Uzanto-Diskuto:MosheA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, MosheA!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 23:41, 25. Dec 2005 (UTC)

Denaskulo[redakti fonton]

Mi estas "denaske" parolanto de la esperanta lingvo kaj havas neniun apartan meriton pro tio. Kiel dirite en iu kanzono : "neniu elektas la landon kie li/ŝi naskiĝas nek la lingvon kiun li/ŝi ekparolas kiam infano". Denaskuloj malmultaj estas ĝis nun sed ju pli disvolviĝos esperanto des pli multnombraj ili (ni) estos Arno Lagrange  19:29, 16. Jan 2007 (UTC)

ne mi inventis tiun esprimon "denaska" : mi trovas diskutinda ke iu ajn parolas iun ajn lingvon "denaske". ja de la naskiĝo ĉiu ekaŭdas iu(j)n lingvo(j)n kaj sekve pli facile povos esprimiĝi en la denaske aŭdata(j) lingvo(j) ol en iu ajn alia. nur tio. AL @ 18:25, 19. Jan 2007 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Hi MosheA,

Dankon pro la mesaĝo! Ankaŭ mi tralegis la lernolibron de Ivy Kellerman, A Complete Grammar of Esperanto. Kvankam tiu lego okazis verŝajne iam antaŭ 1972, mi memoras, ke ekde tiam aparte interesas min la verboj kiuj postulas volitivon (u-modon), ekz. deziras, ke ...-u; necesas, ke ...-u. Mi tiam studis ankaŭ Teach Yourself Esperanto kaj iun malpli longan lernolibron de Ivy Kellerman Read (mi forgesas la titolon). Sed mi ne faris la donitajn ekzercojn laŭ la intencita maniero.

Anstatŭe, por la unua fazo mi skribis ĉiujn ekzempligajn vortgrupojn kaj frazojn sur 3x5-colajn slipojn kaj la tradukon dorsflanke. Kaj parkerigis ilin. Tio prenis unu monaton, laŭ mia memoro.

Samtempe mi aŭskultadis 2-horan sonbendon kiun mi registris de 4-diska kurso de Andrzej Pettyn kaj Barbara Pietrzak de Pola Radio. Mi aŭskultis ĝin ĉiunokte en la lito dum mi pretiĝis dormi. Temis pri interesa instu-teatraĵo kun am-intrigo. En la komenco la geaktoroj parolis mal rapide, kaj tra la kurso/teatraĵo ili iom post iom rapidiĝis, tiel ke dum la lasta horo aŭ duonhoro ili parolis laŭ tute natura konversacia rapideco. Mi komencis atendi la dirotajn frazojn tuj antaŭ ili ilin diris, kaj komprenis iom pli ĉiunokte. Mi ne komencis ĉe la tuja komenco ĉiunokte, sed komencis minutojn poste en la bendo nokton post nokto, kaj atentis 20-minutan aŭ duanhoran segmenton. Mi varme rekomendas tiun metodon.

Post tio mi trovis en piednoto en malnova umero de lingvistika revuo la nomon de profesoro Charlton Carrol (sp?) ĉe la propra universitato en Madison, WI, kiu verŝajne ie estris aŭ partoprenis ian pri-Esperantan seminarion. Feliĉe mi trovis lin ĉe la fako pri la itala lingvo kaj ni kunaranĝis renkontiĝi po unu fojo je semajno por kune tagmanĝi kaj "babili" Esperante. Tio bone plenumiĝis kaj post semestro mi jam estis malrapida babilanto.

Samtempe mi legis Esperantan romanon, Saltego trans Jarmiloj de Jean Forge, kaj tiun mi voĉlegis por kutimigi mian buŝon. Mi ankaŭ tiam legis poemojn de Brendon Clark en Kien la poezio?. La lingvaĵo de liaj poemoj estas stile tre natura, parolmaniera. Baldaŭ mi legis Kredu min, sinjorino de Cezaro Rosetti. Mi tre rekomendas la verkojn de tiuj tri aŭtoroj.

Ĉiusomere okazis plurkursa programo pri Esperanto ĉe San Francisco State University, kiu nun verŝajne translokiĝis ĉe SanDiegon. Simila programo ekzistas ĉe Hartford. Oni ankaŭ povas specialiĝi pri Esperanto ĉe universitato en Budapeŝto. Jen kelkaj ligoj:

Antaŭ jaroj dum pluraj jaroj mi instruis Esperanton, unue (kaj foje poste) kiel repetitoro, poste kun Anĝelina Taremi al klaso en studenta unio ĉe ASU, kaj pliposte ĉe komunuma centro en Tempe, AZ. Mi ĉesis tion por koncentrigi atenton super verkado de libro, Panoramas of Esperanto, kiu estu parte studlibro, sed pliparte referenc-libro por instruistoj. Ĝi organiziĝas kiel serio de disdoneblaj folioj. Mi ne distrumpetas ĝin, ĉar ĝi tro nekompletas kaj evoluigendas. Tamen se vin interesas, estas ligo ĉe Bill O'Ryan's page. La afero nuntempe ne antaŭeniras, ĉar mi portempe koncentrigas min super vikpedio. Tamen mi intencas iam poste revenigi mian atenton disde vikipedio al Panoramas.

Salutas vin, Bill O'Ryan -- O'RyanW ( ) 23:23, 21. Jan 2007 (UTC)