Verda marŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Invado en kadro de Verda marŝo en oktobro/novembro de 1975

Verda marŝo (aŭ marŝado) estis organizita marŝado de ĉ. 350.000 plejparte senarmilaj homoj el Maroko, en 1975, en kadro de la Okcidentsahara konflikto. La marŝado okazis el suda Maroko al kolonio de Hispanio, nomata tiam Hispana Saharo, hodiaŭ Okcidenta Saharo kaj celis instigi Hispanion transdoni la kolonion al Maroko. La nomo Verda reiras al koloro de la islamo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Saharo iĝis hispana kolonio en la lasta triono de la 19-a jarcento. Pro la forta indiĝena kontraŭstaro, Hispanio akiris tie la trankvilan kontrolon nur en la 1930-aj jaroj. La sendependiĝa deklaro de Maroko en 1956 fortigis la kontraŭstaron en la hispana kolonio, okazis militaj bataloj. Por paca aranĝo de la afero okazis jam kunsidoj ekde 1963. La plenkunsido de Unuiĝintaj Nacioj la 16-an de decembro 1965 alvokis Hispanion dekoloniigi la regionon kaj doni memdifinan eblon al la indiĝenoj. Dumtempe Maroko signalis jam teritoriajn pretendojn ekde 1957. Responde al la nenifarado de la politiko, en 1973 fondiĝis armita politika grupo POLISARIO, por liberigi la teritorion, sendependiĝi kaj kontraŭstari la marokajn pretendojn.

En 1974 Maroko kaj Maŭritanio verŝajne sekrete interkonsentis dividi la teritorion tiele ke Maroko havu la plej grandan, riĉan kaj nordan parton.

La Verda marŝo[redakti | redakti fonton]

La Maroka reĝo Hasano la 2-a deklaris pretendojn je la teritorio la 16-an de oktobro 1975 kaj anoncis pacmarŝon de 350.000 senarmilaj homoj en okcidentan Saharon. La marŝo devintus komenciĝi la 24-an de oktobro 1975, sed fakte ekis la 28-31-an de oktobro per etaj militistaj okupoj kaj bataloj kontraŭ Polisario. La maroka armeo partoprenis per 30.000 armilaj soldatoj.

La amasa marŝado okazis - post enorma loĝistika transportado de personoj, nutraĵoj al la limo - ekde la 6-a de novembro. La ĉefa elirpunkto estis la tendumeja centro ĉe Tarfajo, de kie oni transportis la homamasojn per ŝarĝautoj al la rekta limo (je 36 km). La amasmarŝado ekis ĉe Tah je 10:30 horoj fare de 40.000 homoj, al sudo. La homkolonon gvidis ĉefministro Ahmed Osman kaj pluaj membroj de la kabineto. La hispanaj armeo kaj policistoj forlasis la postenojn jam kelkajn tagojn antaŭe koincide kun grava politika krizo pro la morto de Francisco Franco kaj antaŭaj intencoj forlasi la kolonion. Je la 13:30 horoj haltis la homamaso 12 km sude de Tah kaj kelkajn metrojn de la loko Daura. Tie estis hispana defenda linio. Tie tranoktis 40.000 ĝis 50.000 partoprenantoj, dum 2.000 personoj provis trarompi la hispanan linion, sed tion baris la maroka ĝendarmaro.

Post intertempa diplomatia lukto, la marŝado pludaŭris kaj en nokto de la 6-a je la 7-a de novembro, oni transportis per ŝarĝaŭtoj 100.000 partoprenantojn tra Abatteĥo al la limo, kiun la homoj perpiede trapasis. Tiu dua marŝkolono penetris 6 km en la hispanan kolonion kaj establis norde de El Haggunia duan tendumejon. La tria kolono trapasis la limon la 7-an de novembro tra Zag en direkton de Mahbes.

Pro la kreskanta internacia premo, pro la ebla hispana militista forto, kaj antaŭviditaj gravaj bataloj, Maroko rapide interkonsentis kun Hispanio la 8-an de novembro, pri retiriĝo. Reĝo Hasano deklaris atingi la celon la 9-an de novembro per radio al sia popolo - je ties surprizo- kaj anoncis atingi pluajn rezultojn tra alia vojo. La partoprenantoj reiris al Tarfaya la 10-an de novembro.

Diplomatio[redakti | redakti fonton]

Post interkonsento de Maroko, Hispanio kaj Maŭritanio, oni eldonis komunikaĵon la 14-an de novembro, kiu deklaris, ke Hispanio forlasas Okcidentan Saharon 28-an de februaro 1976 je favoro de Maŭritanio kaj Maroko. La hispana ĝisnuna frankisma parlamento (nedemokratia) aprobis la dekoloniigon per 345 jes-voĉoj, 4 ne-voĉoj kaj 4 nedecidaj voĉoj.

La 18-an de novembro 1975, Hasano la 2-a petis la partoprenantojn kaj atendantojn (kiuj ne trapasis la limon) hejmeniri. Maroko rapide okupis la forlasitajn teritoriojn en 1975 (Smara, Ajuno). En la sudo, Maŭritanio okupis la 20-an de decembro 1975 La Guiron, ununuran urbon kaj teritorion kiu interesis al ĝi kaj kiun ĝi efektive okupis.

Postaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Maroko profitis la foriron de la hispanaj armeo, polico kaj administraj strukturoj por ataki ne nur la indiĝenaj kontraŭstarantoj, sed ankaŭ la fuĝantojn al Alĝerio. Okazis bombatakoj kaj multaj saharanoj mortis. La eventojn kontraŭis plej forte Alĝerio, kiu poste apogis la perarmilan kontraŭstaron de Polisario. La teritoria okupo de Maroko estas neagnoskata fare de multaj landoj (kaj de Unuiĝintaj Nacioj), kiuj preferas sendependan Okcident-Saharan Respublikon. Tamen ekonomiaj kaj diplomatiaj interesoj permesis al Maroko daŭre okupi la teritorion kaj malhelpi demokratian referendumon de la tiama loĝantaro sen kontraŭstaro de aliaj landoj aŭ de internaciaj organizoj. Nuntempe la teritorio estas tro "marokigita".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Abigail Bymann: The march On the Spanish Sahara: A Test of Internat. Law, in Denver Journal of Intern. Law + Policy, Band 6, 1976, S. 95–121 (angle).
  • Ursel Clausen: Der Konflikt um die West-Sahara, in Arbeiten aus dem Institut für Afrika-Kunde im Verband Stiftung Deutscher-Übersee-Institute, Hamburg 1978. (germane)
  • Muhammad Maradyi: La marche verte ou la philosophie de Hassan II, Paris 1977 (französisch)
  • Abdallah Stouky: La Marche verte, Paris 1979 (france).
  • Werner von Tabouillot: Der Grüne Marsch im Lichte des Völkerrechts, München 1990, ISBN 3-88259-724-0. (germane)
  • Jerome B. Weiner: The Green March in Historical Perspective, in The Middle East Journal, vol. XXX III., 1979, S. 20–33 (angle).
  • C.G. White: The Green March, in Army Quarterly and Defence Journal 106, Julie 1976, S. 351–358 (angle).