Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Carsten Borchgrevink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carsten Borchgrevink
Carsten Borchgrevink

Carsten Borchgrevink (n. la 1-an de decembro 1864 - m. la 21-an de aprilo 1934) estis norvega-brita polusa esploristo kaj pioniro de moderna antarkta vojaĝado. Borchgrevink antaŭis Robert Falcon Scott, Ernest Shackleton, Roald Amundsen kaj plurajn aliajn famulojn de la heroa epoko de antarkta esplorado. Li komencis sian esplorkarieron en 1894, partoprenante norvegan balenĉasadan ekspedicion al Antarkto. Li tiuokaze kolektis kaj alportis al Eŭropo la unuajn vegetalajn specimenojn el la regiono de la antarkta cirklo.

Inter 1898 kaj 1900, Borchgrevink estris la brite financitan ekspedicion Southern Cross : ĝi en 1899 fariĝis la unua ekspedicio, kiu sukcese travintris sur la antarkta kontinento. La ekspedicianoj atingis la Ross-glacikampon, kiun neniu alia vizitis ekde la ekspedicio de James Clark Ross antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Borchgrevink surteriĝis sur la glacikampon kune kun du aliaj ekspedicianoj kaj li trapasis ĝin per sledo, atingante novan plejsudan rekordon je la latitudo 78°50'S. Kiam ĝi revenis al Anglio, kaj malgraŭ la supre menciitaj grandfaroj, la ekspedicio nur duone vekis la intereson de la publiko kaj de britaj geografoj, kiuj multe pli atentis pri la baldaŭa komenco de la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La kunlaborantoj de Borchgrevink ofte kritikis liajn metodojn, dum liaj propraj vojaĝraportoj estis konsideritaj kiel nefidindaj kaj gazetemaj. Legu pli...