Voksigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En radio- komunikadola voksigno estas individua signo por sendanta stacio.

Internaciaj voksignoj

Internaciaj voksignoj estas eldonitaj de naciaj telekomunikaj aŭtoritatoj. Ili estas uzataj por diversaj radiostacioj, por amatora radio, por televido, publika radio, ŝipoj, aviadiloj, armeaj stacioj.

Ĉiu lando havas serion de alfabetaj aŭ numeralaj prefiksoj (= komencaj literoj) kun kiuj la voksignoj devas komenci. La prefiksoj estas fiksitaj de la ITU International Telecommunication Union.

Ekzemple:

  • Aŭstralio uzas VK, AX, VHVN, VZ.
  • Barato, Hinda Unio, uzas ATAW, VTVW, 8T8Y.
  • Britio uzas G, M, VS, ZBZJ, ZNZO, ZQ, 2.
  • Germanio uzas DA-DR
  • Japanio uzas JAJS, 7J7N, 8J8N.
  • Kanado uzas VE, CF-CK, CY-CZ, VA-VG, VO, VX-VY, XJ-XO.
  • Nov-Zelando uzas ZKZM.
  • Rusio uzas R, UAUI.
  • Usono uzas W, K, N, AAAL.

Kompleta listo ekzistas en la artikolo ITU prefikso -->

Jen kelkaj radioamatoraj voksignoj aktivaj en Esperanto: Barato: VU2JHM, VU2GZ Britio: G0OOS, G4MR Germanio: DL1CC, DF0ESP, DJ4PG Japanio: JA1FXZ, JO1JAM, 7N4FXD Rusio: RW9RA, UA9YHA

Ekzemplo de voksigno de germana privata aviadilo: DEGAT