Vanda Lamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vanda LAMM, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lamm Vanda estas hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).

Vanda Lamm [1] naskiĝis la 26-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio

Vanda Lamm frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1963-1967. Baldaŭe ŝi plulernis en 3 eksterlandaj universitatoj. En 1968 ŝi ekhavis postenon en jura instituto de MTA, kie ŝi estis elektita direktoro en 1991. Inter 1984-1989 ŝi instruis en universitato de Miskolc. Ŝi estas respondeca redaktoro de Acta Juridica Hungarica. Ŝi okupiĝas precipe pri la internacia juro. Ŝi ricevis premiojn en 1973 kaj 1995.

Verkaro (elekto)

  • A nukleáris energia hasznosításának nemzetközi kérdései (1983)
  • Az államok közötti viták bírói rendezésének története (1990)
  • Transformation in Hungarian Law 1989–2006 (2007)

Fontoj