Ventmuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventmuelejoj en Hispanio
Ventmuelejoj en Okcidenta Siberio ĉirkaŭ la jaro 1910
Hensenmühle en Lingen-Baccum, Germanio

Ventmuelejo estas muelejo kiu konvertas la kinetan energion de la aero (vento) al rotacia energio de la aloj, kiu poste estas utiligata por la muelado de greno aŭ aliaj celoj .

En Eŭropo, la ventmuelejoj estis uzataj jam de Mezepoko, eble alportitaj fare de krucmilitistoj post sia alveno el Persio, kie ili ŝajne estis uzataj de la 7-a jarcento.

Famaj lokoj kie la klasikaj ventmuelejoj formas parton karakterizan de la pejzaĝo estas Nederlando kaj La Manĉo, en Hispanio. En tiu ĉi lasta, la famo devenas de sceno en la verko Don Kiĥoto de la Manĉo, kie la ĉefrolulo batalas kontraŭ ventmuelejoj, ĉar li pensas ke ili estas gigantoj.

Vidu ekzemplojn

Ŝablono:Ĝermo-arkitekturo

Ŝablono:LigoLeginda