Vaja skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vaja skribo laŭ Omniglot, reta enciklopedio pri skriboj kaj lingvoj

La vaja skribo estas silabara skribo uzata de la okcidentafrika popolo de la vajoj, kiuj parolas la vajan lingvon, dialekton de la mandinka lingvo. Ekzistas proksimume 180 000 vajoj en Liberio kaj proksimume 1 200 en Sieraleono. Ĝi estis evoluigita en la 1830-aj jaroj kaj signife disvastiĝis ĝis la fino de la 19-a jarcento. Nun ĝi estas unu el la du plej sukcesaj indiĝenaj skribsistemoj en okcidenta Afriko laŭ la nombro da nunaj uzantoj kaj la havebleco de literaturo skribita en la manuskripto, la alia estante N'Ko, la nokoa.