CUM (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CUM
ЦУМ

Vido de sur Kolora bulvardo
vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 55″ N, 65° 32′ 29″ O (mapo)57.14861111111165.541388888889Koordinatoj: 57° 8′ 55″ N, 65° 32′ 29″ O (mapo)
CUM (Tjumena provinco)
CUM (Tjumena provinco)
DEC
CUM
CUM

Map

Adreso: strato Orĝonikidze, 63a
Malfermita en: 1947
Areo: 20 000 m²
Etaĝoj: 3 + 1 subtera
Parkumejo: 257 aŭtoj (9 etaĝoj)
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 21:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: TsUM
vdr
Memortabulo pri Ivan Bespalov, Heroo de Sovetunio, veterano de la Dua mondmilito, 2019.
Parkumejo en strato Herzen, 2019.
Monumento al strathundo, 2019.
En la unua etaĝo, 2021.
Norda fasado, 2019.

CUM (ruse ЦУМ, mallongigo de ruse Центральный универсальный магазин — la Centra Ĉiovendejo) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis la plej granda aĉetcentro de la urbo dum la sovetia periodo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro troviĝas en strato Orĝonikidze, domo N 63a, ĉe angulo kun strato Herzen, rande de placo de Unueco kaj Konsento kaj tuj kontraŭ la Kolora bulvardo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sovetia periodo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro aperis surbaze de ordono de la Ministerio pri komerco de Sovetunio N 239 de la 26-a de aprilo 1947 kaj de la ordono N 81 de la Glavosobunivermag de Moskvo de la 27-a de aprilo 1947. Origine ĝi troviĝis en duetaĝa konstruaĵo ĉe angulo de stratoj Pervomajskaja kaj Respubliko (poste la ejon okupis la vendejo "Infana Mondo", nun sur tiu loko staras la aĉetcentro Moskvo), kie funkciis tri sekcioj (ŝtofoj, mercervaroj, kulturaj varoj) kun areo 330 m2 kaj tri stokejoj kun areo 270 m2. En 1950 oni rekonstruis la duan etaĝon kaj la butika areo kreskis ĝis 835 m2[1].

En decembro 1971 la vendejo translokiĝis al la nova trietaĝa konstruaĵo kun areo 10 500 m2 en strato Orĝonikidze. Ĝi havis 53 sekciojn kaj 16 stokejojn[2]. En 1980 ĝi estis grave redezajnita[3].

Konflikto inter la posedantoj[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj CUM estis privatigita. Ĝia direktoro plu estis Zoja Kokoulina, tamen formiĝis ankaŭ la konsilio de la direktoroj, kiu reprezentis ĉiujn akciposedantojn.

En 2001 eksplodis akra konflikto inter la ĝenerala direktoro Zoja Kokoulina kaj vic-direktoro Natalja Osinceva. La lasta asertis, ke la direktoro dum kvin jaroj aktive aĉetadis la akciojn de CUM, koncentrinte en siaj manoj 46%. Krome ŝi estis akuzita malofte ĉeesti en sia laborloko, ne plenumi siajn devojn kaj ĉio ĉi kaŭzis malkontenton de la konsilio de la direktoroj[4]. Eduard Bakijev poste diris, ke la konflikton kaŭzis provo de Zoja Kokoulina en 2001 forigi el la konsilio de la direktoroj du veteranojn de la kompanio kaj anstataŭigi ilin per siaj homoj, inkluzive per sia filino. Post alfronti rifuzon ŝi aplikis reprezaliojn kontraŭ oponantoj. Tio, laŭ li, indignigis la konsilion kiu printempe 2002 decidis anstataŭigi ŝin per Eduard Bakijev, eksa prokuroro, tiutempe direktoro de malmulte konata jura kompanio, kiu ricevis 3% de la akcioj[4][5].

Zoja Kokoulina kontestis tion. Okazis pluraj procesoj, kies decidoj subtenis jen unu, jen alian flankon[6][7][8]. La nova direktoro dungis en julio 2002 gardokompanion "Berkut" kaj sin fermis en la aĉetcentro. La 17-an de junio subtenantoj de Zoja Kokoulina rompis la vitran pordon kaj penetris la ejon. La direktoro de la gardofirmao Rafail Sagitov ekpafis al la plafono, truiginte ĝin, tamen ili ne haltis. Ili referencis al decidoj de du juĝejoj favore al la eksa direktoro kaj diris ke ili rajtas veni al siaj laborlokoj[9][10] [11]. Venis milico, kiu klopodis forigi reprezentantojn de ambaŭ flankoj, inter kiuj okazis interbatiĝo[12]. Tamen fine ambaŭ grupoj restis en la vendejo kaj noktis tie[11][13]. "Berkut" provis forpeli la teamon de Kokoulina, sed fiaskis kaj fine ili dividis inter si la ejon[14].

Dum kelkaj semajnoj la aĉetcentro estis fermita[15]. Al kunlaborantoj, venintaj por okupi siajn laborlokojn, gardistoj respondis ke okazas kontraŭinsekta pritraktado de la ejo, kiu daŭros du semajnojn[16]. La gardofirmaon "Berkut" baldaŭ anstataŭis firmao "Cerber", ĉar la unua alfrontis problemojn pro la pafado kaj riskis perdi licencon[17]. Dume la jura firmao de Eduard Bakijev anoncis aĉetadon de ŝuldoj de CUM[18]. La 2-an de aŭgusto CUM remalfermiĝis subestre de Kokoulina, tamen gardistoj de "Cerber" restis en la ejo[19].

Dum gazetarkonferencoj, dediĉitaj al la konflikto, Zoja Kokoulina sugestis, ke ŝiaj kontraŭuloj havas parencojn en la teamo de la guberniestro Sergej Sobjanin kaj uzas tion por forpremi ŝin. Temis pri Aleksandr Moor, kiu poste iĝis urbestro de Tjumeno, kies edzino laŭdire estas nevino de Natalja Osinceva (la lasta neas tion)[20][21]. Krome ŝi asertis ke ŝian oponantinon subtenas la vic-guberniestro Vladimir Jakuŝev, kiu tamen neis sian engaĝiĝon. Zoja Kokoulina asertis, ke Bakijev maldungos ĉiujn vendistinojn kaj transformos la aĉetcentron je merkato, luigante ĝian areon al etaj komercistoj[22], kion li kategorie neis[5]. Ŝi plurfoje organizis protestajn manifestaciojn, vokante por tio siajn kunlaborantojn[23][24]. La aŭtoritatoj oficiale ĉiam distanciĝis de la konflikto, klarigante ke ili ne rajtas partopreni diskuton inter la du komercaj grupoj, solvendan surbaze de intertraktoj kaj juĝaj decidoj[25][26].

La intertraktoj kolapsis, ĉar Natalja Osinceva kaj Eduard Bakijev proponis al Zoja Kokoulina elaĉeti ŝiajn akciojn kontraŭ 6 milionoj da dolaroj, sed ŝi rifuzis kaj siavice proponis elaĉeti iliajn akciojn kontraŭ 3 milionoj[27]. Oni pritraktis eblecon dividi la ejon je du partoj, sed ankaŭ malsukcese[5]. La 6-an de januaro 2003 Zoja Kokoulina kaj Eduard Bakijev subskribis interkonsenton, laŭ kiu ambaŭ direktoroj administros la aĉetcentron kune kaj la enspezoj estos deponataj en neŭtrala banko. La interkonsento celis restarigi funkciadon de la entrepreno ĝis fina juĝa decido[28]. En julio la aferon pritraktis la komisiono pri valoraj paperoj[29]. La 28-an de aŭgusto la Tjumena Provinca Arbitracia Juĝejo agnoskis kontraŭleĝa kunsidon de la konsilio de la direktoroj, kiu nomumis Zoja Kokoulina je la direktora posteno. Do ankaŭ ŝia nomumo perdis juran signifon[30]. La 23-an de septembro la provinca juĝejo nuligis decidojn favorajn al Kokoulina kaj aprobis transiron de pliaj akcioj al la kompanio de Eduard Bakijev, kiu ricevis tiamaniere pliajn 10% necesajn por ekhavi kontrolan aron de la akcioj[31]. La 20-an de decembro la servo de plenumantoj de juĝaj decidoj postulis ke Zoja Kokoulina forlasu la direktoran oficejon, ĉar la sola plenrajta direktoro estas Eduard Bakijev[32]. Fine Zoja Kokoulina cedis kaj en aprilo 2003 vendis siajn akciojn al Natalja Osinceva, kiu koncentris tiel en siaj manoj 59% de la akcioj. Laŭdire vendoprezo estis 5,5 milionoj da dolaroj[20]. La 21-an de junio la lasta proceso finiĝis en Moskvo per verdikto favora al Natalja Osinceva[33]. Samjare ŝi okupis la direktoran postenon[15], kvankam laŭ oficialaj datumoj en 2003–2005 la direktoro de CUM estas Aleksandr Moor[34].

Rekonstruado[redakti | redakti fonton]

En 20022007 okazis granda rekonstruado, dum kiu la tria etaĝo kaj kelo, antaŭe uzataj kiel stokejoj, estis transformitaj je butikoj[35]. Krome ŝanĝiĝis la fasado kaj internaj ejoj, aperis rulŝtuparoj. Butika areo de la aĉetcentro duobliĝis kaj atingis 20 000 m2.

En 2010 komenciĝis konstruado de parkumejo, malfermita la 7-an de septembro 2012. Ĝi iĝis la unua privata pluretaĝa parkumejo en la urbo[36]. En ĝia terkelo ekfunkciis superbazaro[2].

En 2012–2014 okazis dezajnaj ŝanĝoj, interalie ŝanĝiĝis la internaj ejoj kaj logoo[37].

Oficeja turo[redakti | redakti fonton]

En julio 2016 en apuda tereno inter la aĉetcentro kaj la Centra merkato komenciĝis konstruado de pluretaĝa oficejo de CUM. Origine oni planis tri etaĝojn (inkluzive unu subteran), sed en decembro 2017 estis anoncita 25-etaĝa konstruaĵo kun subtera parkumejo por 300 aŭtoj, fitnes-centro kaj hotelo[21][38]. La dezajnon faris en 2006 la tjumena arkitekta firmao, la ĉefa arkitekto estis Aleksandr Baruzman, poste elmigrinta al Usono[39]. Dum laŭleĝe deviga publika prezentado, la projekto alfrontis tre kritikajn reagojn de la urbanoj. Oni riproĉis la iniciatintojn pri malbeligo de la placo, troa ŝarĝo je la grundo, obligo de trafikŝtopiĝo en la urbocentro ktp[38][40]. Post tri tagoj la urba administracio rifuzis la peton pro ĝia malkongruo al la urboplana normo, aprobita por tiu areo[41]. Iuj asertis, ke la projekton iniciatis la eksa guberniestro de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto Jurij Nejolov[42].

Komence de 2021 detruado de la nefinita konstruaĵo finiĝis kaj estis anoncite, ke sur ĝia loko aperos malpli granda, 10-etaĝa oficejaro[43]. Aktuale oni planas finkonstrui ĝin antaŭ la 30-a de junio 2026[44].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La aĉetcentro havas du enirejojn, ambaŭ ĉe la okcidenta flanko, ĉe strato Orĝonikidze. En la kelo troviĝas bankmaŝinoj kaj diversaj servoj (riparejoj, frizejo, fotejo, vestolavejo ktp). La unuan kaj duan etaĝojn okupas butikoj de vestoj, ŝuoj, kosmetikaĵoj, horloĝoj, juveloj kaj movtelefonaj salonoj. En la tria etaĝo funkcias grandaj vendejoj de hejmaĵoj kaj sportaj varoj, pluraj aliaj butikoj kaj manĝejoj.

Centre de la aĉetcentro troviĝas ŝtuparo kaj rulŝtuparo, kontraŭ la norda enirejo funkcias plia rulŝtuparo. En la unua kaj tria etaĝo funkcias kafejoj. Ĝenerale CUM celas pli riĉan publikon, do la prezoj estas plej ofte pli altaj kaj kaj varoj pli luksaj ol averaĝe en la urbo. Funkcias senpaga Wi-Fi.

Haveblas 9-etaĝa parkumejo (16 000 m2), kapabla enspacigi 257 aŭtojn. Ĝi estas pagenda, aŭtomata kaj envetureblas de sur strato Herzen.

Monumento al strathundo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la norda flanko de la aĉetcentro, inter ĝi kaj placo de Unueco kaj Konsento, staras la monumento al senhejma hundo forme de la 45 cm alta taŭzita hundeto kun levita antaŭa mano. Sur la soklo estas skribite: "Ekamu la hundon senhejman, senfamilian, solecan". Oni povas meti monoferojn en fendon de la soklo. 20% de la mono iras al la urba fondaĵo helpanta la bestojn "Poterjaŝki" (La Perditoj) kaj la reston la aŭtoritatoj distribuas inter la urbaj aziloj por senhejmaj bestoj[45]. La monumento estis starigita la 25-an de junio 2010. Dum la unuaj 7 jaroj la bronza hundo kolektis du milionojn da rubloj, kio ebligis aĉeti grandajn kaĝojn por bestoj, konstrui por ili promenejon, kuraci kaj nutri ilin[45][46]. La monumenton faris la tjumena skulptisto Konstantin Jevtuŝenko. En 2013 ĉe aĉetcentro Kolumb aperis la dua skulptaĵo-kolektujo de simila dezajno kaj de la sama aŭtoro[47].

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

La 7-an de majo 2010 surmure ĉe la norda enirejo estis instalita memortabulo omaĝe al Ivan Bespalov, veterano de la Dua mondmilito, Heroo de Sovetunio. Li estis la unua komerca direktoro de CUM, kaj interalie iniciatis kaj realigis rekonstruadon de la malnova ejo en 1950[48].

En 2015 aperis libro "Natalja Osinceva: Mi simple vivas..." (ruse Наталья Осинцева: Я просто живу...), kiu konsistas el artikoloj pri la direktorino de CUM, ŝiaj rememoroj kaj rakonto pri la aĉetcentro[49].

En julio 2019 oni anoncis planon krei en la aĉetcentro muzeon de la sovetiaj vendejoj[50].

En la dua etaĝo de la proksima aĉetcentro Voyage staras amuza figuro — ĉevalo en pelto, aludanta al la ŝerca ruslingva esprimo "virĉevalo en pelto" (ruse конь в пальто). Ĝi estis donacita de Natalja Osinceva, direktorino de CUM.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj bushaltejoj estas:

  • strato Lenin: Centralnij Rinok (Centra merkato), Centralnij Rinok — 2.
  • strato Herzen: Herzen.
  • strato Orĝonikidze: Oblastnaja Biblioteka (Provinca Biblioteko).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. О Тюменском ЦУМе (ruse). CUM. Arkivita el la originalo je 2023-08-06. Alirita 2019-07-23.
  2. 2,0 2,1 Наталья Осинцева: "ЦУМ. Сделано в СССР" (ruse). Director-Ural. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2019-07-23.
  3. Димитрий Юриев (2016-07-12) Почему тюменский ЦУМ называют сердцем города: фотографии и история (ruse). NG72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-23.
  4. 4,0 4,1 Семье Кокоулиных не удалось завладеть ЦУМом (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-11). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  5. 5,0 5,1 5,2 Феликс Баев (2002-12-23) Эдуард Бакиев: "Превращать ЦУМ в вещевой рынок я не собираюсь" (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  6. Феликс Баев (2002-09-11) Зоя Кокоулина выигрывает схватку в Центральном суде (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  7. Феликс Баев (2002-08-30) Пресс-секретарь ЦУМа "толкует" последние решения арбитражного суда (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  8. Суд обязал приставов восстановить Кокоулину в должности гендиректора ЦУМа (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-31). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  9. Народные избранники не стали вмешиваться в конфликт вокруг ЦУМа (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-17). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  10. В ситуацию вокруг ЦУМа вмешалась милиция (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-17). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  11. 11,0 11,1 В ЦУМе все спокойно (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  12. В ЦУМе началась "газовая атака" (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-06-17). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  13. Завтра ЦУМ может возобновить работу (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  14. Охрана Кокоулиной и "Беркут", похоже, договорились (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-17). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  15. 15,0 15,1 В Тюменском ЦУМе стреляют (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-17). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  16. ЦУМ: химическая война продолжается (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-19). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  17. Переговоры по ЦУМу прекратились (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-26). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  18. ЦУМ открывается, долги магазина скупают (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-08-01). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  19. ЦУМ открылся (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-08-02). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-24.
  20. 20,0 20,1 Моор назначил представителем Тюменской области в Москве Эдуарда Бакиева. Для чего? (ruse). Park72.ru (2019-04-05). Arkivita el la originalo je 2019-04-06. Alirita 2019-07-23.
  21. 21,0 21,1 Анна Яровая (2018-01-16) Публикуем эскизы 25-этажного центра, который хотят строить у тюменского ЦУМа (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-28. Alirita 2019-07-23.
  22. Кокоулины дали пресс-конференцию в ЦУМе (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-08-14). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  23. Феликс Баев (2002-08-26) Работники ЦУМа митингуют, в ФКЦБ разводят руками (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  24. Работники ЦУМа провели пикет у областной администрации (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-08-05). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  25. 450 работникам ЦУМа предложено защищать свои права в суде (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-31). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  26. Прокурор Центрального округа: "Уголовных дел, связанных с конфликтом в ЦУМе, не возбуждалось" (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-19). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  27. 6 миллионов долларов за Тюменский ЦУМ (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-22). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  28. Бакиев и Кокоулина будут вместе управлять ЦУМом (ruse). Tjumenskaja Linija (2003-01-08). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  29. Кокоулину и Бакиева рассудит комиссия по ценным бумагам (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-07-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  30. Феликс Баев (2002-08-28) Кокоулина терпит поражение в арбитражном суде? (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  31. Феликс Баев (2002-09-24) Решающий пакет акций ЦУМа перешел к стороне Бакиева (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  32. «ЦУМная война» продолжается (ruse). Tjumenskaja Linija (2002-12-23). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  33. Борьба за тюменский ЦУМ подходит к завершению (ruse) (2003-06-30). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  34. Екатерина Исаева Биография Александра Моора (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-24.
  35. Реконструкция ЦУМа будет закончена в 2007 году (ruse). Tjumenskaja Linija (2006-11-23). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  36. В центре Тюмени открылась автоматизированная парковка (ruse). 72.ru (2012-09-07). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  37. Оксана Пиккель (2015-10-01) Новый старый ЦУМ (ruse). ProFashion.ru. Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2019-07-23.
  38. 38,0 38,1 Мстислав Письменков (2018-01-16) Тюменцы неоднозначно высказались по строительству небоскреба у ЦУМа (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2018-01-16. Alirita 2019-07-23.
  39. Наталья Двизова, Марина Шарапова (2018-01-11) «Они хотят изуродовать наш город!» Тюменцев зовут к протесту против строительства 25-этажки возле ЦУМа (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-23.
  40. Марина Шарапова (2018-01-15) Тюменцы поругались с чиновниками из-за небоскреба в центре города (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2018-01-16. Alirita 2019-07-23.
  41. Михаил Калянов (2018-01-18) Мэрия Тюмени приняла жесткое решение по проекту офисной высотки у ЦУМа (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2018-01-20. Alirita 2019-07-23.
  42. Мэр Александр Моор лоббирует интересы Тюменского ЦУМа как родственник и бывший работник? (ruse). Skandaly.info. Arkivita el la originalo je 2019-05-15. Alirita 2019-07-23.
  43. Олеся Белозерова (2021-02-20) К ЦУМу пристроят 10-этажное здание с обзорной площадкой (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-20. Alirita 2021-02-22.
  44. Радик Енчу (2023-07-18) Тюменский ЦУМ станет 10-этажным. Но строить его будут еще три года (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-11-29. Alirita 2024-04-02.
  45. 45,0 45,1 Виктория Волк (2012-10-11) Деньги собаки с протянутой лапой не доходят до приюта? (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-02. Alirita 2019-08-02.
  46. Памятник бездомной собаке (ruse). Gorod-T (2017-12-13). Arkivita el la originalo je 2019-08-02. Alirita 2019-08-02.
  47. Тюмени открыли второй памятник-копилку бездомной собаке (ruse). Vesti.ru (2013-02-12). Arkivita el la originalo je 2024-03-22. Alirita 2019-08-02.
  48. На фасаде здания Тюменского ЦУМа появилась мемориальная доска в честь участника Великой Отечественной войны, первого коммерческого директора универмага Ивана Беспалова (ruse). NashGorod.ru (2010-05-07). Arkivita el la originalo je 2024-03-22. Alirita 2019-07-23.
  49. Приглашаем на презентацию книги «Наталья Осинцева: Я просто живу» (ruse) (2015-06-26). Arkivita el la originalo je 2019-07-24. Alirita 2019-07-24.
  50. В тюменском ЦУМе создадут музей советской торговли (ruse). Park72.ru (2019-07-01). Arkivita el la originalo je 2019-07-04. Alirita 2019-07-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]