Verumeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eklezia skribaĵo, kiu diras Verumeco kaj konsekvencoj en Florido, Usono (2007).

Verumeco (angle: truthiness) estas "vero", kiun homo asertas scii intuicie "el interne" aŭ ĉar ĝi "sentas esti ĝusta", malkonsiderante evidentaĵojn, logikon, intelektan ekzamenon aŭ faktojn.[1]

Usona televida komediisto Stephen Colbert ekkreis la vorton tiel[2] kiel temo de parto nomata "The Wørd" (La Vørto) dum la pilota programo de sia programo de satiro politika The Colbert Report je 17 oktobro, 2005. Uzante ĉi-tion rutine, Colbert satirigis la misuzadon de la emocia apelo kaj korsento kiel retorikilo en nuntempa socipolitika parolado.[3] Li specifike aplikis al la nomumo de Harriet Miers por la Suverena Kortumo de Usono fare de la tiama prezidento George W. Bush kaj la decido invadi Irakon en 2003.[4] Colbert poste ankaŭ aplikis verumecon al aliaj organizaĵoj kaj instituicioj, kiel Vikipedio.[5] Colbert kelkfoje uzis latinaĉan version, "veritasiness".[6] Ekzemple, en la "Operation Iraqi Stephen: Going Commando", la vorto "veritasiness" videblas en la standardo super la aglo.

Verumeco estis elektita Vorto de la Jaro 2005 fare de la American Dialect Society kaj en 2006 fare de Merriam-Webster.[7][8]

Referencoj

  1. Meyer, Dick, "The Truth of Truthiness", CBS News, 12 decembro, 2006. Kontrolita 14 decembro, 2006. (angle)
  2. . Language Log: Truthiness or Trustiness? (angle). Alirita 4 junio, 2006.
  3. Rabin, Nathan, "Interview: Stephen Colbert", A.V. Club, 26 januaro, 2006. Kontrolita 4 junio, 2006. (angle)
  4. The Colbert Report: Videos: The Word (Truthiness) (angle) (17 oktobro, 2005). Alirita 2 januaro, 2009.
  5. Comedy Central recording of The WØRD "Wikiality", The Colbert Report Comedy Central, 31 julio, 2006. (angle)
  6. Smith, Christy Hardin, "A Stop on the Veritasiness Tour 2006", Firedoglake, 5 junio, 2006. Kontrolita 3 septembro, 2010. (angle)
  7. Truthiness Voted 2005 Word of the Year by American Dialect Society (angle) (PDF). Alirita 4 junio, 2006.
  8. Merriam-Webster's Words of the Year 2006 (angle). Merriam-Webster. Alirita 8 decembro, 2006.

Ŝablono:LigoElstara