Vaporfervojo Katzensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vaporfervojo Katzensee signife vaporfervojo Katolago (vidu: Katzensee) estas 7 1/4 " etŝpura modela fervojo ekde 50 jaroj. En 4-a septembro 2011 oni festos la 50-jaran datrevenon de la fervojo.

Loko[redakti | redakti fonton]

Katolago ĉe la restoracio kun la parka fervojo

Katzensee (prononcu kacnse, en Esperanto ankaŭ KatolagoKata Lago, alemane Chatzesee) estas lago en Kantono Zuriko, Svislando. La fervojo uzas nur la terenon de la malnova bela turista restoracio "Waldhaus Katzensee" - "Arbarodomo Katolago" en Katolago. (La granda restoracio estas en posedo de urbo Zuriĥo).

Malfermo[redakti | redakti fonton]

De aprilo ĝis ĉirkaŭ 15 -a oktobro la vaporfervojo estas en funkcio en semajnfino kun bona seka vetero. Oni aperas ankaŭ por specialaj eventoj por ekstra veturado. La fervojo transportas ankaŭ infanojn.

Lokomotivoj[redakti | redakti fonton]

La lokomotivoj estas tre belaj modelaj lokomotivoj, vidu la bildojn en TTT-paĝo:

  • G2/3 + 2/2; Nro 27, (RhB), havas vaporan sistemon Mallet. 4-cylindroj - ligo, la konstrua jaro estas 1986; la konstruisto estis Hans-Ulrich Aeberhardt
  • HG 3/4 Nro.3 (FO), vaporo, 2-cilindroj adhero kaj 4-cilindroj ligo en dentrada funkcio: konstrua jaro 1965; konstruisto: Hans-Ulrich Aeberhardt. La originala lokomotivo estas hodiaŭ en muzea fervojo [1]Blonay-Chamby en funkciado.
  • G 4/5 Nro. 118, granda lokomotivo de RhB Konstruo: Ball & Sohn, Stein am Rhein, en jaro 2004 rekonstruo de fervojo Katzensee; La RbB vendis la originalan lokomotivon G 4/5 118 en jaro 1926/1927 en reĝaj ŝtataj fervojoj, numero 340; Royal State Railways Tajlando. La lokomotivo estas hodiaŭ monumenton en podesto en [2]Chiang Mai.
  • HG 2/3 Nro 1 Gais,estas dentrada lokomotivo,ankaŭ la modelo; vapora lokomotivo kun aksa gvida sistemo Klose, konstrua jaro 1979; konstruisto: H.-U. Aeberhardt. La originala lokomotivo HG 2/3 N° 1 kun loko nomo "Gais" estis konstruo de jaro 1888 de SLM en Vinterturo por la fervojo Sankt-Galo - Gais - Appenzell kun rapideco de 30 Km/h, la pezo estis 33 t. La lokomovio funkciis gixs la jaro 1909. La lokomotivoj havis dentradan sistemon de tipo Riggenbach kaj specialajn gvidajn aksojn laŭ sistemo Klose pri la kurvoj de 30 m radiuso supra la urbo Sankt-Galo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]