Carsten Borchgrevink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carsten Borchgrevink
Carsten Borchgrevink
Carsten Borchgrevink fotita ĉ. 1895
Naskiĝo 1-a de decembro 1864
en Flag of Norway.svg Oslo (Norvegio)
Morto 21-a de aprilo 1934
en Flag of Norway.svg Oslo (Norvegio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Carsten Egeberg BORCHGREVINK (naskiĝis la 1-an de decembro 1864, mortis la 21-an de aprilo 1934) estis norvega-brita polusa esploristo kaj pioniro de moderna antarkta vojaĝado. Borchgrevink antaŭis Robert Falcon Scott, Ernest Shackleton, Roald Amundsen kaj plurajn aliajn famulojn de la heroa epoko de antarkta esplorado. Li komencis sian esplorkarieron en 1894, partoprenante norvegan balenĉasadan ekspedicion al Antarkto. Li tiuokaze kolektis kaj alportis al Eŭropo la unuajn vegetalajn specimenojn el la regiono de la antarkta cirklo.

Inter 1898 kaj 1900, Borchgrevink estris la brite financitan ekspedicion Southern Cross : ĝi en 1899 fariĝis la unua ekspedicio, kiu sukcese travintris sur la antarkta kontinento. La ekspedicianoj atingis la Ross-glacikampon, kiun neniu alia vizitis ekde la ekspedicio de James Clark Ross antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Borchgrevink surteriĝis sur la glacikampon kune kun du aliaj ekspedicianoj kaj li trapasis ĝin per sledo, atingante novan plejsudan rekordon je la latitudo 78°50'S. Kiam ĝi revenis al Anglio, kaj malgraŭ la supre menciitaj grandfaroj, la ekspedicio nur duone vekis la intereson de la publiko kaj de britaj geografoj, kiuj multe pli atentis pri la baldaŭa komenco de la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La kunlaborantoj de Borchgrevink ofte kritikis liajn metodojn, dum liaj propraj vojaĝraportoj estis konsideritaj kiel nefidindaj kaj gazetemaj.

Post la ekspedicio Southern Cross, Borchgrevink estis unu el la tri sciencistoj, kiuj estis senditaj al Karibio en 1902 de la Nacia Geografia Societo por enketi pri la konsekvencoj de la katastrofa erupcio de la monto Pelée (Martiniko). Li poste definitive enloĝiĝis en Oslon, ĝuante diskretan kaj nepublikan vivon. Lia pionira verko estis poste agnoskita kaj honorita de pluraj landoj, kaj li en 1912 ricevis publikan omaĝon el Roald Amundsen, konkerinto de la suda poluso. En 1930, la brita Reĝa Geografia Societo finfine agnoskis la kontribuon de Borchgrevink al la historio de polusa esplorado, kaj ĝi atribuis al li sian "Patrono-Medalon". En sia konkludo, la Geografia Societo agnoskis, ke oni antaŭe ne dediĉis sufiĉan intereson kaj dankemon al la ekspedicio Southern Cross.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Carsten Borchgrevink naskiĝis en Oslo en 1864 kiel la filo de norvega juristo, S-ro Henrik Christian Borchgrevink, kaj de angladevena patrino nomita Annie (denaska nomo Ridley)[1]. La familio vivis en la distrikto de Uranienborg, kie ankaŭ maturiĝis la infana kamarado kaj kolega esploristo Roald Amundsen[2]. Borchgrevink estis edukita en la kolegio Gjerstsen en Oslo. Li poste aniĝis al la Reĝa Arbarista Lernejo de Tharandt en Saksio (Germanio)[3].

Laŭ la historiisto Roland Huntford, Borchgrevink havis tumulteman kaj aventureman karakteron, tiel ke li plenumis vojaĝon al Aŭstralio post lia arbarista trejnado[4]. Li dum kvar jaroj kunlaboris kun registaraj esplorteamoj en Kvinslando kaj Nova Suda Kimrio, antaŭ ol enloĝiĝi en la urbeton Bowenfels, kie li fariĝis instruisto pri lingvoj kaj natursciencoj en la akadamio Cooerwull[1]. Borchgrevink tiam ekinteresiĝis pri polusa esplorado, legante plurajn gazetraportojn pri la laboro de la lokaj sciencistoj, kiuj partoprenis la unuan Aŭstralian Komitaton pri Antarkta Esplorado[1]. Tiu organizaĵo estis fondita en 1886 kaj celis establi daŭrajn sciencistajn staciojn en la antarkta regiono. Tiu plano tamen ne plenumiĝis, tiel ke Borchgrevink devis anstataŭe kandidatiĝi al norvega ekspedicio al Antarkto en 1894[5]. Ĝi ĉefe estis komerca ekspedicio rilate al balenĉasado.

Balenĉasada vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La ekspedicio, al kiu Carsten Borchgrevink aniĝis, estis organizita de Henryk Bull, norvega aferisto kaj entreprenisto, kiu samkiel Borchgrevink elmigris al Aŭstralio fine de la 1880-aj jaroj. Bull projektis fok- kaj balenĉasadan vojaĝon ĝis la antarkta regiono. Li unue proponis al la kleraj societoj de Melburno kunfinancadon de vojaĝo duone komerca duone sciencista, sed sensukcese[6]. Li do preferis reveni al Norvegio por organizi sian ekspedicion rekte el sia denaska lando. Bull renkontis Svend Foyn, la 84-jaran "patron de moderna balenĉasado" kaj inventisto de la harpunkanono. Danke al la helpo de Foyn, li akiris la balenŝipon Kap Nor ("Norda Kabo"), kiun li renomis Antarctic[7]. Bull dungis spertan balenĉasistan ŝipestron, Leonard Kristensen. Kune kun ŝipanaro kaj malgranda sciencista teamo, ili foriris el Norvegio en septembro 1893[7][8]. Kiam Borchgrevink lernis, ke la Antarctic estis haltonta en Melburno en septembro 1894, li haste iris al tiu urbo, esperante obteni postenon en la ŝipo. Li estis bonŝanca, ĉar William Speirs Bruce (kiu poste estris sian propran ekspedicion) unue intencis aniĝi al la ekspedicio de Bull kiel natursciencisto sed ne povis atingi la ŝipon antaŭ ties foriro el Norvegio. Tio kreis tre favoran oportunon por Borchgrevink, kiu renkontis Bull en Melburno kaj estis sukcese dungita kiel ŝipano kaj duontempa sciencisto[7].

La ŝipo Antarctic de Henryk Bull, meze de la bankizo.

Dum la sekvaj monatoj, la ŝipo Antarctic plenumis sukcesan fokĉasadon ĉirkaŭ pluraj subantarktaj insuloj, sed la ekspedicio ne trovis balenojn. Bull kaj Kristensen decidis konduki la ŝipon pli suden ĝis regionoj, kie antaŭaj ekspedicioj jam raportis la ĉeeston de balenoj[9]. La ŝipo penetris bankizan areon kaj atingis la maron de Ross, sed balenoj restis netroveblaj. Pluraj ekspedicianoj elŝipiĝis sur la insulon Possession la 17-an de januaro 1895, kie la esploristo James Clark Ross unue starigis la flagon de Britio en 1841. Bull kaj Borchgrevink lasis tie mesaĝon ene de skatolo, kiel estonta pruvo de tiu vizito[10]. Sur la insulo trovis Borchgrevink likenon, tiel malkovrante la unuan planton sude de la antarkta cirklo[7]. La 24-an de januaro, la ŝipo atingis la regionon de la kabo Adare, je la norda pinto de la lando de Viktoria ĉe la marbordo de la antarkta kontinento. La ekspedicio de Ross ne kapablis elŝipiĝi tien en 1841, sed la veterkondiĉoj estis tiufoje sufiĉe favoraj, por ke la ekspedicio sendu boaton, en kiun premiĝis Bull, Kristensen, Borchgrevink kaj aliaj ŝipanoj. Ili direktis al strando da rulŝtonetoj sub la kabo. Restas ne certe konata la persono, kiu unue surteriĝis, ĉar longe disputis pri tio Kristensen, Borchgrevink[9] kaj 17-jara novzelanda ŝipano, Alexander von Tunzelmann, kiu deklaris, ke li "forsaltis el la boato por firme teni ĝin"[7]. La ekspedicio prezentis tiun okazaĵon kiel la unuan oficialan elŝipiĝon sur la antarktan kontinenton, kvankam ili estis eble antaŭitaj de la usona balenĉasista ŝipestro John Davis sur la antarktan duoninsulon en 1821, aŭ de aliaj ĉasekspedicioj[7][11].

Kiam li vizitis la kabon Adare, Borchgrevink kolektis pliajn specimenojn de ŝtonoj kaj likenoj. Tiuj specimenoj multe interesis plurajn sciencistojn, kiuj antaŭe dubis, ĉu vegetaloj kapablis ekzisti tiel sude[12]. Li ankaŭ plenumis zorgeman studadon de la strando, ekzamenante ĉu tiu loko taŭgus kiel celo de estonta ekspedicio kaj vintra stacio[13]. Kiam la ŝipo Antarctic revenis al Melburno, Bull kaj Borchgrevink forlasis la ekspedicion. Ambaŭ esperis kolekti kapitalon por nova antarkta ekspedicio, sed liaj penoj montriĝis malsukcesaj[10]. Ili progrese malamikiĝis, eble pro iliaj kontraŭdiraj raportoj pri la vojaĝo de la Antarctic : ĉiu emis emfazi sian propran rolon kaj preteratentis tiun de la alia[14].

Ellaborante planojn[redakti | redakti fonton]

Internacia Geografia Kongreso de 1895[redakti | redakti fonton]

Por subteni sian projekton rilate al travintra ekspedicio al la antarkta kontinento kaj al la kabo Adare, Borchgrevink haste revenis al Londono, kie la Reĝa Geografia Societo estis organizanta la 6-an Internacian Geografian Kongreson. La 1-an de aŭgusto 1895 li faris paroladon antaŭ la kongresanoj, okaze de kiu li prezentis la strandon de la kabo Adare kiel taŭgan lokon por la establo de travintra sciencista stacio[13]. Li asertis, ke tiu loko estis "senriska situo por domoj, tendoj kaj provizoj". Li liadire trovis indicojn, laŭ kiuj "la senlima forto de la Antarkta Cirklo ne demonstras la plenan drastecon de sia potenco" en tiu loko[13]. Li ankaŭ sugestis, ke la interna lando eble estis facile alirebla ekde la strando, pere de "milda deklivo". Li tiam konkludis sian paroladon kaj deklaris, ke li mem firme intencis konduki ekspedicion al la kabo[13]. Hugh Robert Mill, la bibliotekisto de la Reĝa Geografia Societo, ĉeestis la kongreson kaj bone raportis la reagojn de la publiko post la parolado de Borchgrevink : "liaj bruskaj manieroj kaj abrupta parolado stimulis la akademiajn diskutojn per freŝa blovo da realismo. Neniu multe ŝatis Borchgrevink tiutempe, sed li montris energion kaj firman decidon denove alfronti la nekonatan Sudon, kio impresis kelkajn el ni kaj estis bona aŭguro por esplorado"[10]. La kongreso tamen ne specife subtenis la planon de Borchgrevink, kaj ĝi anstataŭe publikigis ĝeneralan rezolucion pri la subtenado de antarkta esplorado : "la variaj sciencaj societoj tra la mondo urĝu, per ĉiu ajn efika rimedo, por ke tiu laboro estu komencata antaŭ la fino de la jarcento"[15].

Serĉante helpon[redakti | redakti fonton]

Clements Markham, la prezidanto de la Reĝa Geografia Societo, kontraŭis la antarktan projekton de Borchgrevink.

Dum la sekvaj du jaroj, Borchgrevink vojaĝis al Eŭropo kaj Aŭstralio, serĉante subtenon kaj monhelpon por lia ekspedicia ideo, sed sensukcese[8]. Unu el la alianculo konsiderita de Borchgrevink estis William Speirs Bruce, kiu ankaŭ estis plananta sian propran antarktan ekspedicion. Tiu plano tamen malebliĝis, kiam Bruce ekprojektis kunekspedicion kun Henryk Bull, kun kiu Borchgrevink antaŭe malamikiĝis. "Mi bedaŭras", skribis Borchgrevink al Bruce, "ke ni do ne povas kunlabori"[14]. Li tiam ankaŭ lernis, ke la Reĝa Geografia Societo estis ellaboranta sian propran planon pri antarkta ekspedicio ekde la jaro 1893. Multe influita de ties prezidanto Clements Markham, la Societo deziris ne nur plenumi sciencan grandfaron, sed volis ankaŭ revivigi la malnovtempan polusan gloron de la brita Royal Navy[16]. Tiu plano fine maturiĝis kiel la Nacia Antarkta Ekspedicio, estrita de Robert Falcon Scott, kaj ĝi pli interesis la britajn sciencistajn societojn ol la modesta propono de Borchgrevink. Markham estis firme malfavora al privataj vojaĝoj, kiuj povus delogi helpmonon el lia propra projekto, tiel ke Borchgrevink estis tute senigita je praktika helpo : "Ĝis pinto de kruta monteto mi devis ruligi mian antarktan rokon", li skribis[15].

George Newnes[redakti | redakti fonton]

Okaze de sia serĉado de subtenantoj, Borchgrevink renkontis Sir George Newnes, eminenta magazineldonisto kaj kina pioniro, kiu interalie posedis Westminster Gazette, Tit-Bits, Country Life kaj Strand Magazine[17]. Pluraj eldonistoj tiam kutimis subteni esplorvojaĝojn : la ĉefa rivalo de Newnes, Alfred Harmsworth, ĵus antaŭe financis la ekspedicion de Frederick Jackson al la lando de Francisko Jozefo, kam jam promesis financan helpon por la Nacia Antarkta Ekspedicio[18]. Newnes estis sufiĉe impresita de la plano de Borchgrevink, tiel ke li proponis financi la tutan koston de la ekspedicio - proksimume 40 mil pundoj[18]. Tia malavareco furiozigis Clements Markham kaj la Geografian Societon : ili konsideris, ke Borchgrevink estis senmona norvega sensignifulo, kiu proprigis al si britan monon normale uzendan por ilia propra ekspedicio[19]. Markham daŭre montris malamikecon kaj malestimon al Borchgrevink[20], kaj li skoldis Hugh Robert Mill pro tio, ke li ĉeeestis la foriron de la ekspedicio[21].

Newnes petis, ke la ekspedicio ŝipveturadu sub brita flago kaj nomiĝu "Brita Antarkta Ekspedicio"[22]. Inter la 29 ŝipanoj, nur du estis britaj, unu estis aŭstralia kaj la ceteraj estis norvegaj[18]. Malgraŭ tio, Borchgrevink lojale provis emfazi la britan karakteron de la ekspedicio, uzante la personan flagon de la duko de York. Li cetere enŝipigis 500 bambustangojn dekoraciitajn de miniaturaj britaj flagoj, "cele al sondo kaj plivastigo de la Brita Imperio"[23].

Ekspedicio Southern Cross[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekspedicio Southern Cross.

Vintro en Antarkto[redakti | redakti fonton]

Strando de la kabo Adare en 2001, kun pingvina kolonio.

Post kiam li asekuris financan subtenadon, Borchgrevink aĉetis la balenŝipon Pollux, kiun li renomis Southern Cross (laŭ la anglalingva nomo de la konstelacio Suda Kruco) kaj iom readaptis por antarkta vojaĝo[10]. La Southern Cross foriris el Londono en aŭgusto de 1898. Post tri-semajna etapo en Hobarto (Tasmanio), ĝi atingis la kabon Adare la 17-an de februaro 1899. Tie kaj precize sur la loko priskribita antaŭ la kongreso, la ekspedicio establis la plej unuan stacion de la antarkta kontinento, meze de pingvina kolonio. Ĝi estis nomita Camp Ridley omaĝe al la patrino de Borchgrevink[24]. La 2-an de marto, la ŝipo ekiris direkte al Novzelando por travintrado : ĝi lasis sur la strando dek homojn kun provizoj, variaj ekipaĵoj kaj 70 hundoj[25]. Ili estis la unuaj hundoj alportitaj al Antarkto. La ekspedicio estis same pionira rilate al la uzado de la nova kuirvarmigilo "Primus", inventita en Svedio ses jarojn antaŭe[26]. Hundoj kaj Primus-kuiriloj fariĝis klasikaj iloj de ĉiuj postaj antarktaj ekspedicioj de la heroa epoko.

Louis Bernacchi, la aŭstralia fizikisto de la ŝipo, poste skribis : "Laŭ multaj aspektoj, Borchgrevink ne estis bona estro"[27]. Borchgrevink evidente ne estis aŭtokrato : laŭ Bernacchi kaj pro manko de klara kaj legitima hierarkio, aperis stato de "demokrata anarkio", tiel ke "malpureco, malordo kaj malaktiveco [estis] en la tagordo"[28]. Krome rapide evidentiĝis dum la progreso de la vintra sezono, ke la elektita loko ne estis tiel ŝirmita kaj sekura kiel antaŭe esperita. La esploristo fakte elektis lokon, kiu precipe suferis pro la frostigaj ventegoj, kiuj blovis norden el la enlanda glacio[29]. La malgranda teamo pli kaj pli senfortiĝis, nervoziĝis, kaj ĝi cetere enuis plenajn tagojn[30]. Okazis pluraj akcidentoj : brulanta kandelo kaŭzis incendion kaj gravajn difektojn. Aliokaze pluraj membroj de la ekspedicio estis preskaŭ sufokigitaj de la fumo generita de la kuirvarmigilo[10]. Borchgrevink ja provis krei ĉiutagan rutinon, kuraĝigante sciencan studadon. Li tamen en sia vojaĝraporto aludis al la ĝenerala manko de kamaradeco inter la ekspedicianoj, skribante : "Silento roras en oniaj oreloj"[22]. La malgajeco de la teamo ankaŭ pligraviĝis pro la malsaniĝo de la ekspedicia zoologisto, Nikolai Hansen. La kuracado ne bone efikis al li, tiel ke li mortis la 14-an de oktobro[31].

Desegnaĵo de la Ross-glacikampo (1843). Borchgrevink estis la unua vizitanto de la glacikampo post la ekspedicio de Ross en 1839-43.

Kiam finiĝis la vintra sezono, sledado teorie ekebliĝis. Borchgrevink tamen malkovris, ke li malĝuste konjektis la ekziston de facila vojo al la interna lando. La kabo Adare estis ĉirkaŭita de glacikovritaj, ne transireblaj montĉenoj, tiel ke la ekspedicio limigis sian esploradon al la proksima ĉirkaŭo de la kabo[22][27]. La fundamentaj ekspediciaj celoj de Borchgrevink, koncerne la travintradon sur la kontinento kaj la sciencan esploron, estis tamen plenumitaj. Kiam revenis la ŝipo Southern Cross fine de januaro 1900, Borchgrevink decidis forlasi la stacion, kvankam restis sufiĉaj provizoj kaj karburaĵo por unu plia jaro[32]. Anstataŭ rekte reveni hejmen, la Southern Cross iris suden ĝis la granda Ross-glacikampo, malkovrita de James Clark Ross dum sia vojaĝo de 1839-43 kaj poste renomita omaĝe al li[10]. Neniu alia estis reveninta al la glacikampo ekde tiam, kaj Ross tiam ne povis plenumi surteriĝon. Borchgrevink flanke de la glacikampo malkovris golfeton, kiu poste estis nomita "Balena Golfo" de Ernest Shackleton[24]. La 16-an de februaro 1900, Borchgrevink, William Colbeck kaj samea hundisto nomita Per Savio plenumis la unuan grimpadon de la glacikampo. Helpe de hundoj kaj sledoj, ili vojaĝis 16 kilometrojn surlande kaj atingis novan plejsudan rekordon je 78°50'S.[10][33]. La Southern Cross vizitis aliajn insulojn de la maro de Ross antaŭ ol komenci la returnvojaĝon, atingante Novzelandon la 1-an de aprilo 1900.[34]. Borchgrevink tiam enŝipiĝis en vaporŝipon direkte al Anglio, kie li frue alvenis en junio[35].

Reveno[redakti | redakti fonton]

La ekspedicio ricevis mildan bonvenon, kiam ĝi revenis al Anglio. La publiko anstataŭe interesiĝis pri la baldaŭa nacia ekspedicio, kies estro Robert Falcon Scott estis ĵus nomumita[36]. Ili malpli atentis pri la ekspedicio de Borchgrevink, kiu estis brita nur per sia nomo. Malgraŭ la rezultoj de la ekspedicio Southern Cross, restis rankoro de pluraj britaj geografoj, precipe de Clements Markham, pro la "deturno" de la mono de Newnes, malprofite al la Nacia Antarkta Ekspedicio[10]. William Speirs Bruce cetere plendis, ke Borchgrevink proprigis al si planojn, kiujn Bruce mem ellaboris kaj devis rezigni[14]. La kredebleco kaj reputacio de Borchgrevink certe estis helpitaj nek de la bombasta stilo de variaj artikoloj, kiuj estis publikigitaj en la magazinoj de Newnes[37], nek de la ĵurnalisma stilo de lia tro haste redaktita vojaĝraporto, First on the Antarctic Continent, kiu eldoniĝis en la angla en 1901[1].


Prezentante la ekspedicion kiel grandan sukceson, Borchgrevink priskribis "alian Klondikon" kun abundeco da fiŝoj, fokoj kaj birdoj. En sia libro, li listigis la ĉefajn rezultojn de la ekspedicio : travintrado en la lando de Viktoria, jarlonga observado de magnetaj kaj meteorologiaj fenomenoj, proksimuma lokigo de la suda magneta poluso, malkovro de novaj specioj de insektoj kaj subakvaj bestoj, mapigo de marbordoj kaj malkovro de novaj insuloj, unua vizito de la Ross-insulo kaj, finfine, la grimpado de la Ross-glacikampo kaj la sledado ĝis la koordinatoj 78°50'S, "la plej suda punkto jam atingita de homo"[38]. Fakte kaj verdire, la malbona elekto de la kabo Adare kiel travintra stacio tute malebligis seriozan esploradon de la antarkta interna lando[16]. La sciencaj rezultoj de la ekspedicio estis cetere ne tiel interesaj kiel konjektitaj, parte pro la perdo de kelkaj el la naturhistoriaj notoj de Nikolai Hansen[39]. Borchgrevink eble responsis pri tiu perdo[40], kaj li poste spertis disputon kun la muzeo pri natura historio de Londono, la eksa dungisto de Hansen, pri la malapero de tiuj notoj kaj de kelkaj specimenoj kolektitaj de Hansen[41].

Dum la jaroj post la reveno de la ekspedicio, Borchgrevink estis honorita de la Usona Geografia Societo. Li cetere estis rangaltigita kiel Kavaliro de la Ordeno de Sankta Olavo de sia propra monarko, la reĝo Oskaro la 2-a de Svedio[8][42]. Li poste ricevis similajn honorojn en Danio kaj Aŭstrio, dum lia laboro longe restis malestimata en Anglio, malgraŭ la jenaj laŭdvortoj de Hugh Robert Mill : "superba pionira laboro, utila por la trejnado de homoj por posta servo"[39]. La historiisto David Crane sugestis, ke Anglio certe estus rigardinta la ekspedicion de Borchgrevink pli indulgeme, se li estintus brita maroficiro[27].

Post la ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Katastrofo de la monto Pelée[redakti | redakti fonton]

Somere de 1902, Borchgrevink estis unu el la tri geografoj, al kiuj la Nacia Geografia Societo (NGS) petis taksi la konsekvencojn de la fortegaj erupcioj de la monto Pelée, sur la franca-karibia insulo Martiniko[43][44]. Tiuj erupcioj okazis en majo 1902 kaj detruis la urbon Saint-Pierre, kaŭzante la morton de multaj loĝantoj[45]. Borchgrevink vizitis la insulon en junio, kiam la ĉefa vulkana aktiveco jam estis mildiĝinta. Li konstatis, ke la monto estis "perfekte kvieta", kaj ke la insulanoj jam ne plu estis en paniko[46]. Li tamen opiniis, ke Saint-Pierre definitive restus neloĝata[46]. Borchgrevink raportis unu lastan gasfenton piede de la monto, post kiam ĵeto da varmega vaporo ŝprucis el loko, tra kiu li kaj la teamo ĵus pasis : "se ĝi estus atinginta unu el ni, ĝi estus morte broginta nin"[46]. Li poste prezentis sian raporton al la NGS en Vaŝingtono[46].

Emeritiĝo[redakti | redakti fonton]

Post kiam li revenis el Vaŝingtono, Borchgrevink retiriĝis al preskaŭ komplete privata vivo. Li estis jam edziĝinta ekde septembro 1896 kun angla edzino, Constance Prior Standen. La geedzoj enloĝiĝis en Slemdal, proksime al Oslo en Norvegio, kie naskiĝis du filoj kaj du filinoj. Borchgrevink ĉefe dediĉis sian tempon al sportoj kaj literaturo, verkante libron titotilan The Game of Norway[10][41]. Ŝajnas, ke li dufoje konsideris reveni al Antarkto. Unue en aŭgusto 1902 li anoncis sian intencon konduki novan antarktan ekspedicion por la Nacia Geografia Societo, sed nenio okazis. Alia projekto, anoncita en 1909, estis same nuligita[41].

Robert Falcon Scott, pri kiu Borchgrevink faris omaĝon post la akcidento de la ekspedicio Terra Nova.

Kvankam li ekde tiam ĝuis diskretan vivon, Borchgrevink daŭre montris sian intereson pri antarktaj aferoj : li ekzemple renkontis Robert Falcon Scott iom antaŭ la foriro de la ekspedicio Terra Nova, en junio 1910. Kiam la mondo lernis la morton de Scott en Antarkto, Borchgrevink diskonigis laŭdan omaĝon : "li estis la unua alveninta sur la terenon kun zorgeme organizita ekspedicio, kaj la unua, kiu plenumis metodan laboron sur la granda sudpolusa kontinento"[47]. En kondoleanca letero al John Scott Keltie, sekretario de la Reĝa Geografia Societo, Borchgrevink diris pri Scott : "Homo li estis !"[48].

Norvegoj havis tre variajn opiniojn pri Borchgrevink. Roald Amundsen estis longtempa amiko kaj subtenanto[22], dum Fridtjof Nansen, laŭ Scott, konsideris lin kiel "gigantan fraŭdon"[49]. Kiam Amundsen revenis el sia konkerado de la suda poluso en 1912, li plene omaĝis la pioniran laboron de Borchgrevink : "Ni devas agnoski ke Borchgrevink, grimpante la glacikampon, malfermis vojon al Sudo kaj formovis la plej grandan obstaklon por la postaj ekspedicioj"[50].

Dum siaj lastaj jaroj, Borchgrevink vivis kviete. En 1930 alvenis malfrua honoro el Londono : la Reĝa Geografia Societo atribuis al li sian "Patrono-medalon" (Patron's Medal) kaj deklaris, ke oni origine tro malestimis la malfacilaĵojn, kiujn Borchgrevink alfrontis kaj venkis en Antarkto : "Nur post la laboro de la teamo de Scott [...] ni kapablis konscii, ke neniu esploristo estus farinta pli bone ol S-ro Borchgrevink en la regiono de la kabo Adare. Tiam evidentiĝis, ke oni ne juste agis rilate al la pionira laboro de la ekspedicio Southern Cross, kiu estis plenumita sub la brita flago kaj financita de brita bonfaranto"[10].

Morto kaj omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Moderna foto de la kabanoj de la ekspedicio Southern Cross en la kabo Adare.

Carsten Borchgrevink mortis en Oslo la 21-an de aprilo 1934. Malgraŭ lia "iasence obseda deziro esti la unua"[1] kaj lia manko de sciencista rigoreco, li estis plene agnoskita kiel pioniro de la esplorado de Antarkto kaj anoncanto de postaj, pli ellaboritaj ekspedicioj[1]. Ekzistas en Antarkto pluraj geografiaĵoj, kiuj omaĝas lian nomon, inkluzive de la marbordo de Borchgrevink ĉe la lando de Viktoria, inter la kabo Adare kaj la kabo Vaŝingtono. En la sama lando ankaŭ estas la glaĉero Borchgrevink kaj la glaĉero Tongue. En la lando de la reĝino Maud cetere ekzistas la glaĉero Borchgrevinksen[8]. Lian nomon eĉ havas la malgranda antarkta fiŝo pagothenia borchgrevinki[51]. La loĝkabano de la ekspedicio ankoraŭ staras sur la strando de la kabo Adare, kaj ĝi estas prizorgata de la novzelanda Antarctic Heritage Trust, kiu ankaŭ okupiĝas pri la malnovaj instalaĵoj de Scott kaj Shackleton alie en la kontinento[52]. La Borchgrevink-kabano estis klasifikita de tiu organizaĵo kiel la 159-a "Antarkta Speciale Protektata Areo" (Antarctic Specially Protected Area aŭ ASPA) en 2002. En junio 2005, la sama organizaĵo ellaboris programon pri la estonta prizorgado kaj alirebleco de la kabano[53].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Swan, R.A.. "Borchgrevink, Carsten Egeberg (1864–1934)". Australian Dictionary of Biography.
  2. Huntford (Last Place on Earth), p. 28
  3. "Southern Cross Expedition Members". Antarctic Heritage Trust.
  4. Huntford (Shackleton), p. 27
  5. "Australian Antarctic Division". Australian Government: Department of the Environment.
  6. McConville, Andrew (April 2007). "Henrik Bull, the Antarctic Exploration Committee and the first confirmed landing on the Antarctic continent". Polar Record (Cambridge University Press) 43 (2): 143–152.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Burton, pp. 677–78
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 "Norway's Forgotten Explorer". Antarctic Heritage Trust.
  9. 9,0 9,1 "The First Landing on the Antarctic Mainland". Antarctic Heritage Trust.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 10,8 10,9 "Carsten Borchgrevink (1864-1934)". South-pole.com.
  11. "An Antarctic Timeline". South-pole.com.
  12. Borchgrevink, Carstens (1901). "First on the Antarctic Continent". George Newnes Ltd. Introduction, p. III.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Borchgrevink, Carstens (1901). "First on the Antarctic Continent". George Newnes Ltd. pp. 4–5.
  14. 14,0 14,1 14,2 Speak, pp. 38–40
  15. 15,0 15,1 Borchgrevink, Carstens (1901). "First on the Antarctic Continent". George Newnes Ltd. pp. 9–10
  16. 16,0 16,1 Crane, p. 75
  17. Jenks, John. "Review of Jackson, Kate: George Newnes and the New Journalism in Britain, 1880–1910 (Ashgate Publishing, Aldershot, 2001)". JHistory.
  18. 18,0 18,1 18,2 Jones, p. 59
  19. Huxley, p. 25
  20. Huxley, p. 25.
  21. Jones, p. 60
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Preston, p. 14
  23. Harrowfield, David. "The Southern Cross Expedition". University of Canterbury.
  24. 24,0 24,1 "The Forgotten Expedition". Antarctic Heritage Trust.
  25. Harrowfield, David. "The Southern Cross Expedition: Arrival at Cape Adare". University of Canterbury.
  26. Rubin, p. 38
  27. 27,0 27,1 27,2 Crane, pp. 74–75
  28. Fiennes, p. 43
  29. Mills, William James (2003). "Exploring Polar Frontiers". Santa Barbara: ABC-CLIO. (pp. 94–96)
  30. Crane, p. 153
  31. Harrowfield, David. "The Southern Cross Expedition: First Burial on the Continent". University of Canterbury.
  32. Harrowfield, David. "The Southern Cross Expedition: Departure of the Expedition". University of Canterbury.
  33. Mill. p. 402
  34. "The Forgotten Expedition". Antarctic Heritage Trust.
  35. Coleman, p. 243
  36. Crane, p. 89. Scott akceptis la postenon la 11-an de junio, tio estas kvin tagoj post la reveno de Borchgrevink.
  37. Huxley, p. 25
  38. Borchgrevink, Carstens (1901). "First on the Antarctic Continent". George Newnes Ltd. . p. 7
  39. 39,0 39,1 Mill, p. 403
  40. Coleman, p. 240
  41. 41,0 41,1 41,2 Harrowfeld, David. "The Southern Cross Expedition: What became of Borchgrevink?". University of Canterbury.
  42. Norvegio estis de la sveda reĝlando inter 1814 kaj 1905.
  43. Fellows, Rev. Samuel (Introduction) (1906). "Complete Story of the San Francisco Horror, by the Survivors and Rescuers". New York: Herbert D Russell. (Ĉapitro XXIII de Trumbull White)
  44. "Mt Pelée Eruption (1902)". San Diego State University.
  45. "The Structural Effects of Pyroclastic Flow". University of Virginia.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 * "An Explorer's Experiences". New York Times. 4-a de junio 1902.
  47. "Untitled news report". New York Times. 12-a de februaro 1913.
  48. Jones, p. 248
  49. Crane, p. 94
  50. Amundsen, pp. 25–26
  51. "ITIS Report: Pagothenia Borchgrevinki". ITIS.
  52. "Antarctic Specially Protected Areas". Antarctic Heritage Trust.
  53. "Management Plan for Cape Adare ASPA No. 159" (PDF). Antarctic Heritage Trust.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.