nome aŭtoron, fonton kaj permesilon - sen tiuj datumoj la bildo estos forigita. Ĉu la foton faris vi mem? Se jes, ĉu vi akceptas liberigi ĝin laŭ CC BY-SA 4.0? Bonvolu informi nin en VP:FD. Amike. --KuboF (diskuto) 22:29, 20 Jul. 2015 (UTC)

Ĉar vi ne provizis la necesajn informojn, ni devis la foton forigi. Se tamen la aŭtoro pretas liberigi la bildon (kiel menciite supre), bonvolu informi min aŭ alian administranton aŭ simple alŝutu la bildon al Komunejo. Amike. --KuboF (diskuto) 15:07, 12 Aŭg. 2015 (UTC)