Placo de Unueco kaj Konsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Unueco kaj Konsento
ruse площадь Единства и Согласия
Vido al fontano kaj konstruata juĝejo
Vido al fontano kaj konstruata juĝejo
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Geografia situo 57° 8′ 56″ N, 65° 32′ 35″ O (mapo)57.14888888888965.543055555556Koordinatoj: 57° 8′ 56″ N, 65° 32′ 35″ O (mapo)
Placo de Unueco kaj Konsento (Tjumena provinco)
Placo de Unueco kaj Konsento (Tjumena provinco)
DEC
Placo de Unueco kaj Konsento
Placo de Unueco kaj Konsento
Finpunktoj strato Lenin, juĝejoj, la Centra merkato, strato Orĝonikidze
Indekso: 625000
Longeco: 230 m
Larĝeco: 85 m
Commons: Placo de Unueco kaj Konsento
vdr
Fontano kaj merkato La Centra
Fontano kaj CUM
Knabo nutranta kolombojn
Manifestacio surplace

Placo de Unueco kaj Konsento (ruse площадь Единства и Согласия) situas ĉe strato Lenin en Tjumeno (Rusio).

Situo[redakti | redakti fonton]

La placo estas limigita de strato Lenin (norde), la federacia komerca juĝejo (oriente), la Centra merkato (sude) kaj strato Orĝonikidze (okcidente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento tio estis urborando, premita inter Moskovskij trakt (Moskva landvojo) kaj branĉo de la Transsiberia fervojo, kiu iris laŭlonge de la nuna strato Maurice Thorez. En la 1920-aj jaroj strato Lenin estis daŭrigita ĝis la menciita fervojo, disiginte la terenon disde la skvaro Nemcov. Iom post iom tie aperis lignaj domoj.

Komence de la 1960-aj jaroj oni komencis forigi ilin por formi la novan placon, ankoraŭ sennoman. En 1964 (laŭ aliaj informoj, en 1969)[1] ĉe ĝia nord-orienta angulo aperis la sesetaĝa domo N 76, kie eksidis la Ŝtata Statistika Servo. En 1971 ĉe la sud-okcidenta angulo aperis la aĉetcentro CUM. En 1975 la orientan flankon konturis la pluretaĝa domo N 105 en strato Nemcov (la sola memorigo pri tiu strato post skvaro Nemcov trans strato Lenin), kie eksidis la arkitekta instituto Tjumengraĵdanprojekt, dezajninta plejparton de Tjumeno kaj aliaj urboj de Tjumena provinco. En 1988 la sudan flankon limigis la nova duetaĝa konstruaĵo de la Centra merkato. Somere de 1986 estis detruitaj la lastaj lignaj domoj laŭ strato Lenin — de strato Orĝonikidze ĝis strato Nemcov[2].

En 1987 komenciĝis konstruado de la 11-etaĝa oficejo por la instituto Tjumengraĵdanprojekt, kiu staris tuj apud ĝi, sed transverse, do laŭlonge de strato Lenin. En 1991 la muroj jam estis pretaj, sed la ekonomio kolapsis kaj la instituto ne plu povis fini la konstruadon, nek jam bezonis tiom grandan oficejon[3].

En 1993 estis deklarita libera komerco kaj la placo kovriĝis je etaj tendoj kaj budoj, kie ĵusbakitaj komercistoj vendis vestojn, ŝuojn kaj aliajn aĵojn, grandparte importitajn el Ĉinio kaj Turkio[4].

En 2001 komenciĝis totala rekonstruo de la placo kaj la 10-an de septembro 2002 ĝi estis solene malfermita. Malnovan asfalton anstataŭis plurkolora betono, centre de la placo aperis fontano kun ŝtala arko kaj marmora pelvo[5]. La placo iĝis pli bela, sed tre glita, speciale vintre, pro kio piedirantoj ofte falas tie. Oni eĉ faris kontraŭglitajn piedirejojn, kovritajn per aspraj materialoj[6], sed ili rapide forfrotiĝis.

La 25-an de julio 2003 aperis la ordono N 3186 de la urba administracio, laŭ kiu la placo ricevis la nunan nomon[7]. Laŭdire la nomon elpensis la urbestro Stepan Kiriĉuk[8]. Ĝia nomo aludas al la nacia festo Tago de la Popola Unueco, establita en 2005.

Dum kelkaj jaroj sur la placo staris konstruaĵoj por sketado, sed en 2009 ili estis translokitaj al nova sketejo ĉe la sportejo Strojmaŝ[9].

En julio 2015 de sur la placo estis definitive forigitaj ĉiuj vendistoj kaj budoj[10].

Jam en 2008 oni anoncis planon konstrui sub la placo parkumejon por 1 500 aŭtoj, sed ĝi estas ankoraŭ ne realigita[11].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la norda flanlo (laŭlonge de strato Lenin) la placo havas neniujn konstruaĵojn krom tri bushaltejoj. Tri aliaj flankoj estas okupitaj de komercejoj kaj oficejoj. Centre de la placo troviĝas fontano.

La arbitraciaj juĝejoj[redakti | redakti fonton]

La orienta flanko estas formita de sidejo de la arbitraciaj juĝejoj, kiu konsistas el centra parto kaj du aloj (norda kaj suda). La norda alo aperis la unua kiel aparta konstruaĵo, ĝi havas 11 etaĝojn kaj etendiĝas laŭlonge de strato Lenin. Malantaŭ ĝi kaj transverse al ĝi staras la centra parto kaj suda alo, kiuj havas respektive 14 kaj 11 etaĝojn kaj etendiĝas ĝis strato Nekrasov, kiu iras paralele al strato Lenin kaj finiĝas ĉe strato Profsojuznaja.

Ekde la 8-a de februaro 2021 en la norda alo sidas la Tjumena Provinca Arbitracia Juĝejo[12], translokiĝinta tien de sia malnova sidejo en strato Ĥoĥrjakov, ĉar la Okcidentsiberia Federacia Arbitracia Juĝejo, kiu origine okupis ĝin, transloĝiĝis al centra kaj suda aloj, alkonstruitaj al ĝi[13]. Ili estas plenaj je ege multekostaj mebloj, kies prezoj kaj lukseco ŝokis aktivulojn kaj estis priparolataj en lokaj amaskomunikiloj[14].

La nefinita konstruaĵo de la instituto Tjumengraĵdanprojekt estis transdonita al la federacia komerca juĝejo, establita en 1995 en Tjumeno. Helpe de la provinca administracio ĝi estis finita kun apliko de plej luksaj materialoj, importitaj el Eŭropo kaj transformiĝis je la norda alo. Sur ĝia okcidenta muro, turnita al la placo, aperis granda horloĝo. La 6-an de aŭgusto 2002 dum finaj konstruaj laboroj okazis incendio, kiu iom prokrastigis la malfermon[15][16]. 8 homoj estis blokitaj de la fajro en la plej supra etaĝo kaj devis gliti malsupren laŭ ŝnuro, 3 el ili vundiĝis[17]. La 3-an de decembro 2003 la juĝejo estis solene malfermita ĉeeste de la guberniestro Sergej Sobjanin[18]. La 20-an de oktobro 2023 sur la sidejo de la provinca juĝejo (Lenin 74) estis solene inaŭgurita memortabulo omaĝe al Nikolaj Vasiljeviĉ Tolmaĉov (1947–2021), la unua prezidanto de la Okcidentsiberia Federacia Arbitracia Juĝejo, estrinta ĝin 14 jarojn[19][20].

Baldaŭ oni decidis konstrui plian sidejon, por kio estis haste detruita la sidejo de la instituto Tjumengraĵdanprojekt. Sur ĝia loko en aprilo 2012 komenciĝis konstruado[21]. Origine oni planis 35 etaĝojn[22], sed fine estis aprobita alia varianto: la ĉefa parto 14-etaĝa kaj flanke de ĝi 11-etaĝa suda alo. La konstruado haltis en 2015 pro neceso anstataŭigi multajn eksterlandajn aparatojn per tiuj rusiaj kaj pro ŝanĝo de arkitektaj postuloj rilate sekurecon. La konstruado ricevis plian grandan financadon[21][23] kaj estis finita en februaro 2021[12].

La Centra merkato[redakti | redakti fonton]

La sudan flankon de la placo formas la Centra merkato. Ĝi estis konstruita en 1988 laŭ dezajno de la tjumena arkitekto Valerij Ginkul, kiu elektis specifan formon de la tegmento, por aludi orientajn tendojn. Post totala privatigo okazinta en la 1990-aj jaroj ĝi restis la sola municipa merkato en la urbo[24].

La merkato havas du etaĝojn. En la unua etaĝo aĉeteblas fruktoj, legomoj, viando, spicaĵoj kaj funkcias pluraj nutraĵvendejoj. En la dua etaĝo funkcias kafejo, vendejoj de hejmaj kemiaĵoj, floroj, vestoj, ktp.

Oriente de ĝi origine situis subĉiela merkato, sed en 2002 ĝi estis translokita al malplena tereno, kie poste aperis la aĉetcentro Voyage, kaj sur la liberiĝinta areo estis konstruita la 6-etaĝa aĉetcentro La Centra[25][26].

Domo de Aleksandr Miĥalov[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta parto de la placo, ĉe strato Orĝonikidze staras la sola historia monumento — la domo N 63. Tiu ĉi duetaĝa brika konstruaĵo aperis fine de la 1910-aj jaroj kaj estis posedaĵo de la fiŝkomercisto Aleksandr Miĥalov (ruse Александр Михалёв), kiu en 1883 fondis en Tjumeno sian unuan entreprenon. Li vendadis grenon, cedrajn nuksojn, fiŝaĵon, ĉasaĵojn. Filioj de la firmao funkciis en Tobolsko, Iŝimo, Permo, haveblis reprezentantoj tra la tuta Rusia imperio.

Dum 30 jaroj li estis deputito de la Urba dumao, okupis plurajn sociajn postenojn. Li mem loĝis en domo ĉe angulo de stratoj Lenin kaj Kirov (ne plu ekzistanta), sed poste decidis konstruigi tiun ĉi domon. La konstruado okazis en 19161917 kaj ne finiĝis antaŭ la Oktobra revolucio, do apenaŭ li havis ŝancon ekloĝi en sia nova domo. Rimarkindas ke surloke de la nuna sportejo La Centra kaj la eventejo "La Ora Pordego de Siberio" troviĝis fiŝvendaj vendovicoj, ĉar tiutempe la Kolora bulvardo estis parto de la granda Bazarplaco[27].

En la 1940-aj jaroj la ejo transformiĝis je gastejo kaj amasloĝejo Domo de Kamparano (ruse Дом крестьянина, Dom krestjanina), kie funkciis ankaŭ bufedo kaj kafejo. Ekde 1965 ĝi estis uzata por oficejoj. En 1988 tie eksidis la provinca kineja administracio, poste funkciis ankaŭ kafejo kaj vetludejo. En 1998 la kadukiĝintan ejon okupis la Asocio de Oficiroj de Rezervo. Ĝi estis fondita en 1993 kaj kunigis eksajn militistojn por promocii iliajn interesojn, doni al ili helpon kaj eblecojn en komerca medio. Tie funkciis ĝia oficejo kaj milithistoria muzeo. En 2005 la asocio bankrotis[28] kaj la domo transformiĝis je sidejo de la Agentejo pri Hipoteka Kreditado de Tjumena provinco[29].

Ekde 1990 ĝi estas gardata kiel historia monumento, en 2014 estis registrita en la federacia listo de la monumentoj[30].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj bushaltejoj estas jenaj:

  • strato Lenin: Centralnij Rinok (Centra merkato), Centralnij Rinok — 2, Centralnij Rinok — 3 (ĉiuj surplace).
  • strato Herzen: Herzen.
  • strato Orĝonikidze: Oblastnaja Biblioteka (Provinca Biblioteko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. История статистики региона: Тюменьстат: 1957–1970 годы (ruse). Tjumena Ŝtata Statistika Servo. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  2. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 212-213.
  3. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 213.
  4. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 213.
  5. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 214.
  6. Наталья Плотникова (2014-07-14) Антискользящие красные дорожки положили на площади у ЦУМа (ruse). Tjumenskaja Linija. Alirita 2019-07-24.
  7. Распоряжение администрации города Тюмени N 3186 от 25 июля 2003 года «О присвоении наименования безымянной площади, расположенной в границах улиц Ленина – Немцова – Орджоникидзе» (ruse). La administracio de Tjumeno (2003-07-25). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  8. Единства и Согласия – площадь в центре Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2015-08-23). Alirita 2019-07-24.
  9. Галина Кононенко (2009-06-25) Тюмень: с площади Единства и Согласия исчезнет скейт-парк (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  10. Борис Олейник (2015-07-09) В Тюмени ликвидировали стихийный рынок на площади Единства и Согласия (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2015-08-20. Alirita 2019-07-24.
  11. Тюмень: под площадью Единства и Согласия появится подземный паркинг (ruse). NewsProm.ru (2008-09-10). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  12. 12,0 12,1 Арбитражный суд Тюменской области переехал в новое здание (ruse). La Tjumena Provinca Arbitracia Juĝejo (2021-02-08). Arkivita el la originalo je 2021-02-22. Alirita 2021-02-22.
  13. Артур Галиев (2021-02-04) В долгострой с дорогой итальянской мебелью в центре Тюмени въезжают судьи (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-14. Alirita 2021-02-22.
  14. Артур Галиев (2020-11-24) Стол по цене квартиры: для тюменских судей закупают мебель на 77 миллионов бюджетных рублей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-01-23. Alirita 2021-02-22.
  15. Три человека пострадали при тушении пожара в здании Федерального арбитражного суда Западно-Сибирского округа (ruse). Regnum (2002-08-07). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  16. Пожар, случившийся во вторник вечером в Тюмени в Федеральном арбитражном суде Западно-Сибирского округа, нанес немалый ущерб и отодвинул официальную сдачу здания на неопределенное время (ruse). Vsluh.ru (2002-08-07). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  17. Александр Южный (2002-12-11) В Тюмени сегодня состоится награждение некоторых участников ликвидации пожара в здании Федерального арбитражного суда (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  18. Бывшее здание «Тюменьгражданпроекта» – Арбитражный суд округа (ruse). PUTI-shestvuy (2016-02-19). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2019-07-24.
  19. Сергей Кузнецов (2023-10-20) В Тюмени открыли мемориальную доску в память о первом председателе Арбитражного суда Николае Толмачеве (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-02-21. Alirita 2024-02-21.
  20. Памяти Николая Васильевича Толмачева посвящается! (ruse). Unuigita Gazetara Servo de la Juĝejoj de Tjumena Provinco (2023-10-20). Arkivita el la originalo je 2023-12-03. Alirita 2024-02-21.
  21. 21,0 21,1 Определился подрядчик на достройку арбитражного суда в Тюмени на 1,2 млрд рублей (ruse). Znak.com (2019-05-15). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  22. Здание арбитражного суда в Тюмени станет выше (ruse). Tjumenskaja Linija (2008-05-27). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  23. Маргарита Калинкина (2019-04-18) На достройку здания Арбитражного суда в центре Тюмени выделено около 1,2 млрд рублей (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-04-18. Alirita 2019-07-24.
  24. Центральный рынок Тюмени – единственный муниципальный рынок города (ruse). Regnum (2003-08-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  25. Центральный рынок Тюмени будет реконструирован в пятиэтажный торговый комплекс (ruse). Regnum (2002-10-16). Arkivita el la originalo je 2019-07-25. Alirita 2019-07-24.
  26. У центрального рынка Тюмени началось строительство торгового комплекса (ruse). Tjumenskaja Linija (2003-03-19). Arkivita el la originalo je 2017-03-09. Alirita 2019-07-24.
  27. Станислав Белов (2012-05-01) Дом рыбного короля (ruse). TMN. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  28. Социально-экономическое объединение «Ассоциация офицеров запаса» (ruse). La Ŝtata Arkivo de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  29. Дом А. И. Михалёва (ruse). Gorod-T (2018-03-29). Arkivita el la originalo je 2019-07-26. Alirita 2019-07-24.
  30. Дом А.И. Михалева – рыбного короля Тюмени (ruse). PUTI-shestvuy (2015-11-27). Arkivita el la originalo je 2020-09-20. Alirita 2019-07-24.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.