Vidodistanco
Vidodistanco estas la distanco, en kiu objekto ĵus ankoraŭ estas ekkonebla.
Du fenomenoj reduktas la vidodistancon sur la tera surfaco:
- atmosferaj perturboj (brumo, nebulo, pluvo, neĝo kaj similaj) malklarigas la bildon per redukto de kontrasto inter la objektoj.
- kurbeco de la tera surfaco kovras forajn objektojn.
Redukto de vidodistanco pro atmosferaj perturboj [redakti]
Disperso kaj absorbo de la lumo reduktas la kontraston inter objekto kaj ties ĉirkauaĵo.
Kontrasto
eksponenciale rilatas al la distanco
kaj al absorbo-koeficiento
:
Por percepti objekton necesas minimuma kontrasto de
Tiel oni povas dedukti el la vidodistanco
la absorbo-koeficienton
:
Ekzemple: vidodistanco de 50 km korespondas al absorbo-konstanto de
. Sub bonaj kondiĉoj oni povas atingi forenvidon de pluraj cent kilometroj, vidu la tabelon. La vidodistanco en mar-akvo estas maksimume 100 m, en puraj lagoj ĉ. 10 m.
| Vetero | Vidodistanco / km |
| Eksterordinare klara | 280 |
| Tre klara | 50 |
| Klara | 20 |
| Brumeta | 10 |
| Bruma | 4 |
| Brumego, nebuleto | 2 |
| Nebulo | 1 |
| Nebulego, forta pluvo | 0,1 |
| Ekstrema nebulo, neĝo | 0,01 |
Redukto de vidodistanco pro kurbiĝo de la tera surfaco [redakti]
Eĉ neglektante montojn aŭ malebenaĵojn la kurbiĝo de la tergloba surfaco limigas la vidodistancon. En la skema desegno la persono dekstre rigardas maldekstren al turo, pro la kurbiĝo la persono nur povas vidi la pinton de la turo. Al tia situacio aplikeblas jena formulo kun la okulalteco
, la turalteco
kaj la radiuso de la terglobo
; laŭ la teoremo de Pitagoro ili rezultigas la maksimuman vidodistancon
jene:
- (1)

Praktike oni fakte devas krome konsideri la refrakton de la atmosfero kaj la ondolongon de la lumo.
Ekzemploj [redakti]
Supozante, ke la okulalteco de la fotinto estas
m kaj la alteco de la kaŝita ŝipkorpo estas ĉ.
m la ŝipo havas distancon de ĉ. 13 km. La tabelo montras pliajn ekzemplojn de maksimuma vidodistanco limigita per la terkurbiĝo. Ĝi okulfrape montras la gravecon de la alteco de la gvatejo: de 15-metrojn-alta masto oni povas gvati ŝipon en distanco de 15 km, inverse - se ties gvatoposteno troviĝas en alteco de 0 m, li apenaŭ povas rimarki la maston de la alia ŝipo ĉe la horizonto.
| Okulalteco | Vidodistanco | Okulalteco | Vidodistanco | |
|---|---|---|---|---|
| 2 m | 5 km | 600 m | 94 km | |
| 5 m | 9 km | 800 m | 115 km | |
| 10 m | 12 km | 1000 m | 120 km | |
| 15 m | 15 km | 1500 m | 150 km | |
| 20 m | 17 km | 2000 m | 170 km | |
| 50 m | 27 km | 3000 m | 210 km | |
| 100 m | 38 km | 4000 m | 240 km | |
| 200 m | 55 km | 8000 m | 340 km | |
| 400 m | 77 km | 9000 m | 360 km |



