Vipo Dia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vipo Dia (lat. Flagellum Dei) estas kromnomo de huna reginto Atilo, fama pro siaj atakoj kontraŭ Romia Imperio en la 5-a jarcento, akompanataj de rabado kaj politiko de bruligita lando. Metafore poste tiu ĉi kunvorto estadas uzita por kiaj ajn eventoj, aperaĵoj aŭ personoj, alportantaj nivelon de pereo kaj barbarado komparebla kun atakoj de Atilo, malutiliganta al homoj aŭ farantaj grandan malbonon, kaj kies ekzistado estas do de kelkaj komprenata kiel Dia puno (diversaj katastrofoj, kruelaj konkerantoj kaj tiranoj, ekz. Adolf Hitler).

Noto[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥa medio estas Vipo Dia (ĉeĥe: Bič Boží) konata ankaŭ kiel nomo de kanto kantata de fikcia muzika grupo Mimikry en samnomata antaŭlasta epizodo de serio Tridek kazoj de majoro Zeman.