Veni creator spiritus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĥoralmelodio en Graduale Romanum

La pentekosta himno „Veni creator spiritus“ (eo: „Venu, Kreanto, Di-Spirito“) estas latina poeziaĵo, per kiu la kristanoj petas helpon kaj subtenon de la Sankta Spirito. Ĝi memorigas la unuan deĉieliĝon de la Sankta Spirito je Pentekosto (Agoj 2) kaj la sep donacojn de la Sankta Spirito.

Historio

La teksto devenas el la 9-a jarcento kaj oni laŭdradicie atribuas ĝin al Hrabano Maŭro. La origina gregori-ĥorala muzikigo okazis proksimume la jaron 1000 en Kempten.

Per sia jamba dumezuro la himno „Veni creator spiritus“ male al la plej multaj himnoj de la katolika eklezio laŭiras la regulojn de la latina metriko.

Cirkulas pluraj iomete variaj versioj de la teksto. La Liber Usualis Missae et Officii (1896-1964) enhavas metrike pli bonan version de la himno. La germanlingva katolika kantaro Gotteslob (n-ro 240) tekstas laŭ la aktuala versio de Graduale Romanum el 1973 (postpresaĵo 1979), kiu post la Dua Vatikana Koncilio anstataŭis la libron Liber Usualis. Ĝi entenas ankaŭ tri engermanigojn (n-roj 241, 242 kaj 245). La germanlingva Evangela Kantaro entenas sub la numero 126 la tradukon de Martin Luther (vd. malsupre).

Latina teksto kaj tradukaĵoj en la germanan kaj en Esperanton

Jen la originala latina teksto kaj tradukaĵoj en la germanan kaj en Esperanton. La klopodoj de Lutero, partoprenigi la paroĥon je la formado de la diservoj, necesigis, ke li la traduku la pentekostan himnon en la nacian lingvon, ĉikaze en la germanan. Simile ekestis bezono de esperantigo, kiun pretigis Guido Holz kaj kiu nun staras en ADORU

Latina teksto Martin Luther 1524 Guido Holz 1986

Veni, Creator Spiritus,
mentes tuorum visita,
imple superna gratia,
quae tu creasti, pectora.

Qui diceris Paraclitus,
donum Dei altissimi,
fons vivus, ignis, caritas
et spiritalis unctio.

Tu, septiformis munere,
dextrae Dei tu digitus,
Tu rite promissum Patris,
sermone ditans guttura.

Accende lumen sensibus,
infunde amorem cordibus,
infirma nostri corporis
virtute firmans perpeti.

Hostem repellas longius,
pacemque dones protinus:
ductore sic te praevio
vitemus omne noxium.

Per te sciamus, da, Patrem
noscamus atque Filium,
te utriusque Spiritum
credamus omni tempore.

(Deo Patri sit gloria
et Filio, qu[i] a mortuis
surrexit, ac Paraclito
in saeculorum saecula.)

Komm', Gott Schöpfer, Heiliger Geist,
besuch' das Herz' der Menschen dein,
mit Gnaden sie füll', denn du weißt,
daß sie dein Geschöpfe sein.

Denn du bist der Tröster genannt,
des Allerhöchsten Gabe teuer,
ein' geistlich' Salb' an uns gewandt,
ein lebender Brunn, Lieb' und Feuer.

Zünd' uns ein Licht an im Verstand',
gib uns ins Herz' der Lieb Inbrunst,
das schwach' Fleisch in uns, dir bekannt,
erhalt' fest dein Kraft und Gunst.

Du bist mit Gaben siebenfalt
der Finger an Gott's rechter Hand;
des Vaters Wort gibst du gar bald
mit Zungen in alle Land.

Des Feindes List treib' von uns fern,
den Fried' schaff' bei uns deine Gnad',
daß wir dei'm Leiten folgen gern
und meiden der Seelen Schad'.

Lehr' uns den Vater kennen wohl,
dazu Jesus Christ, seinen Sohn,
daß wir des Glaubens werden voll,
dich, beider Geist, zu versteh'n.

Gott Vater sei Lob und dem Sohn',
der von den Toten auferstand;
dem Tröster sei dasselb getan
in Ewigkeit alle Stund.

Venu, Kreanto, Di-Spirit',
hejmiĝu al fidela kor':
al ĉiu Via vivkreit',
abundon donu da favor'.

Nomiĝas Vi la Paraklet',
donaco de la Plejaltul',
spirita unkto, fajr-impet',
viviga fonto, amobrul'.

Sepopa Vi trezor' de grac',
Vi fingro de la Dia man';
gloregas buŝo kun aŭdac'
la Patron pro la savo-plan'.

Bruligu lumon en l' amin',
penetru korojn per la am',
kaj nian korpon en deprim'
firmigu Vi per virto-flam'.

Repelu regon de l' malbon',
donacu pacon plu sen ĉes',
kaj dum nin gvidos Via spron',
nin lasos kulpo kaj oprem'.

Vidigu Patron laŭ la dir',
per Vi koniĝu Via Fil',
je Vi koniĝu via Fil',
ni ĉiam kredu en humil'.

Glorata estus Patro Di',
la Fil', vekita el la mort'
kaj vi, Spirit', en harmoni',
ĝis mondo-fin' konsola fort'.

Fonto

ADORU - ekumena diserva libro, eldonita de IKUE kaj KELI, eldonejo Ponto 2001, N-ro 346, pj. 694 k 695

Ligoj eksteren