Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Kristanismo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristanismo[redakti fonton]
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Havenda artikolo; ampleksa, kun multaj bluaj ligiloj kaj neniu ruĝa- Temo interesa ĝenerale kaj por kristanoj partikulare.--kani (diskuto) 12:42, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por[redakti fonton]
- Por: --kani (diskuto) 12:42, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ[redakti fonton]
- Forte kontraŭ: ĉar la temo havas/havis grandan influon en la mondo estas malfacile skribi artikolon kiu enhavu «ĉiujn esencajn elementojn» rilate al la temo, kiel postulas la legindeco. Mi ĉiukaze opinias ke ĝi estas ankoraŭ sufiĉe plibonigenda. La paĝo temas preskaŭ nur pri la historio de la religio, sed malhavas informojn pri liturgioj (ĉefaj festoj? La vortoj «Kristnasko» kaj «Pasko» neniam aperas en la teksto), tradicioj, demografio, dividoj en kristanismo (katolikoj, luteranoj, ... ili ne estas priskribataj), kredoj (baptismo, ...) kaj kultura influo (ekzemple: Giovanni Pierluigi da Palestrina kaj la Commedia de Dante Alighieri, ambaŭ en VP:1000). (kriterio 2) La artikoloj en la angla, franca, portugala, japana, hispana, kaj aliaj lingvoj estas pli ampleksaj kaj ne estas legindaj (kriterio 1). Krome, la paĝo citas neniun kristanan fonton, do ne enhavas ĉiujn vidpunktojn. Estus interese havi kelkajn filozofajn kritikojn kontraŭ Kristanismo (Marx, ...) (kriterio 4) — Super Nabla🪰 14:21, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Malforte kontraŭ: Super Nabla argumentas tre akre, sed principe li ĉi tie laŭ mi pravas. Mi principe tre evitas tiun artikolon, ĉar la kolego Forstbirdo misiece deklaras ĝin sia verko kaj forte postulas nur uzi la laŭ mi arkaiĝintajn landonomojn je finaĵoj -ujo. Li plene rajtas postuli tion, sed mi sentas min perfortita de li kaj distanciĝas. Espereble estas sufiĉe da adeptoj de tiuj landonomoj, kiuj ne ĝeniĝas pri tiu premo kaj gaje kunhelpos pri plibonigo de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 00:06, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas[redakti fonton]
- Sindetena:
Komentoj[redakti fonton]
Komento:
Rezulto[redakti fonton]
- Por: : 1
- Kontraŭ: : 2
- Sindetena: : 0
La artikolo NE estis elektita kiel leginda.--kani (diskuto) 20:28, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.