Uzanto-Diskuto:PaulP/2008

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu akuzativo?[redakti fonton]

kara Paul, vi skribis en mian diskutpaĝon

Akuzativo post anstataŭ?

"Anstataŭ" estas prepozicio, oni ne uzas akuzativon post ĝi. Do mi nuligos la korektojn kiujmn vi faris en mia artikolo. Amike. PaulP 13:53, 12. Maj 2008 (UTC)

Tamen eĉ multaj akademianoj malkonsentos kun vi. Anstataŭ fakte ofte rolas kiel konjunkcio kaj akuzaivo post ĝi eatss fakultativa. Mi vidis multajn tekstojn de akademianoj kun akuzativo post anstataŭ, kaj vi mem povas rigarsi la Zamenhofan "12 per poŝto" el la fabeloj de Andersen, kie en unu el la unuaj propozicioj estas "Li havis kataron, teruran kataron.. do li devis uzi... anstataŭ tukon"Sxak 15:37, 1. Dec 2008 (UTC)

Mi aldonis korektojn al relative multaj tekstoj. Akuzativo ja estas unu de miaj flankaj hobioj. Mi volas perfektiviĝi en ĝi. Mi serĉis vian artikolon, sed ne trovis ĝin. Tial mi respondis al via rimarko: bv. indiki, pri kiu artikolo vi nun skribas.--Hans 14:02, 12. Maj 2008 (UTC)

Bv. respondi--Hans 13:18, 28. Maj 2008 (UTC)


Mi ne memoras en kiu teksto estis, bedaŭrinde.


bedaŭrinde. Vi ja povus legi en via listo "miaj kontribuoj" (kion mi ne povas), dato 12. Maj. Ĝenerale: lau NPIV anstataŭ ne ĉiam estas prepozicio. Povas esti subjunkcio: Ekzemplo de Zamenhof: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon. Amike --Hans 13:43, 2. Jun 2008 (UTC)

Mi nun trovis la koncernan artikolon. Estas la artikolo "Monato (gazeto)". La du versioj de la frazo: via: Anstataŭ aktualeco Monato celu profundecon.. mia: Anstataŭ aktualecon Monato celu profundecon..

Krom mian ventron mi pridemandis NPIV-on. Tie estas la ekzempla frazo jam supre menciita. " Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon " Nia frazo kun reordigita vortsinsekvo estus "Monato celu aktualecon anstataŭ profundecon".

p.s. ĉu "krom" estas alia akuzativa problemo? amike --Hans 21:33, 15. Jun 2008 (UTC)

Fariĝu revizianto[redakti fonton]

Arno Lagrange @ 22:19, 21. Nov 2008 (UTC)

Kara ! mi miras. Mi estis dononta al vi la rajton de revizianto kiam mi konstatis ke vi donis ilin al vi mem per aŭtomata rangaltiĝo !!! Mi scivolas ĉu vi ion faris por tion atingi aŭ ĉu tio vere aŭtomate okazis ? Tio estas interesa ebleco kiun ni devus dokumenti. Arno Lagrange @ 00:20, 22. Nov 2008 (UTC)
La sistemo funkcias nur de kelkaj tagoj. Vi estas la unua kiu aŭtomate ricevas la rajtojn. Ne estas ŝoke ĉar la regularo difinas la kondiĉojn tiaj ke vi tre certe plenumas ilin. Eĉ estas oportuna simpligo de la sistemo. Nur mi scivolas kiel ĝi funkcias. Sekvante la historion de viaj redaktoj mi vidis ke via aŭtomata rangaltiĝo okazis samtempe kiam vi faris la unuan redakton post via peto, kvazaŭ estus iu kaŝita funkcio en la petpaĝo, sed pri tio mi nenion scias. Arno Lagrange @ 11:02, 22. Nov 2008 (UTC)

Dosiero:Timmermans Felix 070513.gif‎[redakti fonton]

Saluton, PaulP. Mi ĵus iom korektis Dosiero:Timmermans Felix 070513.gif‎ aldonante ligilojn al la angla originalo kaj ties aŭtoro. Krome mi aldonis intervikian ligilon. Do bonvolu estonte simile faru, se vi alŝutas bildon el alilingva vikipedio. Tiam la risko de forigo malgrandas, precipe, se vi transprenas la licencon. Se vi ne trovus estonte konvenan licencan ŝablonon, vi povas rigardi en la kategorion Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Kore --Tlustulimu 20:01, 27. Nov 2008 (UTC)

diplomitiĝis - diplomiĝis[redakti fonton]

Kara Paul, bonvolu pardoni. La vorto "diplomitiĝis" ŝajnis al mi superflue longa, tial mi mallongigis ĝin. Nun mi vidas, ke malĝuste. Eble pli konvenus "diplomitis", ĉar li fakte fariĝis diplomita. Se vi tamen preferas pli longas vorton, bonvolu. Ĉar vi forgesis subskribi, tial mi longe serĉis al kiu mi skribu. Se la diskuto venis al vi malĝuste, tiam mi ankorau devos serĉi. 20:33, 1. Dec 2008 (UTC) Votoček

ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Vere, forigi erarajn ligiloj estas tre utila afero, sed kia utileco de forigi ligilojn al ne ekzistantaj artikoloj, ŝajnas al mi, minimume senutilaĵo.Roberto 11:38, 2. Dec 2008 (UTC)

Mi tamen aprobas la novan regulon: Se vi antaŭvidas, ke neniam iu kreos la koncernan artikolon, tiam prefere oni forigu la ruĝan ligilon entute. PaulP 13:44, 5. Dec 2008 (UTC)

Saluton Paul, mi aldonis tiun dosieron en la artikoloj de la menciitaj verkistoj. Ĉu vi povas pliprecizigi detalojn pri tiu foto, ekzemple la dato, la temodediĉo de libroj en librejo. Ĉu vi havas pli grandan bildon ? Dankon por tiu unua (nura) foto de Brunetto Casini, Aldo de' Giorgi, Tibor Sekelj kaj William Auld samtempe ! OlivierWeb 21:15, 4. Dec 2008 (UTC)

Mi ĝojas ke vi alŝutis la bildon Dosiero:Verkistoj.jpg. Ĉu vi povus provizi jaron kiam la bildo estis farita? Dankas AL @ 21:36, 4. Dec 2008 (UTC)
Jes ja, Antverpeno, 1982. Dum la UK. Se mi ĝuste memoras, ili ĉiuj eldonis siajn verkojn pere de Edistudio, kaj okazis prezento de la verkoj de Edistudio. Mi nun ne havas pli grandan bildon, sed eble mi retrovos la paperan originalon kaj povos pli grande skani ĝin. 62.166.193.211 22:15, 4. Dec 2008 (UTC)
Ups. La sistemo ŝajne elĵetis min hieraŭ. Sed ja estis mi, kiu respondis ;-) PaulP 13:42, 5. Dec 2008 (UTC)

I'm sorry that i can't read/write esperanto, and therefore I can't work my way through a deletion process. Please take a look at en:Wikipedia:Articles for deletion/Curdy, and consider to start your own deletion process on the article. Article is already deleted in polish, italian, danish and norwegian. Best wishes. --Orland 11:48, 10. Dec 2008 (UTC)

I see no reason to delete this article. Curdy books are available in my local bookstore in Dutch and Italian versions appear at Mondadori (ISBN 9788804576112). So your sentence "Books are only published in spanish" is a lie. PaulP 16:39, 10. Dec 2008 (UTC)
Yes, I must admit that I've learned about these two editions today. But the articles are claiming english and german editions, and they don't exist, afaik. Anyway; the main problem is the spamming campaign that created this articles in the first place. We don't want wikipedia to be a arena for self promotion, do we? By now, 12 wikis have deleted this article. --Orland 01:08, 11. Dec 2008 (UTC)

La ekozonoj[redakti fonton]

Kara PaulP, Mi dankas pro via korektado de la nomoj de la ekozonoj. Sed mi pensas ke estas konfuzante paroli pri “regionoj” . La ekoregionoj estas partoj de la ekozonoj en la biogeografia senco. Vidu Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj. Oni distingas : ekozonoj > ekoprovincoj > ekoregionoj > ekodistriktoj>... Tial mi petas vin : bonvolu ŝanĝi “Nov-Arkta regiono” al “Nov-Arkta ekozono”, “Malnov-Arkta regiono” al “Malnov-Arkta ekozono”, kaj tiel plu. Mi ankaŭ proponas ŝanĝi “Sud-Azia regiono” al “Aŭstralasia ekozone”. Fakte tiu ĉi entenas neniun parton de Azio, sed estas limigita norden per la tiel nomata “Wallace linio”. Kontraŭe ĝi ĉefe konsistas el Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Nov-Zelando. Ĉu vi konas bonan tradukon por (angle) Holarctic ? Estas la sumo de la Malnov-Arkta kaj la Nov-Arkta ekozonoj. Ĉu eble : Holarkta ekozono ? 2009-02-08 Vikipediisto:Forstbirdo. Kara PaulP :Tre dankema pro via helpo pri la ekozonoj. Nuntempe mi serĉas : (1) tradukon por (nederlande) ascokarp aŭ ascoma ( “frukto” de askofungoj );(2) tradukon por (nederlande) "bont dikkopje" ( papilio "Carterocephalus palaemon" ). Al kiu mi povus estonte turni min por tiaj demandoj ? 2009-02-08 Vikipediisto:Forstbirdo Aldono : Bonvolu noti ke la termino "Aŭstralazio" jam ekzistas en la PIV. Do : ĝi ŝajnas al mi taŭga por la "Aŭstralazia ekozono" anstataŭ "Aŭstralia-Azia ekozono" Ĉu ne ?Vikipediisto:Forstbirdo