Vikipedio:Vikimanio Svitavy 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unua Esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizata de Pavla Dvořáková kaj E@I. Pli da informoj oni povis trovi ĉi tie. Tiu ĉi paĝo nun jam servas nur arĥivajn celojn. En alia paĝo eblas konsulti ĝiajn rezultojn.

Enkonduko[redakti fonton]


Situo de Svitavy enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svitavy enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svitavy enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svitavy enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svitavy enkadre de Ĉeĥio


Historie unua unika internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio! Ni invitas kaj spertulojn por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novulojn, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.

La aranĝo okazos ekde la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy, urbo situanta en centro de Ĉeĥio, ĉ. 70km nordnordokcidente de Brno.

La ĉeforganizanto de la aranĝo estas Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la loka kunorganizanto estas Gimnazio Svitavy, en kies klasĉambroj okazos vikipedia trejnado, kaj Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy. La renkontiĝo okazas kun financa subteno de la urbo Svitavy kaj de la Regiono Pardubice.

Malaltigo de kotizoj[redakti fonton]

Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!

Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).

Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo: http://vikimanio.esperanto.cz

Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa Vikipedio), la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de E@Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe la urbestro de la gastiganta urbo Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de Ĉeĥa E-Asocio).

Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem. Tial ni esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj alvenon!

Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio uzanto:Pavla Dvořáková

Supozata programo[redakti fonton]

  • prelegoj
  • trejnado pri Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio
    • (event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·
  • fakaj diskutoj kaj laborgrupoj ·
  • vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp)
  • duontaga ekskurso al Litomyšl (renesanca urbeto en la UNESKO-listo)

Rezultoj[redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]