Valerij Gergijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergijev en 2010

Valérij Abisáloviĉ GERGIJEV (ruse Валерий Абисалович Гергиев), estas tutmonde fama rusia dirigento.

Gergijev naskiĝis la  2-an de majo 1953(nun 1953-05-02) en Moskvo kaj pasigis junaĝon en Vladikavkaz (Nord-Osetio, la naskiĝloko de liaj gepatroj). Forveturinte al Leningrado, li finis tie konservatorion kaj ekde 1977 laboris kiel dirigento de Mariinskij teatro.

Ekde 1996 li estas arta gvidanto de la teatro.

La 21-an de aŭgusto 2008 en la centra placo de Cĥinvalo Valerij Gergijev elpaŝis kun la orkestro de Mariinskij teatro memore al la viktimoj de la aŭgusta milito en Sud-Osetio[1]. Antaŭ la koncerto li faris mallongan paroladon en la rusa kaj la angla, en kiu li esprimis sian bedaŭron, ke la monda publiko ne scias la tutan veron pri la milito[2].

Pro sia laboro Valerij Gergijev ricevis ordenojn de registaroj de Rusio, Francio, Germanio, Italio kaj aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-biografio