Uzanto-Diskuto:Pablo Escobar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon!

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Ludwig Wittgenstein. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:53, 30. Apr 2010 (UTC)

Bonvolu sendi vian adreson por ricevi la premion (Monato de Vikipedio)[redakti fonton]

Estimata vikipediisto,

antaŭ unu semajno mi nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo sendis al vi dankon pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" kaj gratulon okaze de via gajno de premio en ĝi. En la sama mesaĝo mi petis vin sciigi al mi vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni povu la premion sendi.

Ĝis nun mi tamen vian paperpoŝtan adreson ne ricevis, kaj tio malhelpas al ni prepari la premion por vi kaj ankaŭ prokrastas la dissendon de premioj al la aliaj konkursintoj. Tial mi volas vin ĝentile peti, ke vi vian paperpoŝtan adreson anoncu al mi kiel eble plej frue, responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net. Anticipan dankon!

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:04, 8. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

P.S. Se vi ĝis nun ne respondis ĉar vi hezitas malkaŝi viajn nomon kaj adreson, mi ripetas ke ni uzos ilin nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Se vi tamen plu timas pludoni viajn personajn datumojn, bonvolu kontaktiĝi kun mi kaj ni elpensos alian solvon kiel efektivigi la transdonon.

Salutin. Mi iam rispondis al vi perretpoŝte sed ankoraŭ ne ricevis vian rispondon. Mi tre fieras pro la premio. Dankon.--Pablo Escobar 04:40, 9. Jul 2010 (UTC)

Emblemo de Vikivortaro[redakti fonton]

Ĉu vi celas Dosiero:Wiktionary-logo-en.svg? Temas pri SVG-dosiero facile redaktebla ekzemple per Inkscape. Jam ekzistas versioj en diversaj lingvoj, el kiuj unu en Esperanto tute plibonigebla . Vidu commons:Category:Wiktionary logos. AL @ 22:21, 16 Nov. 2011 (UTC)

Administranto povas ŝanĝi la emblemon en Ĉefpaĝo, sed mi opinias ke ĝi estas plibonigenda antaŭe. AL @ 08:19, 19 Nov. 2011 (UTC)
Mi plibonigis la logobildon kaj faris peton en bugzilo por ke la nova logobildo aperu en ĉiuj paĝoj. AL @ 12:26, 19 Nov. 2011 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:42, 30 Dec. 2013 (UTC)

referencoj[redakti fonton]

Dankon ke vi redaktas. Mi petas, vi aldonu referencojn ĉiam. Ekzemple ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Prepozicio&diff=prev&oldid=5935326 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:31, 8 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Pablo Escobar, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]