Atilo la Huno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Hunoj invadas Italion

Atilo la Huno (ĉ. 406453), lasta kaj plej potenca reĝo de la eŭropaj hunoj, reĝis de 434 ĝis sia morto, super la tiama plej granda imperio en Eŭropo, kiu estis de Mez-Eŭropo ĝis la Nigra maro kaj de Danubo ĝis la Balta maro. Dum sia regado, li estis inter la plej gravaj malamikoj de la okcidenta kaj orienta Romia imperio: li dufoje invadis la Balkanojn, encirkliganta Konstantinoplon dum la dua invado; li marŝis tra Francio ĝis Orleano antaŭ esti returnita ĉe Chalons; kaj li forpelis la okcidentan imperiestron Valentiniano la 3-a de lia ĉefurbo ĉe Ravenna en 452.

Kvankam lia imperio mortis kun li, kaj li ne postlasis rimarkindan legacon, li fariĝis legenda figuro en eŭropa historio: en la plejparto de okcidenta Eŭropo, oni memoris lin kiel la ekzemplo de krueleco kaj rabemeco; iuj historioj prezentas lin kiel granda reĝo; li ludas gravajn rolojn en du norenaj sagaoj. En la Kanto de la Nibelungoj li iĝis la dua edzo de Krimhildo, vidvino de Sigfrido.

Li mortis sur la teritorio de la nuna Hungario (ie inter la du grandaj riveroj Danubo kaj Tiso) kaj havis tie lignan palacon, kiun priskribis Priscos. En 2004 multaj hungaroj komunumoj (urbetoj, vilaĝoj, i.a. Tápiószentmárton) ekkonkursis por rekonstruado de la palaco. Tiu kostus 30–40 milionojn da eŭroj kaj alportos – laŭ esperoj de komumumaj estroj – monon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]