Vanessa Mai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanessa Mai
Bazaj informoj
Naskiĝo 2-an de majo 1992 (1992-05-02) (31-jaraĝa)
en Aspach
Edz(in)o Andreas Ferber
Ĝenroj pop-muziko
Retejo www.vanessa-mai.de
Persona informo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Andreas Ferber
Okupo
Okupo muzikistokantistoprezentisto
Verkoj Ich sterb für dich
Q56071569
Happy End
TTT
Retejo https://www.vanessa-mai.de
vdr

Vanessa MAI (Aspach, 2-an de majo 1992) estas kantistino el Germanio. Ŝi naskiĝis kiel Vanessa Marija Mandekic kaj ŝia patro estis muzikisto, kun kiu ŝi aperis sur la scenejo junaĝe. Ŝi elektis sian artistan nomon pro sia naskiĝmonato majo (germane Mai).

Ŝi estis membro de la rep-dancgrupo GettinCrazd. En 2012, ŝi iĝis la kantistino de la germana grupo Wolkenfrei (Sennuba), kun kiu ŝi publikigis la albumon Endlos Verliebt (Senfine enamiĝinta) 2014. En 2015 sekvis la albumo Wachgeküsst (Vekiĝkisata), kiu iĝis ordisko.

Ŝi iĝis ĵuriomembro en la dektria sezono de Deutschland sucht den Superstar (Germanio serĉas la superstelulon).

En 2016 ŝi publikigis sian unuan soloalbumon, Für Dich (Por vi).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2016, Für Dich
  • 2017, Regenbogen
  • 2018, Schlager
  • 2020, Für immer
  • 2021, Mai Tai

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Vanessa vivas kun Andreas Ferber, ili interkonatiĝis en 2012. En junio 2017 ili geedziĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vanessa-Mae