Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno/2013

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĝis postmorgaŭ kandidatigos la artikolojn Nizo, Samarkando, Isaac Newton kaj Merlo kiel novaj artikoloj de la semajno 8, 9, 10 kaj 11 ĉi-jaraj. La du artikolojn pri birdoj mi emus meti ne tuj unu post la alia, por iom variigi la temojn, sed ili kaj la teksto pri Samarkando aspektas al mi sufiĉe montreblaj. La teksto pri Isaac Newton aliflanke havas ankoraŭ grandan kvanton da ruĝaj ligiloj, kiuj montras mankajn artikolojn rilatajn al la temo. Ĝis la 10-a semajno ankoraŭ estas du semajnoj: eble iu(j) kompatos kaj ankoraŭ plenigos artikolojn pri la menciataj mankaj temoj. Alikaze almenaŭ necesas nevidebligi la kategorion "Vidu ankaŭ": se artikoloj menciitaj tie tute ne ekzistas, ne eblas "ankaŭ vidi" ion ajn tie. --ThomasPusch (diskuto) 18:18, 11 Feb. 2013 (UTC)

Kvankam daŭre mi ne estas la "oficiala" metanto de artikoloj de la semajno, plue apenaŭ alia zorgas pri tio nun... Ĉi-momente mi havas tre malmulte da tempo: Kiel videblas, pasintsemajne mi ordigis la artikolojn de 2010 kaj 2011 laŭ la nova sistemo, tiel ke ili pli facile retroveblas, kaj jam la antaŭan semajnon mi ankaŭ enordigis tri el la artikoloj de 2009. Pro tempomanko mi nun "rekandidatigas" du el tiuj tri "identigitaj" ADLS de 2009, kaj metas la tekstojn pri Erevano kaj Ŝopeno kiel novaj artikoloj de ekde morgaŭ kaj ekde la sekva semajno... Pasis 4 plenaj jaroj, kaj la truko ŝajnas al mi akceptebla. Se iu volas meti tute novan artikolon, bonvolu! ThomasPusch (diskuto) 09:04, 6 Jul. 2013 (UTC)