Vikipedio:Artikolo de la monato/2020/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia kerno de Bjalistoko
Historia kerno de Bjalistoko

Bjalistoko (pole Pri tiu ĉi sono Białystok [bʲaˈwɨstɔk], konata ankaŭ sub aliaj nomoj) estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de Podlaĥia Provinco (Województwo podlaskie), proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.

Inter ĉefurboj de provincoj de Pollando Bjalistoko estas la 2-a plej dense loĝigita, 11-a plej homplena kaj 13-a plej vasta en Pollando.

Ĝi estas partoprenanto de: Unio de Polaj Metropoloj, Eŭroregiono Niemen (vidu la liston de eŭropaj regionoj), Eurocities, ĝi estas ankaŭ sidejo de Fondaĵo Verdaj Pulmoj de Pollando. Bjalistoko estas centro de komercaj kontaktoj kun orienta Eŭropo. Funkcias en ĝi la Centro al Promocio de Orienta Merkato.

Geografiaj kialoj (la urbo troviĝas proksime al Litovio, Belorusio kaj Rusio) kaj historiaj cirkonstancoj kaŭzis specifan karakteron de Bjalistoko. Dum jarcentoj vivis tie homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj religioj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Faraono