La organizaĵo Vilaĝoj de Finnlando - finneSuomen Kylät, svedeFinlands byar - estas senprofitcelane-registara organizaĵo en Finnlando. Sian sidejon la projekto havas en la urbo Salo, en la provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi, svede Egentliga Finland). En 1992 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.