Villagarcía de la Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo de Villagarcía de kie venas la nomo "de la Torre" tio estas "de la Turo"

Villagarcía de la Torre estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas garceños, sed plej popole "brujos" (sorĉistoj). La censita populacio en 2008 estis de 986 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villagarcía de la Torre estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campiña Sur, je altitudo de 587 m; je 107 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. Ĝi troviĝas pli proksime de aliaj urboj, ekzemple je 9 km de Llerena kaj je 33 km de Zafra. La surfaco de ties teritorio estas de 67,5 km². Ĝi limas kun la lokoj de Usagre, Valencia de las Torres, Higuera de Llerena, Llerena (komarka ĉefurbo kaj de jurisdikcio) kaj Bienvenida (Badajoz).

Turo de la horloĝo en la Placo de Hispanio

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Pri agrikulturo hegemonias la kultivo de cerealoj kaj olivarboj. Pri brutobredado hegemonias la ŝafoj, kvankam estis pli tradiciaj la porkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis arkeologiajn restaĵon de antaŭromia epoko ĉu de tartesoj ĉu de turduloj aŭ keltoj. Dum la romia epoko certe estis vilao rilata al ŝoseo kiu ligis la tiamajn urbojn korespondajn al la nunaj Sevilo kaj Merido.

Araba kaj kristana epokoj[redakti | redakti fonton]

Villagarcía ekzistis en islama epoko inter la sendependaj reĝlandoj de Sevilo kaj Badajoz. Konkeris ĝin el la araboj Don Rodrigo Iñiguez, superulo de la Ordeno de Santiago ĉirkaŭ la jaro 1241. Ĉirkaŭ 1330 estis senjoro de la vilaĝo Don Gómez González de Quijada kaj en 1367 estis duone de la ordeno de Santiago kaj duone de la Komendadoro de Leono Don García Fernández, kiu reloĝigis ĝin kaj nomigis ĝin kiel de García aŭ Vilaĝo de García.

Diversaj senjoroj posedis la vilaĝon kaj ĉirkaŭ la 16a jarcento estis de la dukoj de Arcos sed en la 18a jarcento pasis al la tre fama kaj pova nobela familio de la dukoj de Osuna.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Villagarcía estis sendamaĝa ĝis la Milito de Hispana Sendependiĝo (1808-1814), sed dum tiu estis parte detruita, kaj utilis keil hospitalo por la francoj. Menciindas la proksima batalo de Cantalgallo la 10an de aŭgusto de 1810, post kiu la najbara urbo de Llerena estis parte detruita de la francaj trupoj. Poste la kastelo de Villagarcía estis detruita de la generalo Morillo dum la karlistaj militoj.

Mariano Téllez Girón y Beaufort Spontin (1814-1882) estis la 15a Duko de la Infantado kaj 12a Duko de Osuna. Li estis ege diboĉulo kaj malŝparis en 38 jaroj la tutan posedaĵaron de unu el la plej riĉaj familioj de Hispanio kaj en tiu epoko ili perdis preskaŭ ĉiujn siajn posedaĵojn de Villagarcía.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Nuestra Señora de Araceli
  • Kastelo de Villagarcía
  • Preĝejo de Nuestra Señora de Araceli
  • Monaĥejo de senŝuaj monaĥoj de la Merced

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Johano (23a de Junio).
  • Akelarre (1a semajno de Aŭgusto); estas moderna festo komponita de kultura agado por rememori la legendon ke en Villagarcía gastiĝis nombraj sorĉistoj kaj de tie popola nmo de la vilaĝanoj.
  • Santísima Virgen de los Dolores (3a semajnfino de Septembro).
  • Karnavaloj kaj entombigo de la sardino.
  • Procesioj de Sankta Semajno.