Vladimir Arsenjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sovetia poŝtmarko el 1956

Vladimir Klavdieviĉ ARSENJEV naskiĝis la 10-an de septembro 1872 en Sankt Peterburgo, mortis la 4-an de septembro 1930 en Vladivostok. Li estis fama rusa vojaĝanto, geografo, etnografo, verkisto, esploristo de la rusia Fora Oriento.


Biografio

Vladimir naskiĝis en multenombra familio (naŭ gefiloj kaj orfo-kuzino). Lia patro Klavdij Fjodoroviĉ Arsenjev laboris kiel fervoja oficisto.

En 1892 li eniris la Junkran Infanterian Lernejon en Sankt-Peterburgo. Post ĝia sukcesa fino en 1895 Arsenjev kiel novbakita oficiro estis atribuita al servado en Pollando tiama parto de Rusia Imperio. En 1900 lin oni direktis militservi en Vladivostok laŭ lia peticio.

Sian unuan ekspedicion (1902-1907) Arsenjev efektivigis kiel milita topografo. Lia ĉefa tasko estis desegnado de mapo de la esplorita arealo. Samtempe li kolektis kaj enskribis la sciencajn datumojn pri tieaj topografio, geologio, flaŭro kaj faŭno, tradiciojn kaj morojn de lokaj etnoj.

En 1909 Arsenjev iĝis elektita membro de la Imperia Rusa Geografia Societo.

Arsenjev kaj Dersu Uzala

Ekde 1918 ĝis 1926 Arsenjev detale esploris Kamĉatko duoninsulon situantan en la orientazia parto de Rusio.

Poste li faris mapon de Ĥabarovska regiono.

Julie de 1930 Arsenjev dum ekspedicio al Amuro rivero serioze malvarmumis.

La 28-a de aŭgusto li revenis hejmen. La 4-an de septembro 1930 Vladimir Arsenjev mortis pro pneŭmonio.

Lin oni enterigis en Mara tombejo de Vladivostok.

Dosiero:Памяник В.К.Арсеньеву.JPG
monumento en Arsenjev urbo

Memoro

  • urbo Arsenjev en Ĉemara Regiono de Rusio;
  • rivero Arsenjevka en Ĉemara Regiono de Rusio;
  • glacia monto Arsenjev en Kamĉatko;
  • kelkaj novaj malkovritaj reprezentantoj de tiea flaŭro kaj faŭno akiris nomon de ties esploristo (ekz. Crangonyx arsenjevi kaj Arsenjevia Starod);
  • muzeo de Arsenjev en lia apartamento;
  • monumento en Arsenjev urbo;

Verkoj

La tutan verkaron de Arsenjev konsistigas sep ampleksaj volumoj. Unu el plej rimarkindaj estas libro (1923) Dersu Uzala, en kiu li rakontas pri liaj esplorvojaĝoj en Ussuri valo okazintaj kune kun loka ĉasisto Dersu Uzala. Surbaze de la libro japana reĝisoro Kurosawa Akira produktis la samnoman filmon en 1975, kiu gajnis la ĉefan premion de Moskva Internacia Kinofestivalo samjare.

Eksteraj ligiloj



Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1872" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Arsenjev, Vladimir".