Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Lucien Péraire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucien Péraire en Japanio
Lucien Péraire en Japanio

Lucien Péraire [luSJEN peRER] (n. la 26-an de aprilo 1906 - m. en 1998) estis franca esperantisto, konata pro sia bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda (1928-32), kiun li rakontis en Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (1974, 1990). Lucien Péraire naskiĝis en malriĉa familio, en Francio. Dum sia tuta vivo li ĉiam malriĉis kaj li nelonge vizitis lernejon. Jam de sia 11-a jaro li eklaboris.

Dum la unua mondmilito li devis labori ĉiutage. Li volis lerni kaj lernis stenografion. La biciklo-meĥanikisto helpis lin munti sian unuan biciklon. La ĉarpentisto instruis lin kalkuli kaj desegni. Li ekveturis al ĉiuj grandaj francaj urboj por serĉi laboron. Li ekpensis ke por eviti militon, la homoj devas praktiki toleremon. Li lernis Esperanton per korespondado kaj en 1927 li partoprenis la kongreson de SAT. Poste, li legis en la gazeto Sennaciulo: "Juna germano serĉas alian esperantiston por bicikladi tra la mondo al Orienta Azio." Legu pli...