Vivstila medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vivstila medicino (angle lifestyle medicine) estas medicina kampo okupiĝante pri esplorado, preventado kaj kuracado de malsanoj kaŭzitaj de vivstilaj faktoroj kiel malbona nutrado, fizika neaktiveco kaj kronika streso. Ĝi tiucele uzas sciencajn pruvojn por preventi, inversigi la efikojn de malsanoj kaj subteni resanigon pere de la antaŭenigo de ŝanĝoj en la ĉiutaga homa konduto, Tamen efika efektivigo de tiaj ŝanĝoj postulas taŭgajn sciojn kaj kapablojn, kiujn povas oferti la vivstila medicino[1]. Kondutaj ŝanĝoj (vistilo) ĉefe rilatas al ses kampoj: estas branĉo de medicino. Vivstila medicino rigardas sanon plejeble vastmaniere, kaj kombinas la plej novajn sciencajn komprenojn kun antikva tradicia saĝo el diversaj kulturoj.

La 7 kolonoj de sana vivmaniero estas sinsekve:

  • sana nutrado (kun pli da legomoj kaj fruktoj),
  • pli da korpoekzercado,
  • malpli da streĉo
  • sufiĉe da dormo,
  • pozitiva pensmaniero
  • socia kaj psikologia subteno kaj
  • sana vivmedio [2][1][3][4].

Vivstila medicino estas interfaka kampo de preventa medicino, interna medicino, psikologio, sociologio, publika sano kun evolubiologiaj kaj molekulbiologiaj aspektoj. Tamen ĝi ne devas esti konfuzata kun puraj vivmanieraj kuraciloj[5][6].

Malbonaj vivkutimoj (kiel malekvilibra nutrado, malofta korpoekzercado, fumado, troa drinkado ktp) kaj psikosociaj faktoroj (kiel kronika streso, manko de psikologia kaj socia subteno) povas kaŭzi kronikajn malsanojn. Instrui kiel prepari ekvilibran dieton hejme ankaŭ estas parto de la praktiko de vivstila medicino.

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) deklaris, ke ne manĝi sufiĉajn legomojn kaj fruktojn kaŭzas 2,8% de la mortoj en la tuta mondo.

La tipe okcidenta nutrado, kiu estas "riĉa je ruĝa viando, laktaĵoj, prilaboritaj kaj artefarite dolĉigitaj manĝaĵoj kaj salo, kun minimuma konsumado de fruktoj, legomoj, fiŝoj, kaj tutgrenoj"[7], estas ĉiam pli adoptata de homoj tra la mondo dum ili forlasas malriĉecon. Ĝi estas ĝenerale konsiderata nesana.

La unua lernolibro pri vivstila medicino aperis en 1999[8]. En la sekvaj jaroj, sociaj sciencoj traktantaj vivstilan medicinon komencis aperi tra la mondo, inkluzive de usona Altlernejo de Vivstila Medicino (ACLM)[9]  kaj La Eŭropa Vivstila Medicina Organizo (ELMO)[10]. Landaj organizaĵoj aktive kunlaboras inter si, ankaŭ kadre de la Tutmonda Alianco de Vivstila Medicino[11].

Vivstila medicino estas nuntempe elemento en la kursaro por studentoj de iuj medicinaj universitatoj kaj kuracistoj en landoj kiel ekzemple Litovio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando[12]. Ankaŭ en Pollando vivstila medicino estas studata. La unua lernolibro en la pola estis publikigita en 2018[13].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Sagner i inni, Lifestyle medicine potential for reversing a world of chronic disease epidemics: from cell to community, International Journal of Clinical Practice, 68 (11), 2014, paĝoj 1289–1292, DOI: 10.1111/ijcp.12509 [dostęp 2019-09-24]
  2. (nl) Reginald Deschepper, Je levensstijl als medicijn (Via vivstilo kiel kuracilo), eld. Lannoo, 2019
  3. (en) Garry Egger, Andrew Binns, Stephan Rössner, McGraw-Hill, 2007, ISBN 978-0-07-013817-9
  4. (en) Sayburn, Lifestyle medicine: a new medical specialty?, „British Medical Journal”, 363, 2018, k4442, DOI: 10.1136/bmj.k4442, PMID: 30361414
  5. Rahman SZ & Gupta V. The concept of lifestyle medicine and lifestyle drugs in Pharmacology. In: Ansari AA, ed. Proceedings of the International Conference on Holistic Approach of Unani Medicine in Lifestyle Diseases, Department of AYUSH, MoH & FW, Govt. of India and AMU, Aligarh: AMU Press; 2007. p. 13
  6. (en) Rahman SZ & Gupta V. The concept of lifestyle medicine and lifestyle drugs in Pharmacology. In: Ansari AA, ed. Proceedings of the International Conference on Holistic Approach of Unani Medicine in Lifestyle Diseases, Department of AYUSH, MoH & FW, Govt. of India and AMU, Aligarh: AMU Press; 2007. p. 13
  7. (en) Bloomfield, HE; Kane, R; Koeller, E; Greer, N; MacDonald, R; Wilt, T (novembro 2015). "Benefits and Harms of the Mediterranean Diet Compared to Other Diets" (PDF), VA Evidence-based Synthesis Program Reports. PMID 27559560.
  8. Rippe, Lifestyl medicine (Vivstila medicino), Blackwell Science, 1999, ISBN 1-4398-4542-5
  9. (en) Lifestyle medicine Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine,
  10. (en) Eŭropa Vivstila Medicina Organizaĵo, eulm.org
  11. (en) Lifestyle Medicine Global Alliance - About the Global Alliance, Lifestyle Medicine Global Alliance,
  12. (en) Lifestyle Medicine Certification, BSLM
  13. Daniel  Śliż , Artur Mamcarz (red.), Medycyna Lifestyle , Anna Adamska-Wełnicka kaj aliaj , red. 1, Medicina Eldonejo PZWL, 2018, ISBN  978-83-200-5513-9 .