Vereinigung der XI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vereinigung der XI
Freie Vereinigung zur Veranstaltung von künstlerischen Ausstellungen
artista grupo • grupo de homoj • organizaĵo
Komenco 5-a de februaro 1892 vd
Fino 2-a de majo 1898 vd
Poste Berlina Secesio vd
Lando(j) Reĝlando Prusio vd
vdr

La berlina] artista grupo Vereinigung der XI estis kune kun Münchner Sezession la plej grava artistoasocio de Germanujo kiu emancipiĝis de la tiutempa artista mediaro. Ĝi fonditis en la 5.2.1892 laŭ la modelo de la brusela grupo Les Vingt kaj malfonditis en 1898 post la fondo de Berliner Secession.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la antaŭfondiĝaj kutimtablaj rondoj kunvenis regule jenaj artistoj:

Tiuj ĉi novaj membroj sukcese varbis por apogo kaj aliĝo la tiam ege konatajn artistojn Max Liebermann (1847–1935) kaj Franz Skarbina (1849–1910).

La membronobro de la 11 grupanoj restis neŝanĝita. Por la foririntaj artistoj anstataŭe venis:

Unueca stilo ne ekzistis. Ĝenerale oni tamen preferis orientiĝo je portretoj, naturo, privataĵoj, etosoj, pejzaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Vilhelmo la 2-a subtenadis tradiciajn artistojn (Historiismo) kaj kontraŭis modernajn stilojn (EkspresionismoImpresionismo). Lia moŝto estis tre agema se mem regi la artogustojn tiutempajn. Lia preferita pentristo kaj konsilisto arta estis Anton von Werner (1843–1915), estante samtempe la estro de la societo Verein Berliner Künstler kaj direktoro de Prusia akademio de artoj. La ĉiujaraj berlinaj artekspozicioj (Große Berliner Kunstausstellung) organizitaj de Verein Berliner Künstler restis la publika elmontrejo de la aprobita pentristaro. Pli modernaj artistoj ne havis iun ŝancon prezenti sin tie ankaŭ.

Celo kaj agadoj de la Dekunu-anoj[redakti | redakti fonton]

Ilia unua nomo estis Freie Vereinigung zur Veranstaltung von künstlerischen Ausstellungen. Celo estis prezenti nemontreblajn verkojn al publiko kaj vendi ilin. Krome oni celis modernigi la berlinan kulturan scenon kaj doni alternativojn al tradiciaj prusiaj artoj. La unua ekspozicio de ili malfermitis en la 3.4.1892 en la "Galerio Eduard Schulte sur la bulvardo Unter den Linden.

Freie Künstlervereinigug - Libera porartista ligo[redakti | redakti fonton]

En 1892 organizis "Verein Berliner Künstler" la unuan ekspozicion de la norvega pentristo Edvard Munch en Germanlando. Sed liaj 55 verkoj ŝokis la vizitantojn - kaj jam 7 tagojn post la malfermo Anton von Werner ordonis fini la ekspozicion pli frue. Kontraŭ tio fondiĝis - kun helpo de la Dekunu-anoj - asocion nomita Freie Künstlervereinigung; la konservativa ligo "Verein Berliner Künstler" splitiĝis.

Malfondo[redakti | redakti fonton]

En 1898 fonditis la asocio Berliner Secession kies prezidanto iĝis Max Liebermann. Tio estis aŭtomate la malfondiĝo de la "Vereinigung der XI" - ĉar ok iamaj membroj ĝiaj aliĝis al la nova Secesio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vereinigung der XI en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sabine Meister: Die Vereinigung der XI. Die Künstlergruppe als Keimzelle der organisierten Moderne in Berlin. Dissertation, Universität Freiburg 2006