Vav

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vav,Wāw arabe واو (ne miskomprenu kun admirkrio!) estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sud-Sudano.

Loko de Vav en la iama unueca Sudano
Mapo pri unueca Sudano, kie Vav estas trovebla en la suda parto (kie estas Sud-Sudano)

Bazaj informoj

Geografio

Vav situas sur montetaro sur la okcidenta bordo de rivero Jur, en la meza parto de la lando. Rumbek troviĝas 211, Malakal 451, Ĵubo 510, Ĥartumo 1007 km.

Historio

Komercistoj pri sklavoj fondis tie bazon, elkio baldaŭe evoluis la urbo. En la 1880-aj jaroj Egipto kun britoj konkeris la urbeton. Dum la dua civila milito ankaŭ tie okazis bataloj.

Ekonomio

Vav estas signifa ekonomia centro por Sud-Sudano post la ĉefurbo. 2 gravaj bankoj funkcias en la urbo.

Kabanoj apud Vav

Trafiko

Vav havas flughavenon. Vojoj kuras al Ĵubo kaj Sudano. La urbo estas finstacio de la fervojo el Sudano.

Klimato

En Vav la temperaturo varias inter 17 kaj 37 °C. La varmo en marto kaj aprilo kulminas, en decembro malkulminas. Jare pluvas po 1050 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto, inter decembro-februaro neniam pluvas.

Merkato por dombestoj en Vav

Fontoj

Pasaĝeroj de la trajno en Vav