Voyage (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voyage
Вояж

vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Kalinina administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 46″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)57.14611111111165.542222222222Koordinatoj: 57° 8′ 46″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)
Voyage (Tjumena provinco)
Voyage (Tjumena provinco)
DEC
Voyage
Voyage

Map

Adreso: strato Herzen, 94
Malfermita en: 2013
Vendejoj: pli ol 100
Areo: 41 000 m²
Etaĝoj: 3
Parkumejo: 748 aŭtoj (326 subtere kaj 422 subĉiele)[1]
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Voyage
vdr
Vestobutiko
Fotoekspozicio

Voyage (ruse Вояж) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio), malfermita en decembro 2013.

Situo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro troviĝas ĉe strato Herzen, domo N 94, ĉe angulo kun strato Maurice Thorez.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tio estis teritorio de la provinca unio de konsumista kooperacio, okupita de ĝiaj unuetaĝaj brikaj stokejoj. En la 1990-aj jaroj ili transformiĝis je vendejoj. En 2002 subĉiela bazaro, situinta trans strato Herzen, estis fermita por liberigi spacon por konstruado de la aĉetcentro La Centra, kaj la bazaro translokiĝis al tiu ĉi tereno, kie ĝi funkciis dum kelkaj jaroj[2]. Poste ĝi estis forigita, la stokejoj detruitaj.

La konstruado komenciĝis en novembro 2011. Origine oni planis nomi ĝin Globus[3]. La 1-an de decembro 2013 la aĉetcentro ekfunkciis kiel Voyage[1], la 4-an de decembro okazis la solena malfermo[4]. La 3-an de oktobro 2014 tie malfermiĝis kafejo Starbucks — la unua en la urbo[5].

En januaro 2024 oni anoncis transiron de la elektroprovizado de la aĉetcentro al sunenergio. Tiucele surtegmente estis instalitaj 640 sunpaneloj, kapablaj produkti ĝis 370 kvt[6].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro havas du enirejojn ĉe kontraŭaj flankoj. Ĝi havas formon de galerio, etendiĝanta laŭlonge de strato Maurice Thorez kaj imitas eŭropan strateton kun benkoj kaj dekoraciaj lanternoj. Centre de la aĉetcentro haveblas lifto, per kiu interalie eblas eniri subteran parkumejon. Apud ĝi troviĝas bankmaŝinoj kaj vestejo.

En la unua etaĝo funkcias supermerkato, du kafejoj, juvelvendejoj, movtelefonaj salonoj, bankmaŝinoj, butikoj de vestoj kaj kosmetikaĵoj, apoteko kaj vestejo. En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj kaj ŝuoj, kafejoj (inkluzive Rostic’s), okulvitra salono. La tria etaĝo grandparte estas okupita je butikoj de infanaj vestoj, ŝuoj, ludiloj ktp. Krome tie funkcias manĝokorto (inkluzive de restoracio Subway), amuzejoj por infanoj kaj restoracio de kartvela kuirarto. Distrejoj (kiel kinejo) mankas, ĉar origine la aĉetcentro estis planita kiel moda galerio[7].

La subtera parkumejo envetureblas ĉe ambaŭ flankoj de la aĉetcentro kaj ekde la fino de 2023 estas pagenda[8]. La subĉiela parkumejo troviĝas ĉirkaŭ ĝi kaj estas senpaga, negardata. Ĝi envetureblas de stratoj Herzen kaj Maurice Thorez.

En la suda parto de la subĉiela parkumejo ekde 2017 funkcias ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj [9].

En Voyage ofte okazas publikaj aranĝoj[10], prezentaĵoj[11], malfermiĝas ekspozicioj[12], aperas artaj instalaĵoj[13].

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la dua etaĝo staras amuza figuro — ĉevalo en pelto kiel estas ŝerco aludanta al la ŝerca ruslingva esprimo "ĉevalo en pelto" (ruse конь в пальто). Ĝi estis donacita de Natalja Osinceva, direktoro de la proksima aĉetcentro CUM.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj bushaltejoj estas Ulica Maurice Thorez ĉe strato Maurice Thorez (tuj apud la aĉetcentro) kaj Ulica Herzena ĉe strato Herzen (trans la strato).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Татьяна Криницкая (2013-12-02) «Вояж» и «Кукуруза» открылись в Тюмени в один день (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2013-12-04. Alirita 2019-07-24.
  2. Центральный рынок Тюмени будет реконструирован в пятиэтажный торговый комплекс (ruse). Regnum (2002-10-16). Arkivita el la originalo je 2019-07-25. Alirita 2019-07-24.
  3. Татьяна Криницкая (2013-01-25) ТЦ на ул. Герцена ежедневно будут посещать 20 тыс. человек (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2013-01-28. Alirita 2019-07-24.
  4. Открытие нового ТЦ «Галерея Вояж» в г.Тюмень (ruse). Kvartirnij Vopros (2013-12-05). Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  5. Иван Чупров (2014-10-01) На открытии в Тюмени Starbucks угостит посетителей за свой счет (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2019-07-24.
  6. Тюменский торговый центр "Галерея Вояж" переходит на энергию солнца (ruse). Moskovskij Komsomolec (2024-01-21). Arkivita el la originalo je 2024-01-21. Alirita 2024-04-24.
  7. Торговый комплекс «Вояж» откроется в Тюмени через 2 недели (ruse). MegaTyumen (2013-11-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-25. Alirita 2019-07-24.
  8. Виктория Ющенко (2023-08-04) Парковка станет платной (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2024-04-24. Alirita 2024-04-24.
  9. Тюмень: бесплатные амперы – для электромобилей и гироскутеров (ruse). Park72.ru (2017-12-08). Arkivita el la originalo je 2017-12-10. Alirita 2019-07-24.
  10. Лина Орлова (2018-03-07) О чем мечтают тюменские дети, подскажет новый арт-объект в ТРЦ "Галерея Вояж" (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2018-03-07. Alirita 2019-07-24.
  11. В Тюмени прошел юбилейный «День застройщика» (ruse). Kvartirnij Vopros (2018-10-01). Arkivita el la originalo je 2018-10-5. Alirita 2019-07-24.
  12. Светлана Вершинина (2016-12-01) В Тюмени состоялось открытие фотовыставки «Сибиряки» (ruse). Tjumenskaja Oblast Segondja. Arkivita el la originalo je 2016-12-02. Alirita 2019-07-24.
  13. Маргарита Калинкина (2018-10-12) В центре Тюмени установят деревянный арт-объект с надписью из ниток (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-10-12. Alirita 2019-07-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.