Virinporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virinporto
speco de sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
konkurso de virinporto de 2011 en Britio

Virinporto (finne eukonkanto) estas sporto kies celo, kiel la nomo sugestas, estas porti virinon dum kurado tra obstakloj kiel eble plej rapide. La mondĉampioneco de virinporto estas organizita en Sonkajärvi ekde 1992. La trako estas 253.5 metrojn longa kaj inkludas metro-profundan akvobarieron kaj du barilojn surgrimpendajn. La portebla maso devas esti pli ol 49 kilogramoj. La reguloj de la konkurso de la Mondpokalo de Virinporto estis ŝanĝitaj en 2023 por ke la sekso de la portata persono ne plu gravas. La portata persono daŭre estas referencita per la esprimo "eukko", kio laŭvorte signifas maljunulinon.

Laŭ la Komitato pri Reguloj de la Internacia Konkurado pri Virinportado, ĉiu kurejo devas konsisti el herbejaj, gruzaj kaj sablaj sekcioj kaj havi du sekajn kaj du akvofosaĵojn profunde ĉirkaŭ 1 metron.

La virino aŭ ekde 2023 la portata homo devas esti almenaŭ 17-jara kaj aŭ pezi almenaŭ 49 kilogramojn aŭ atingi ĉi tiun minimuman pezon per pliaj dorsosakaj pezoj. Ne estas postuloj ke la paro devus esti edziĝinta. Ĉi tiuj reguloj emfazas la amuzon de la sporto.

Aldone al la plej rapida paro, la plej distra paro, la plej bone kostumita paro kaj la plej forta portanto ĉiu ricevas premion. La partoprenkotizo fiksita de la komitato estis kvindek eŭroj en julio 2011.