Voltao (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Voltao)
Voltao-Lago
Lago Voltao el kosmo, aprilo 1993
Lago Voltao el kosmo, aprilo 1993
baraĵlago
Speco de la lago Rezervujo
Ĉefaj fontoj Blanka Voltao
Nigra Voltao
Ĉefaj elfluoj Voltao
Areo de la baseno 385180 km²dep1
Landoj de la baseno Ganao
Datenoj
Koordinatoj 6° 30′ 0″ N, 0° 0′ 0″ O (mapo)6.50Koordinatoj: 6° 30′ 0″ N, 0° 0′ 0″ O (mapo)
Voltao-Lago (Ganao)
Voltao-Lago (Ganao)
DEC
Voltao-Lago
Voltao-Lago
Map
Voltao-Lago
Supermara alteco f185 m
Surfaca areo 8502 km²dep1f5
Akva volumeno 148 km³dep1f8
Maksimuma profundo 75 mf10
Averaĝa profundo 18,8 mf11
Borda longo1 4800 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Voltao-Lago (situanta je 6° 30′ N 0° 0′ O / 6.500 °N, 0.000 °O / 6.500; 0.000 (mapo)) estas la plej granda rezervujo en la mondo (pli granda ol Naserlago), situanta en Ganao kaj kovranta areon de preskaŭ 8.502 km² (3.275 kvadratmejloj). Ĝia plej norda punkto estas je urbo Yapei, kaj plej suda je la Akosombo Akvobaraĵo, 520 kilometroj malantaŭen laŭ la fluo.

La akvobaraĵo tenas dorse la akvojn de la Blanka Voltaa Rivero kaj de la Nigra Voltaa Rivero. Ĉi tiuj du riveroj antaŭe konverĝis kaj formis la ĉefan fluon de la Voltaa Rivero; ĉi tiu rivero nun fluas de la akvobaraĵo al la Atlantika Oceano.

Lago Voltao en Ganao.

La lago estis formita en 1965 kiam la Akosombo Akvobaraĵo estis konstruita. Pro la formado de lago Voltao, 78,000 personoj estis translokigitaj al novaj vilaĝetoj, kun ducent mil bredobestoj apartenantaj al ili; 120 konstruaĵoj estis detruitaj.

La akvobaraĵo produktas elektron por multo de la lando. Ĝi estas ankaŭ grava por transporto, pere kaj de pramoj kaj pere de kargaj boatoj.

La Nacia Parko Digya kuŝas sur parto de la laga okcidenta bordo.

La 9-an de aprilo, 2006, pasaĝera boato vrakis en la lago dronanta ĉirkaŭ 120 personojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]