Vendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vendado estas ago, en kiu la subjekto fordonas iun aĵon kun difinita valoro kaj kontraŭ ĝi prenas monon.

La sama ago nomiĝas aĉetado se oni konsideras ĝin el la vidpunkto de la persono kiu donas monon.

Domo povas esti vendota, vendata aŭ vendita depende de la fazo de la transakcio.

En la Esperanto-kulturo

Trafan kaj detalan priskribon de la vendoteknikoj (inkluzive de tiuj friponaj) faris brita esperantisto Cezaro Rossetti en sia romano Kredu min, sinjorino! (1950).

Vidu ankaŭ

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri vend(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite 
  • Citaĵo
     Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. 
  • Citaĵo
     Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo 

Referencoj

  1. Lernu