Vito Saccomandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vito Saccomandi
Persona informo
Naskonomo Vito Saccomandi
Naskiĝo 23-an de marto 1939 (1939-03-23)
en Teramo
Morto 8-an de oktobro 1995 (1995-10-08) (56-jaraĝa)
en Peruĝo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Katolika Universitato Sankta Koro
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Vito SACCOMANDI (Teramo, 23-a de marto 1939Perugia, 8-a de oktobro 1995) estis itala agronomo kaj politikisto.

Li kreskis inter Isola del Gran Sasso kaj San Benedetto del Tronto, diplomiĝis ĉe la Agrikultura Teknika Instituto "Celso Ulpiani" de Ascoli Piceno en 1958 kaj doktoriĝis pri Agronomio ĉe la Katolika Universitato de la Sankta Koro en 1962. Studento de Manlio Rossi Doria en Portici, li estis ankaŭ kunlaboranto de Giovanni Marcora, profesoro de Ekonomiko de agrikulturaj merkatoj ĉe la universitato de Perugia, fondinto de Ce.S.A.R. (Centro por la Agrikultura kaj Kampara Evoluo).

De 1990 ĝis 1991, dum la sesa Andreotti-registaro, li estis Ministro de agrikulturo kaj arbaroj. Li estis ankaŭ akademiano de la Accademia dei Georgofili.

Li ripozas en la familia kapelo ĉe Isola del Gran Sasso. En Perugia, al Vito Saccomandi estas dediĉita placeto, kiu situas fronte al la porta San Costanzo, apud la monumenta komplekso de San Pietro, sidejo de lia fakultato de Agrikulturo.

En la jaro 2007 naskiĝis, fare de la Itala Federacio de Doktoroj en Agrikulturo, la Nacia Premio "Vito Saccomandi".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Inter liaj verkoj oni rememoras la jenajn eseojn:

  • Politica Agraria Comune (PAC) e Integrazione Europea, Edagricole, 1978; 
  • Istituzioni di Economia del Mercato dei Prodotti Agricoli, REDA, 1991; 
  • Management delle Imprese Cooperative Agricole, Etas, 1991; 
  • Agricultural Market Economics: A Neo-institutional Analysis of the Exchange, Circulation and Distribution of Agricultural Products (European Perspectives on Rural Development), Van Gorcum, 1998, (postumo); 
  • Economia dei Mercati Agricoli, Il Mulino, 1999, (postumo).