vi (programo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


vi

vi redaktanta provizoran, malplenan dosieron. Tildoj signifas vicojn kiuj ne ekzistas en la dosiero.
Programisto Bill Joy
Operaciumo Unikso-simila
Programlingvo C
Programtipo Tekstoredaktilo
Permesilo BSD Licenco
vdr

vi estas ekranorientita tekstredaktilo originale kreita por la operaciumo Unikso.

La originala kodo por "vi" estis skribita de Bill Joy en 1976, kiel la vida reĝimo por linia tekstoredaktilo nomata ex, skribita de Bill Joy kaj Chuck Haley. La versio 1.1 de ex de Bill Joy estis eldonita kiel parto de la unua eldono de la operaciumo BSD Unix en marto de 1978. Kiam ex atingis la eldonan version 2.0, kiu estis eldonita kiel parto de la dua eldono de BSD, en majo de 1979, la tekstoredaktilo estis, finfine, instalita per la nomo "vi" (nomo kiun la uzantoj prenis rekte el la vida reĝimo de Ex), la nomo per kiu oni konas ĝin nun. Kelkaj nunaj realigoj de "vi" estas skribitaj sur la originala fontkodo de Bill Joy, ceteraj, ekzemple la populara Vim estas tute novaj, plejparte kongruaj realigoj.

La nomo "vi" devenas el la plej mallonga malambigua mallongigo por la komando "visual" en ex. Tiu komando ŝaltas de la linia tekstoredaktilo ex al la vida reĝimo.

Krom diversaj malliberaj programaraj realigoj de "vi" eldonitaj kune kun komercaj realigoj de Unikso, pluraj liberaj kaj malfermitkodaj programaraj realigoj de "vi" ekzistas. Enketo okazinta je la 2009 farita al la legantoj de la linuksa revuo Linux Journal montris ke "vi" estas la plej vaste uzata tekstoredaktilo inter la respondintoj, venkante al gedit, la dua plej vaste uzata tekstoredaktilo de, preskaŭ, faktoro de 2 (de 36% al 19%).

Funkciado

"vi" estas moda redaktilo. Post kiam oni ĝin startigas, ĝi estas en la normala modo, kie klavopremoj estas komandoj por redakti la tekston (ekzemple "dd" por forigi la aktualan linion; "h", "j", "k", "l" por movi la tajpmontrilon supren, maldekstren, dekstren aŭ malsupren respektive; "u" por malfari agon). Por enmeti tekston, oni devas iri al la enmeta modo, ekzemple tajpante la literon "i", poste tajpi la tekston, kaj fine premi la eskapan klavon por denove forlasi ĝin.

Krome ekzistas la komanda modo, atingebla el la normala modo per premo de ":". En la komanda modo, eblas tajpi komandojn kiel "quit" por forlasi vi-on.

Klavaranĝo sur la ADM-3A-terminalo

La klavoj "h", "j", "k" kaj "l" estas uzataj kiel tajpmontril-movaj klavoj pro historiaj kialoj: sur la terminaloj de la tipo ADM-3A estis sagetoj sur tiuj klavoj. Hodiaŭaj vi-uzantoj aprezas tiun aranĝon, ĉar ĝi ebligas al ili teni siajn manojn en tajpa pozicio.[1]

Referencoj