Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ўзбекистон Совет
Социалистик Республикаси
(Detalo) (Detalo)
Moto:
Бутун дунё пролетарлари, бирлашингиз!
oficiala lingvo Neniu.
Fakte, la uzbeka kaj la rusa.
Ĉefurbo Taŝkento
Prezidanto de la respubliko Islam Karimov (la la momento de la sendependo)
Apartenis al
Sovetunio:
 - Desde
 - Ĝis
27-an de oktobro 1924

13-an de majo 1925
26-an de decembro 1991
Areo
 - Totalo
 - % akvo
% pozicio en Sovetunio
447.400 km²
 —
Loĝantaro
 - Totalo (1989)
 - Loĝdenso
3-a pozicio en Sovetunio
19.906.000
44,5 loĝ/km²
Monunuo rublo (Сўм)
Horzono UTC + 5

La Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko aŭ mallongigite SSR Uzbekio (en la uzbeka lingvo: Ўзбекистон Совет Социалистик Республикаси) estis la nomo de Uzbekio kiam ĝi apartenis al Sovetunio, estante unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

Historio

En 1924, oni redifinis la internajn landlimojn de Centra Azio laŭ etnaj vidpunktoj, determinitaj de Stalino, Komisaro de la Popolo por la Naciecoj de la registaro de Lenino. La 27-an de oktobro de tiu jaro oni fondis la SSR Uzbekio el la unio de la Bukara Popola Soveta Respubliko, la Ĥorezmia Popola Soveta Respubliko kaj parto de la Aŭtonoma Soveta Socialisma Turkestana Respubliko kaj fariĝante pli respubliko ene de Sovetunio.

Ĝis 1929 la SSR Uzbekio inkluzivis la ASSR de Taĝikio, sed en tiu jaro ĝi disiĝis kaj akiris la saman statuson ene de Sovetio. En 1930, la ĉefurbo estis translokita de Samarkando al Taŝkento, kaj en 1936, aldoniĝas la Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kiu ĝis tiame apartenis al la SSR Kazaĥio.

La 1-a de septembro 1991 la SSR Uzbekio ŝanĝis la nomon al Respubliko Uzbekio, restante ene de Sovetio ĝis la 26-a de decembro samjare, kiam ĝi proklamis la sendependon.

Vidu ankaŭ