Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La encirkla A-litero, ofta simbolo por anarkiismo.
La encirkla A-litero, ofta simbolo por anarkiismo.

AnarkiismoAnarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj") estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj malakceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian eliminon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grapolon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas."

Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maskimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Legu pli...