Vizaĝkovraj vestaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En nombro de landoj tra la mondo estas sub iaj cirkonstancoj laŭleĝa malpermeso sur vizaĝkovraj vestaĵojmaskoj. Al la vizaĝkovraj vestaĵoj estas kalkulataj jenaj vestaĵoj: nikabo, burko, bivakĉapo, maskoj kaj zentaj-kostumoj.

Vizaĝkovraj vestaĵoj kaj islamo[redakti | redakti fonton]

Nikabo, burko kaj kaptukoj estas ĝenerale asociataj kun personoj havantaj striktajn ideojn pri la religio. En landoj kie islamo ne estas la superrega religio, precipe la okcidenta mondo, tiu ĉi temo estas politike kaj socie sentema.[1]

En la Korano (surao 33:59) troviĝas teksto pri 'revelaj supervestaĵoj'. Inter islamaj 'ekzegezistoj' ekzistas ĝenerale tri ĉefaj grupoj en rilato al vizaĝkovraj vestaĵoj.

  1. Favorantoj, kiuj trovas, ke vizaĝkovraj vestaĵoj apartenas al la devigaj preskriboj por islamaj virinoj ekde la geedza aĝo.
  2. Kontraŭuloj, kiuj trovas, ke vizaĝkovraj vestaĵoj estas malpermesataj, ĉar ili ne apartenas al la islamaj religiaj preskriboj, sed estu konsiderata kiel antaŭ-islama kutimo, aŭ nova formo de herezo.
  3. Tiuj, kiuj preferas la mezan pozicion kaj kredas ke vizaĝkovraj vestaĵoj ne estas devigaj, sed ankaŭ ne malislamaj, kaj do estu permesataj.

Eksterreligiaj aplikoj de vizaĝkovraj vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom bivakĉapoj (alilingve ankaŭ konata sub la nomo baclava) popularaj ĉe krimuloj kaj ekstremaj perfortuloj, estas ankaŭ homoj, kiuj ŝatas porti zentaj-kostumon kiel dua haŭto por ludi kun malsama identeco, pro seksalloga kialo, ktp[2].

Kritiko: diferenco kun parta kovrado (iuj kaptukoj)[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tri vestaĵoj (nikabo, burko kaj zentaj) kovras (preskaŭ) komplete la tutan korpon. Ekzistas tamen esence diferenco inter unuflanke burko kaj nikabo kiuj posedas religie fanatikan konotacion kaj la zentaj-kostumoj kiuj ne estas religie inspiritaj. Kvankam ankaŭ aliaj vestaĵoj povas esti interpretataj kiel religia simbolo, kiel certaj kaptukoj: burko, nikabo kaj zentaj portataj en la publika vivo faras la personon preskaŭ nerekoneblan kaj pro tiu kialo povas konduki al misuzo aŭ malfaciligi la identigon. Tiukiale, la diskuto pri ekzemple la malpermeso de burko kaj nikabo havas malsaman karakteron ol la diskuto pri malpermeso sur la portado de kaptuko por religiaj kialoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Overwegingen bij een boerka verbod. Zienswijze van de deskundigen inzake een verbod op gezichtsbedekkende kleding, (Pripensoj ĉe malpermeso de burko. Vidpunkto de spertuloj rilate al la malpermeso de vizaĝkovraj vestaĵoj), Den Haag, 2006, p. 25
  2. (angla) Zentai team. National Geographic, konsultita la 10-an marto 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]