Vărădia
El Vikipedio
Vărădia (varadia) (hungare: Varadia) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Oraviţa. En 1910 ĝi havis 3 110 loĝantojn [rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 963 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1390. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó, de 1779 Temes vármegye). Administre apartenas al ĝi Mercina.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
