„ La temo de l' romano estas simpla. S-ro amas fraŭlinon kiu havas jam fianĉon. Aliaj fraŭlinoj amas la unue menciitan sinjoron tamen li ne estas feliĉa pro tio ĉar li amas obstine la fianĉinon de la alia malpli simpatia sinjoro. Post variaj katastrofojn la juna paro trovas sian feliĉon ĝuste sur la 204-a paĝo. La aventura romano rememorigas al ni certan specon de malbonaj amerikaj filmoj. Ĝi estas subliteratura verko kiu povas plaĉi al la plej naiva tavolo de la verda popolo. La traduko estas ĝenerale plaĉa sed la troa, nemotivita uzado de la prepozicio "je" estas peza kaj mallaŭdinda. ”
„ Sprita aŭtoro, penetrinta en la modernan vivon, donacis al ni ĉi tiun tre interesan
aventurul-romanon. Altmoralan! ni diru tuj, por ke la titolo ne erarigu vin. Tial ĝi estas, por homoj maturaj, enhave valora, konsola. Sed ankaŭ lingve valora ĝi estas, ĉar la tradukinto estras la stilon tial, ke oni volonte neatentas kelkajn korekteblaĵojn.
Ankaŭ la uzo de proksimume cent neologismoj ne ĝenas, bone klariĝantaj el la kunteksto resp. parenteze. Ankaŭ tri dekduo da lertaj derivaĵoj novaj igas leganton profiti; kelkajn nelertajn, kelkajn germanismojn li trovos mem kaj volonte pardonos. Eble nur la trouzo de mal- (anst. ne-) kaj -eco (anst. -o) restas riproĉinda. Sed ni restu dankemaj al la eldoninto: Nur unu frazo neglata, nur tri preseraroj sur 200 streĉatentigaj paĝoj, kiuj egale prezentas ĝuon kaj instruon diversan riĉmezure. Resume: Libro, kiuno (sic) ni volonte relegos kaj tial aĉetu. ”