Uzanto:Televido/Xoqolat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Xoqolat, prononcata /ʃo.ko.'lat/, estas planlingvo, en kiu intermiksiĝas Interlingvao kaj Loĵbano. La verkisto estas Viktor Medrano.

Bluo kaj Purpuro[redakti | redakti fonton]

La Interlingvaaj vortoj nomiĝas Bluaj vortoj, kaj la Loĵbanaj vortoj (cmavo) nomiĝas Purpuraj vortoj. Xoqolat estas medio por intermiksado kaj kodŝaltado de ambaŭ lingvoj.

Ortografio[redakti | redakti fonton]

Blue[redakti | redakti fonton]

aakcente /a/, neakcente /ə/
b/b/
c/θ/
d/d/
eakcente /e/, neakcente /ə/
f/f/
g/g/ antaŭ 'a, o, u', /ʒ/ antaŭ 'e, i'
h/h/
i/i/, sed /j/ diftonge
j/Ʒ/
k/k/
l/l/
m/m/
n/n/
o/o/
p/p/
q/k/
r/r/ aŭ /ɽ/
s/z/ inter vokaloj en vorto, sed /s/ aliloke kaj per la duopo 'ss'
t/t/
u/u/, sed /w/ diftonge
v/v/
w/w/
x/ʃ/
y/i/, sed /j/ diftonge
z/z/


Kelkaj ortografiaĵoj malsamas kompare de Interlingvaaj. Malmola 'c' fariĝas 'q', malmola 'ch' fariĝas 'q', mola 'ch' fariĝas 'x', 'ph' fariĝas 'f', la finiĝo '-tion' fariĝas '-xion', '-tia' fariĝas '-xia-', '-tio-' fariĝas '-xio-', la finiĝo '-tate' por abstraktaĵoj fariĝas '-tat', kaj la finiĝo '-tude' por abstraktaĵoj fariĝas '-tud'.

La kombinaĵo 'th' prononciĝas kiel /θ/; ekzemple, 'theoriq' estas /θə.o.'rik/. La kombinaĵo 'qu' ĉiam prononciĝas kiel /kw/; ekzemple, 'que' estas /kwə/. Duopaj konsonantoj prononciĝas vere duope; ekzemple, 'belle' estas /bəl.'le/.

La vorto por 'kaj' fariĝas de Interlingvaa 'e' al 'i' per Xoqolat.

Purpure[redakti | redakti fonton]

Purpura ortografio estas same kiel per Loĵbano.

Akcento[redakti | redakti fonton]

Blue[redakti | redakti fonton]

Akcento estas ĉe la lasta silabo de Blua vorto. La vorto 'angeliq' prononciĝas kiel /ə̃.Ʒə.'lik/. Kaj 'troppo' estas /trop.'po/.

Purpure[redakti | redakti fonton]

Akcento estas same kiel per Loĵbano en Purpuraj vortoj. Do, la akcento[1] en Purpura vorto povus esti ĉe iu ajn silabo aŭ neniu. La vorto '.uacai' prononciĝas kiel /wa.'ʃaj/, /'wa.ʃaj/, aŭ /wa.ʃaj/.

Vokala nazaliĝo[redakti | redakti fonton]

Vokaloj kaj diftongoj, kiuj antaŭas literon 'n' aŭ 'm' ene de la sama silabo, ĉiam nazaliĝas. Do, la vokalaro /a e ə i o u/ fariĝas /ã ẽ ə̃ ĩ õ ũ/ kaj rilataj diftongoj ankaŭ nazaliĝas. Do, la vorto 'emoxion' prononciĝas kiel /ə.mo.'ʃjõ/.

Majuskloj[redakti | redakti fonton]

Majusklojn oni rezerve uzas por nomoj de verkoj kaj aliaj propraj nomoj kiel por personnomoj, loknomoj, kaj tiel plu. Do, oni ne kutime komencas frazon per majuskla litero.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Oni ne vere konjugacias la verbon kiel en Interlingvao. La Interlingvaa prezenca tenso de la verbo uziĝas kune kun Purpuraj vortoj por produkti tensajn kaj aspektajn variaĵojn kiam oni deziras, sed ili estas nedevigaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


 angle
A)  B)  C)

  1. Prononco de cmavo (Loĵbana Gramatiko, Ĉapitro 3.9) angle