Uzanto:Rotsaert8000/Karel De Wolf (folkloristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorkarteto de Karel de Wolf

Karel De Wolf ( Bruĝo, 2-a de majo 1883 - Sint-Michiels, 10-a de septembro 1948 ) estis belga folkloristo kaj apotekisto .

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karel estis filo de apotekisto Adolf De Wolf (1844-1920) kaj Leonie Van Acker, kiuj havis sep gefilojn. Jules De Wolf (1875-1914) kaj Joseph De Wolf iĝis misiistoj en Mongolio. Lodewijk De Wolf (1876-1929) iĝis pastro de la episkopujo de Bruĝo. La familio loĝis en la apoteko In den Cleynen Thems en la Zuidzandstraat en Bruĝo.

Poŝtkarto de Leonie De Wolf el Hispanio al ŝia patro Adolf en Bruĝo

De 1891 ĝis 1902, Karel De Wolf vizitis baz- kaj mezlernejon Sint-Lodewijkscollege en Bruĝo. Li aktivis en la Lettergilde (literatura klubo), la Sint-Vincentiusgenootschap (religia kaj bonfara societo) kaj la studenta sindikato. Poste li studis farmacion ĉe la Katolika Universitato de Loveno kaj tie membris en la studenta klubo Moeder Brugse (Patrino bruĝa), en 1906-1907 kiel prezidanto. En 1907 li ricevis sian diplomon. Li faris staĝon ĉe la Antverpena apotekisto kaj esperantisto Oscar Van Schoor. Oscar geedziĝis kun Leonie, la pli juna fratino de Karel, la 9an de novembro 1910.[1] Tio povas klarigi la partoprenon de membroj de la familio De Wolf en la Esperanto-Kongreso en Barcelono en 1909, sekvita de rondvojaĝo tra Hispanio, de kiu restas serio da bildkartoj.

Reen en Bruĝo, li kunfondis la rondon Eigen Volk, Eigen Kunst (Propra Popolo, Propra Arto), kies sekretario li fariĝis. La ĉefcelo estis kanti kune.

En 1909 li sukcedis sian patron en la apoteko kaj en 1911 li geedziĝis kun Hélène Van Caillie. Ili havis naŭ infanojn.

De Wolf iĝis specialisto pri medicinaj herboj kaj verkis multajn kontribuojn en Belgisch Pharmaceutisch Tijdschrift (Belga apotekista revuo) kaj en loka historia revuo Biekorf (Abelujo).

Kiam en 1936 fondiĝis la Bond der Westvlaamsche Folkloristen (Asocio de Okcidentflandraj Folkloristoj) en Bruĝo, Karel De Wolf iĝis ĝia unua prezidanto. Tiu asocio en 1937 kreis Folkloran Muzeon sub la Belfrido kaj De Wolf donacis kompletan malnovan apotekon al ĝi. La sekvan jaron, la asocio komencis eldoni ĉiujaran Folkloran Almanakon nomitan 't Beertje (La Urseto). De Wolf estis ĝia ĉefredaktisto dum la unuaj tri jaroj.

En 1929 De Wolf verkis himnon por la apotekistoj, por kiu Jef Van Hoof komponis muzikon.

Rakontanto[redakti | redakti fonton]

De Wolf estis bonega aŭskultanto kaj registranto de la popolaj fabeloj kaj esprimoj kiuj ofte aŭdiĝis en la apoteko. Ili iĝis la fonto de liaj "rakontoj pri la homoj de Bruĝo", kiujn li publikigis kiel novelojn en Biekorf. En 1936 la eldonejo Cayman elektis sep novelojn por aperigo, sed la libro nur aperis en 1942 kun la titolo Brugsch Volk (Bruĝa Popolo). Ĝi iĝis bibliofila eldono, kun ilustraĵoj de la bruĝa desegnisto kaj pentristo René De Pauw (1887-1946). Aliaj rakontoj aperis post lia morto en 1949 kun la titolo Hier weerom Brugsch Volk (Jen denove Bruĝa Popolo), kun desegnaĵoj de Jules Fonteyne .


  1. Apoteker Oscar Van Schoor (1873-1936). Bij de honderdste verjaring van zijn geboorte. Farmaceutisch tijdschrift voor België, sept.-okt. 1973.

[[Kategorio:Flandraj verkistoj]]